Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Eĉ naturaj lingvoj povas esti planitaj

Lasta ĝisdatigo: 2022-03-03
[figure]
Paĝo el la lernolibro Yeni Harflerle Resimli Türkçe Alfabe (1928), de Ibrahim Hilmi. Ĝi instruis la modernan turkan alfabeton al tiamaj parolantoj de la otomana turka.

Kiam mi ekkomencis studi Esperanton, la jena demando kelkfoje leviĝis al mi: “Kial lerni planlingvon, kiam vi povas uzi tiun tempon por lerni lingvon naturan?” La problemo en tiu demando estas, ke lingvoj povas esti kaj naturaj kaj planitaj: la trajtoj “natura” kaj “planita” ne estas reciproke ekskluzivaj.

Ekzemple, ekde 1635, la Académie Française gvidas la francan lingvon. Ĝi oficiale havas aŭtoritaton pri la vortprovizo kaj gramatiko de la franca. Laŭ artikolo XXIV de la akto, kiun establis la Académie, ties ĉefa funkcio estas “labori kun ĉia zorgo kaj diligenteco por doni certajn regulojn al [la franca lingvo] kaj fari ĝin pura, elokventa, kaj kapabla pritrakti la artojn kaj sciencojn.” Tiucele ĝi publikigas la oficialan vortaron de la franca. Por reteni la francan “pura”, la Académie malinstigas uzon de pruntvortoj, kaj anstataŭe instigas adopton de neologismoj.

La Académie Française ne estas la unua lingva akademio de tiu speco. Fakte, ĝia modelo estis la Accademia della Crusca kiu fondiĝis en 1583 kaj helpis normigi la italan lingvon. En la itala, crusca signifas branon. La nomo implicas ke la akademio disigas tritikon disde sia brano – aŭ pli ĝuste, la dezirindajn partojn de la itala lingvo disde siaj nedezirindaj partoj. La simbolo de la asocio estas faruna muelilo; la faruna pureco estas metaforo por lingva pureco.

La serĉado de lingva pureco povas iafoje konduki al vastaj ŝanĝoj. Ekzemple, ekde la starigo de moderna Turkujo, la turka lingvo spertis grandan reformon. Oni anstataŭigis multajn arabajn kaj persajn pruntvortojn uzitajn dum la otomana periodo per vortoj turkdevenaj.

Fakte, tiom da novaj vortoj estis adoptitaj, ke junaj turkoj nun malfacile komprenas la lingvon, kiun oni parolis nur 100 jarojn antaŭe. En la lastaj jardekoj, fama parolado el 1927 de Mustafa Kemal Atatürk (la unua prezidanto de Turkujo) devis esti “tradukita” en la modernan turkan por ke oni povu kompreni ĝin. Eĉ la titolo de la parolado ŝanĝiĝis! (Antaŭe nomita Nutuk, ĝi nun estas konata kiel Söylev.)

Foje la celo de lingvoplanado ne estas nepre pureco, sed male, por unuigi parolantojn de malsamaj gepatraj lingvoj. Ekzemple, en Indonezio, centoj da lingvoj estas parolataj tra miloj da insuloj. Por unuigi tiun diversan landon, la registaro estis longe antaŭeniginta la uzon de la indonezia, bazita je normigita versio de la malaja (kun multe da nederlandaj pruntvortoj kaj malsamaj literumaj reguloj). Kvankam la indonezia ne estas la plej vaste parolata gepatra lingvo en la lando, ĝi funkcias kiel nacia interlingvo, kiu ekzistas apud lokaj lingvoj.

Estas malfacile argumenti, ke la franca, la itala, la turka, kaj la indonezia estas tute naturaj, ĉar ili (kiel multaj aliaj lingvoj) estis influitaj tra la jaroj de lingvaj akademioj. Kvankam Esperanto havas la Akademion de Esperanto, la evoluo kaj disvastigo de la lingvo ne estas rezulto de la forto kaj volo de lando aŭ landoj. Eble tio signifas, ke Esperanto estas vere pli natura ol multaj “naturaj” lingvoj, kiuj disvolviĝis pro subteno de potencaj registaroj.

Do se homoj demandas, kial vi lernas planlingvon anstataŭ “natura” lingvo, eble informu ilin, ke eĉ “naturaj” lingvoj povas esti gvidataj de zorga planado. Kaj diru cetere, ke la uzado de planlingvo povas esti tute natura afero por ĝiaj parolantoj.

Estas nature voli lerni lingvojn por pli bone interkomunikiĝi. Do se Esperanto povas faciligi interkomunikiĝon, ĉu ne estas nature voli lerni ĝin?