Presita el Usona Esperantisto № 2022:3 (maj–jun)

Ne ekzistas instruistiĝa ekzameno

Lasta ĝisdatigo: 2022-05-18

Lee respondas al la pasintnumera demando pri ekzamenoj kaj/aŭ diplomoj por Esperanto-instruistoj.

[figure]

Reage al la letero de Mark Hamme, mi volas klarigi du aferojn.

Unue, ne ekzistas, laŭ mia scio, ekzameno “por iĝi Esperanta instruisto”. La KER-ekzamenoj rilatas al lingvo-kapablo, ne al instru-kapablo. Oni povas trovi diversajn librojn, manlibrojn, kaj aliajn materialojn pri Esperanto-instruado, kaj foje estas la eblo kunlabori kun sperta instruisto kiel mentoro, sed jen ĉio.

Due, ĝis nun la KER-ekzamenoj postulis ĉeeston en iu loko kun formala aranĝo. La ekzamenoj estas zorge kontrolitaj el la vidpunkto de sekureco, kaj ilin administras aprobitaj ekzamenantoj. Kaj la ekzamenoj konsistas ne nur el skriba, surpapera tasko: temas pri legkapablo, aŭdkapablo, kaj interaga kapablo. Multaj homoj ne havis la okazon ekzameniĝi, pro la neeblo vojaĝi al ekzamenejo, pagi la kotizon, aŭ aliaj kialoj.

La novaj interretaj ekzamenoj malfermos la pordon al pli da homoj, sed tamen, oni devos havi la ĝustan aliron al Interreto, la ĝustan ekipaĵon, kaj pagi la kotizon. Do ankoraŭ multaj homoj ne ekzameniĝos.

Estis epoko kiam landaj asocioj kiel Esperanto-USA kaj Esperanto Asocio de Britio administris siajn proprajn ekzamenojn, kiuj ĉefe estis en skriba formo. Sed la usonaj ekzamenoj ne plu ekzistas. Ili cetere estis pli-malpli “hejmfaritaj” aferoj, sen bona, signifa valido.