Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

La stato de Esperanto-USA en 2022

Lasta ĝisdatigo: 2022-07-19
[figure]

Lokaj grupoj

Niaj membroj en Usono estas vaste distribuitaj tra la lando. Malmultaj urboj havas Esperanto-klubojn kun pli ol ok aŭ dek membroj, kiuj kutime ĉeestas kunvenojn. La nombro de membroj, kiuj estas izolitaj aŭ kiuj estas en tre malgrandaj kluboj, estas tro granda por administrado fare de nur unu gvidanto de lokaj grupoj. Tial ni kreis reton de regionaj kunordigantoj. Usono estas dividita en dek regionojn, ĉiu kun helpanto, kiu ludas gravan rolon en la nova komunika infrastrukturo. La regiona kunordiganto nutras la grupojn, helpas novajn membrojn trovi grupon, ĝisdatigas la liston de lokaj grupoj en nia retejo kaj provizas esencan ligon inter ĉiu loka grupo kaj la naciaj gvidantoj.

Fred Meyer estas la kunordiganto de la Regionaj Kunordigantoj. Danke al Fred, la listo de lokaj grupoj en nia retejo estas nun pli aktuala ol ĝi estis dum jaroj. Ni scias pli pri la bezonoj de niaj kluboj, kaj tial ni kapablas kompreni kiel Esperanto-USA entute povas doni pli bonan subtenon al niaj lokaj grupoj.

Nia kompreno pri la rolo de la Regionaj Kunordigantoj progresas. Nia kompreno pri la avantaĝoj de la rolo de la Regiona Kunordiganto kreskas ĉiujare.

Vi povas vidi nian liston de lokaj grupoj en nia retejo.

Kompreneble, se vi volas trovi lokan grupon proksime de vi, kontrolu tiun liston. Se vi volas kontakti regionan kunordiganton, vidu la liston sur nia paĝo de kontaktoj.

La pli forta subteno por lokaj grupoj kaj la komunika infrastrukturo per la regionaj kunordigantoj donas novan povon kaj esperon al lokaj grupoj, ĉu novaj, malnovaj, grandaj aŭ malgrandaj.

Financa stato

Antaŭ kelkaj jaroj, oni rajtis maltrankviliĝi pri la stato de Esperanto-USA, ĉar la organizo en tiu tempo kutime perdis monon jaron post jaro. Nun en 2022 ni spertas etoson en kiu multaj senprofitcelaj organizoj ŝrumpas. Kiel Esperanto-USA statas finance nun?

Ni finis la jaron 2021 kun gajno de $3157.95.

Se vi legas niajn jarraporton kaj la bultenon Usona Esperantisto, vi jam havas ideon pro nia stato. Sed malgraŭ tio, ni revizitos kelkajn iniciatojn kaj reliefigos kelkajn punktojn, kiujn eble vi ankoraŭ ne konas. Kelkaj punktoj jam ne estas novaj klopodoj, sed meritas ripetadon pro sia boneco. Kelkaj iniciatoj daŭre maturiĝas kaj ricevas atenton de la estraro de la koncernaj teamoj.

Aktiva estraro

Via Estraro kunsidas ĉiumonate anstataŭ ĉiujare jam dum kvin jaroj. Ni ankaŭ renkontiĝas inter la monataj kunsidoj per retpoŝtoj kaj la mesaĝsistemo Slack. Ni preskaŭ ĉiam havas kvorumon ĉeestantan, kaj ĉiam raportas la protokolojn de ĉiu kunsido en nia oficiala komunika organo, Usona Esperantisto.

Niaj financaj raportoj aperas kelkfoje tra la jaro anstataŭ nur po unu fojo jare. Ĉi tiuj raportoj nun inkluzivas ankaŭ la statuson de la diversaj fondusoj por ke la administrantoj kaj komitatoj de fonduso povu scii ĝian ĝisdatigitan financan staton. Ĉi tiu financa stato povas ŝanĝiĝi dum la jaro pro investaj spezoj. Pro tio, ke la saldo de mono en la fondusoj estas investita, tiuj enspezoj estas redonitaj al la saldo laŭ proporcia bazo. Kompreneble, falo de la borso elprenas monon simile de ĉiu fonduso laŭ proporcia bazo.

Via Estraro de Direktoroj laboras por esti pli travidebla kaj fidinda kun la valoraĵoj kaj respondecoj, kiujn vi konfidis al ni.

La Estraro ĉiam laboras kun la regularoj kiel nia ĉefa gvidilo. Preter tio ni havas Manlibron por la Estraro de Direktoroj de Esperanto-USA por helpi nin enŝipigi novajn estraranojn dum ili estas elektitaj kaj komencas plenumi sian mandaton fidele.

La Usona Bona Film-Festivalo

Danke al Alekso Miller kaj lia teamo, la nun-fama filmfestivalo sukcesas denove en 2022. Alekso raportas pri tio en aliaj raportoj en Usona Esperantisto kaj en nia Jarraporto.

La rezultoj troviĝas en nia retejo. Tiu paĝo entenas ligojn al ĉiu filmo. Vi povas spekti kaj ĝui la filmojn de ĉiu festivalon nia oficiala jutuba kanalo.

Kaj dankon al Esperantic Studies Foundation, kiu subtenas la festivalon per financa subvencio, en kiu la mono, kiun vi donacas por tiu celo estas duobligita per ESF ĝis limo de $5000.

UK2022 en Montrealo

La 107-a Universala Kongreso de UEA metas la Esperantan komunumon de Usono pli profunde en la tutmonda movado. Ne ofte aperas la UK en Nord-Ameriko, kaj ni profitas de la aranĝo. Multaj esperantistoj usonanaj partoprenos kaj ankaŭ helpos gastigi la kongreson.

Pro tio, ke la estraro de Esperanto-USA ne volis ke la membroj en Usono fronti decidon ĉu partopreni la landan kongreson de Esperanto-USA aŭ la Universalan Kongreson de UEA, ni decidis okazigi nian 70-an landan kongreson dum la UK en Montrealo. Tiel la membroj de Usono povas partopreni en ambaŭ kongresoj per unu aranĝo.

Ni uzos kvar programerojn el la horaro kiel sesiojn por E-USA:

  1. La kunsido por la estraro de Esperanto-USA

  2. La solena malfermo por la LK de E-USA

  3. La aferkunsido por E-USA

  4. La solena fermo por la LK de E-USA

Volontuloj

La volontula komitato nun pli aktivas sub la gvidado de Marcus Griep. Ni daŭre serĉas volontulojn por diversaj komitatoj kaj projektoj. Tiu informo troviĝas en aliaj raportoj de Usona Esperantisto kaj en nia retejo, kie vi trovos ĉiun nian bultenon.

Komitato pri Diskonigo

La progreso pri multflanka propagando de Esperanto en Usono estas evidenta en la nove restarigita komitato pri diskonigo.

La Fonduso Goldman

La fonduson Goldman prizorgas Charlotte Burton. Tra tiu speciala konto fluas la monon de ESF por la sukcesaj filmfestivaloj. Tiu fonduso provizis ankaŭ stipendiojn, pri kiuj Charlotte raportas en Usona Esperantisto kaj en la Jarraporto.

Komitatano A de Esperanto-USA al UEA

Nia reprezentanto kiel Komitatano A al UEA estas Profesoro Duncan Charters, kiu ankaŭ nun estas la prezidanto de UEA. Dankon al nia amiko Duncan por servi tiel. Ni certe kunlaboros diversflanke kun UEA pro liaj postenoj kaj nia bona rilato.

Komitato pri membreco

Estrarano Tim Boronczyk estras la Komitaton pri Membreco. Danke al tiu komitato, nia membrokvanto ĝuis stabilecon tra la pandemio. La komitato zorgas pri akiri membrojn, prizorgi membrojn tiel ke membroj ne kabeu, kaj reakiri membrojn kiuj permesis la membroperiodon pasi sen remembriĝi. La pli bona komunikado fruktodonis, kaj ni nun frontas la estontecon kun kresko de membrokvanto.

Fakgrupoj

Fakgrupo estas grupo de esperantistoj kun komuna intereso aŭ ŝatokupo. Ni sekvas la celojn deklaritajn en niaj statutoj por subteni la Esperantan komunumon en Usono. Per fakgrupoj ni povas helpi en la “disvastigo de informoj pri la internacia helplingvo Esperanto en Usono”.

Legu plu pri fakgrupoj en Usona Esperantisto.

La Nomuma Komitato:

La komitato por trovi taŭgajn kandidatojn por la estraro, la nomuma (aŭ kandidatiga) komitato denove sukcesis sub la gvido de sia ĉefo, Rafael Nogueras. Dankon, Rafa! Ni anoncos la rezulton de la balotoj ĝis nia solena fermo de 2022 en la landa kongreso de Esperanto-USA. Ni tiam anoncos ankaŭ la kandidatigan komitaton por la venonta jaro.

Por Sekretario:

  1. Charlotte Burton

Por Direktoro:

  1. Fred Meyer III
  2. Ruth Kevess-Cohen
  3. Enrique Haro Márquez
  4. Vince Allison
  5. Matt Brooks

La membroj de la nomuma komitato estis Jorge Rafael Nogueras (estro), Amanda Higley, Bobby Brooks, Marcus Griep, kaj Brandon Sowers. Dankon al ĉiuj en la komitato.

La estraranoj, kiuj finas sian deĵoron ĉi-jare estas Charlotte Burton (Direktoro kaj Sekretario de la estraro), Fred Meyer (Direktoro), kaj Brian Harmon (Direktoro). Dankon al Charlotte, Fred, kaj Brian por servi kiel estraranoj.

La Teknologia Teamo

Tim Boronczyk gvidas la teknologioteamon. Ĉi tiu teamo de fakuloj helpas la estraron kaj komitatojn pri teknologiaj aferoj, por ke aliaj volontuloj ne devu esti tiom spertaj por fari sian laboron. Ĉi tiun komitaton ankaŭ helpas nia retejestro laŭbezone.

La Eldona Komitato

Hoss Firooznia gvidas la Eldonkomisionon, kiu aktivas en eldonado kaj konservado de verkoj kiuj meritas atenton. Unu projekto estas reeldoni la libron de Sylvan Zaft, Peter Jameson’s Secret Language.

La retejo, bulteno, kaj retbutiko

La retejon prizorgas Hoss Firooznia kaj liaj helpantoj. La Retbutikon pritraktas la direktoro de nia Centra Oficejo Vilĉjo Harris. Legu plu pri tiuj servoj en iliaj raportoj.

Ni vokas atenton al la grandega arkivo en nia retejo. Hoss Firooznia laboris multe por provizi al vi la grandan kolekton de ĉiuj bultenoj el Usono de Esperanto-USA (ELNA / Esperanto-Ligo por Norda Ameriko), EANA (Esperanto-Asocio de Norda Ameriko), JEN (Junularo Esperantista de Nordameriko), kaj aliaj landaj organizoj, kiuj iam ekzistis en Usono. Rigardu la nunan liston por la jaroj 1906 ĝis 2022! Legu pri la historio, defioj, kunlaboro, kaj progreso de la movado en Usono tra la jaroj!

Komitato pri Rimedoj

Ĉi tiu komitato zorgas pri la akiro de mono por daŭra stabileco de Esperanto-USA. Malgraŭ tio, ke ni gajnis pli ol trimil dolarojn en 2021, ni ne povas subteni nin per nur membrokotizoj. Ni bezonas aliajn projektojn kaj kampanjojn por akiri monon. Tion faras la estraro kaj la Komitato pri Rimedoj. Ni uzos la servon “Salesforce” danke al Brandon Sowers kaj aliaj kiu nun organizas la grupon por uzi tiun programaron sperte.

Tri-jara plano

Ni faras nian mapon por la estonteco, kiu inkluzivas la novan komitaton pri edukado, pli da fakgrupoj, pli fortan rilaton kun UEA per niaj delegitoj, kaj pli fortajn rilatojn kun AAIE, ILEI, TEJO, kaj USEJ. Nia nuno kaj estonteco estas brilaj pro alia Usonaj Bonaj Filmfestivaloj kaj aliaj sukcesaj projektoj.