Presita el Usona Esperantisto № 2022:1 (jan–feb)

Ŝanĝo (aŭ ĉu sango?) en Portugalujo

Lasta ĝisdatigo: 2022-02-28
[figure]

En Oktobro mi estis en Porto, Portugalujo kaj promenis iun sabaton kun du lokaj esperantistoj. Ni trovis foiron kun diversaj metiistoj kaj etvendistoj. Dum miaj amikoj babilis kun konato, mi rondiris kaj okulumis la aliajn giĉetojn. Ĉe unu oni vendis diversajn ledaĵojn, inter ili monujojn. Tio efektive interesis min, ĉar mi sentis ke mia tiama monujo ne plu taŭgas; mi volis ion tre malgrandan, kiu tamen ankaŭ entenu monerojn. Malgraŭ mia emo kiel vegano eviti ledon, estis io pri la monujoj, kiu tentis min ĵeti pli proksiman rigardon.

Imagu mian surprizon, kiam mi vidis skribitajn sur la giĉeto la literojn “SANGO”. Ĉu estas mia konscienco, riproĉante min pri la besta sufero? Ne, hodiaŭ mi ne kredos ke tiaj koincidoj portas veran signifon.

Mi proksimiĝis ĝis estus embarase, se aŭ mi aŭ la vendistoj ne parolus. Estis duopo: la viro ne atentis min, sed la virino kapklinis salute.

“Saluton,” mi respondis portugale, “bonan vesperon”, kaj mi proksimiĝis pli por vidi la diversajn kreaĵojn, kiujn ili ofertis. Mi komencis per la monujo, kiu jam kaptis mian atenton. Estis kelkaj en belaj klasikaj koloroj kiel kastaneo, kaj mi rimarkis, ke estis skribita sur ili la vorto “VENKO”. Kurioze, mi pensis, alia esperanta vorto. Mi rigardis aliajn aferojn. Jen pli minimumisma monujo (kartujo, vere) kun la nomo “KARDO”. Jen ilo por porti ŝlosilojn: “RINGO”. Jen pasportujo: “FLUGI”.

“Pardonu,” mi diris, “sed ĉu vi scias, ke la nomoj de viaj varoj estas vortoj en la internacia lingvo Esperanto?”

“Jes,” respondis la virino, “tio estas intenca. Ni elektis de Esperanto ankaŭ la nomon ‘Ŝanĝo’ por nia firmao.” (Tiam mi komprenis, ke mi mislegis: mi pretertrafis la ĉapelojn sur la nomo. Mia konscienco pli trankviliĝis.)

“Ho, ĉu vere? Mi parolas Esperanton, kaj mi estas ĉi tie kun du aliaj esperantistoj.”

Ŝi indikis, ke ŝi neniam antaŭe renkontis iun, kiu eĉ sciis pri Esperanto aŭ rekonis la vortojn.

Tiam mi sciis, ke mi estis morale devigata aĉeti ion de ili. Mi ne povos esti la unua esperantisto, mi pensis, kiu trovos ilian giĉeton, kaj foriros senaĉete. Kion ili pensus pri nia komunumo? “Kion vi povas diri pri la monujo?”

“Jes!” Ŝiaj okuloj montris ekscitiĝon. “Ni nomis ĝin ‘Venko’ ĉar ni dum longa tempo provis diversajn manierojn krei malgrandan monujon, kiu tamen akceptu monerojn.” Ŝi enmanigis ekzempleron kaj malfaldis ĝin diversmaniere, por montri la spacojn por kartoj, por moneroj, por biletoj.

“Bone. Mi aĉetos unu, tabakbrunan mi petas.” Kaj mi transdonis miajn eŭrojn, ricevis mian VENKON, dankis. Mi provis paroligi miajn amikojn al la vendistoj, sed komencis pluvegi. Devos esti alia tago, sed tiu tago ĝis nun ne venis.

Kaj mi efektive iom forgesis pri Ŝanĝo ĝis antaŭnelonge, kiam, dum vespermanĝo kun mia fratino, ŝi menciis, ke ŝi aĉetis tre ŝikan monujon por mia bofrato kiel kristnaskan donacon. Ĝi povis akcepti monerojn – unu el liaj bezonoj. Ĉu mi volis rigardi? Imagu mian surprizon, kiam ŝi elsakigis malgrandan keston kun la vorto “ŜANĜO” (kun supersignoj), kvankam mi ja iom anticipis.

Kristnaske, kiam li malfermis la keston, estis klare, ke mia VENKO ne estos la fina. Kaj mi esperas, ke ankaŭ lia ne estos.

Pli da informo pri ŜANĜO vi povas trovi ĉe ĝia retejo kaj Instagram-paĝo. Rigardu kaj ĝuu!