Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

La artiste sentema tradukmaŝino

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-05

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
La sciencfikcia novelaro Vage tra la dimensioj (1976) de Konisi Gaku.

En tiu ĉi numero ni revenas al la teksto el № 2021:2, eltiraĵo el la humura rakonto La tradukmaŝino de Konisi Gaku. Ĉi-foje partoprenis la kutimaj kulpuloj kuraĝuloj: BS, CL, MH, RN, kaj SB. Koran dankon al ili pro iliaj eltrovemaj proponoj!

Estus bele havi kapablan tradukmaŝinon por Esperanto. Se en 1976 esperantistoj povintus scii, kiom kapablaj estos niaj nuntempaj tradukiloj, ili sendube mirus. Foje tiuj iloj funkcias surprize bone, sed tro ofte ili ankoraŭ fuŝas eĉ la plej simplajn tekstojn – kaj tute mankas al ili la “artista sentemo kaj verva eltrovemo” necesa por traduki beletraĵojn. Do ne timu, protoplasmaj tradukemuloj: vi sendube restos bezonataj almenaŭ kelkajn jarojn plu!

Interesaj parolturnoj en la teksto

  • kontenta mieno — Sufiĉe simpla kaj kutima esprimo en Esperanto, sed de niaj kvin tradukintoj – ĉiuj sendepende laborinte, supozeble – alvenis samnombre diversaj proponoj:

    • a satisfied expression
    • an air of contentment
    • a pleased countenance
    • a contented look
    • a satisfied face

    Mirinde, ĉu ne? Ĉiu traduko bone redonas la ĉefan ideon, sed kun aparta nuanco.

    Amuze formalan guston havas a pleased countenance (MH), kiu eble ja konvenas al la iom fabeleca tono de la rakonto. Ankaŭ rimarkinda estas an air of contentment (CL) pro tio, ke ĝi ne nur kaptas la ĝustan sencon, sed prezentas ĝin en formo tre natura.

  • mergis sin (en sofon) — La angla ŝajne ne permesas tro rektan tradukon de tiu metaforo: oni povas immerse oneself en akvon, certe, aŭ (figure) en laboron, sed immersed himself in the sofa sonas iomete stranga. Kelkaj tradukintoj elektis la similsencan kaj tute naturan sank into the sofa; aliaj preferis la verbojn nestled kaj plopped down.

  • ĉio iris bone — Ĉiuj tradukintoj konsentis pri everything went well aŭ simile; BS proponis ankaŭ la adverbon swimmingly, kiun mi tre ŝatas.

    Mankis konsento pri la verbotempo, tamen, verŝajne pro tio, ke en Esperanto ni emas uzi simplan verbotempon tie, kie la angla preferas malsimplan. La tuta rakonto okazas en is-tempo (preterito), do estas ne tuj klare, ĉu iris en tiu frazo estu wenthad gone. En la kunteksto de la rakonto, tamen, la frazo priskribas aferojn jam pasintajn, do eble had gone estas pli konvena.

  • TRADUK-IKSO — Kiel kreemaj proponoj! RN elpensis TRANS-O-LATOR, ĉar “ĝi samtempe pensigas pri la vorto translator [same kiel tradukikso pensigas pri tradukisto] kaj ankaŭ sonas ‘robota’ aŭ ‘maŝineca’, kiel ia ‘aparato el la estonteco’”. CL, inspirite de la X-havantaj nomoj de Unix-derivitaj operaciumoj (ekz. IRIX, Linux, XENIX) elektis TRADUX. Aliaj proponis Translate-X (MH), TRANS LEX (SB) kaj la belan eTransl8 (BS).

  • (li sukcesis) provizi (la maŝinon) – Denove alvenis tuta tezaŭro da proponoj: imbued, equipped, gave, provided, kaj eble plej plaĉe, endowed.

  • artista sentemo – Preskaŭ ĉiuj proponis artistic sensibility, tute pravigeble, sed eĉ pli plaĉas la propono de MH, artistic flair.

  • verva eltrovemo – Jen alia frazo kun multaj eblaj redonoj. Niaj tradukintoj proponis elegant inventiveness, lively resourcefulness, vehement inventiveness, kaj insatiable trenchant for discovery.

  • plej delikataj (esprimoj en beletraĵoj) – Oni proponis refined, sensitive, kaj delicate – ĉiuj bonaj, sed pro la kunteksto, eble plej plaĉas la propono de MH, nuanced.

  • lia inventista memfidohis inventor’s ego; his confidence in his inventive abilities; his creative confidence; he was sure of his prowess as an inventor.

  • (lia maŝino) cedos al neniu aliawas second to none; would take a back seat to no others; would become the gold standard.

  • ŝovi sin antaŭ (la publikon)to present himself before; to burst onto the stage; to thrust himself into the community; to woo the audience; to grab the public’s attention. Ĉu eble ankaŭ to debut?

  • la verda publiko / la Belartaj Konkursoj de UEA — Ambaŭ frazoj postulas iom da kono de la Esperanta kulturo. Sed kiom ni rajtas atendi de anglalingva leganto?

    Kelkaj tradukintoj elektis reteni la metaforon pri verdeco (ekz. the green-star public, green community – MH eĉ sprite ludis per limelight), sed aliaj elektis klarigi (ekz. the Esperanto audience). Kompreneble, la ĝusta aliro dependas de la celata legantaro.

    Pri Belartaj Konkursoj, preskaŭ ĉiuj klarigis (ekz. Literary/Fine Arts Competition) sed multaj ial elektis konservi la siglon UEA. Interese. Ĉu leganto komprenus, kion signifas UEA, se tiu bezonas klarigon pri la Belartaj Konkursoj? Aliflanke, eble klarigo de tiu detalo ne gravas por ĝui la rakonton, do ne indas klarigi ĝin.

    Interese, RN faris la inverson de preskaŭ ĉiuj aliaj: li klarigis UEA sed lasis Belartaj Konkursoj senŝanĝa, aludante al ĝia signifo per la verbo compete. Sprite.

La “sinteza” traduko

Jen provo krei sintezan tekston uzante la plej interesajn proponojn (elektitajn laŭ mia propra, arbitra, kaj plene kontestebla gusto) kun kelkaj aldonoj:

He sank into the sofa with an air of contentment, lit a cigarette, and blew a smoke ring. Everything had gone swimmingly. On the table before him lay a neatly typed manuscript, translated by his eTRANSL8.

He was a young electrical engineer. For the past year he’d poured all of his energy, his talent, and his knowledge of electronics and linguistics into the construction of the Esperanto translation engine. He now felt that he’d achieved a measure of success, having endowed the machine with a capacity for thought, an artistic flair, and a lively creativity — that is, with the qualities needed to translate the most nuanced expressions in literature. The device functioned in both directions, from Esperanto into his native language and vice versa. It could even translate rhymed verse.

A few other translation engines had attracted some attention, but his inventor’s ego maintained that eTRANSL8 would prove second to none in its expressive flexibility. His eyes followed the dissolving smoke ring as he dreamt of the glories that his invention would bring.

He hadn’t taken on this project for the sake of profit. Instead, his ambitions were aimed at a loftier goal, namely, to achieve fame as a respected Esperanto translator. Becoming the second Kabe or another Kalocsay had long been his dream.

The first step in his debut on the Esperanto stage was to enter the literary competitions of the World Esperanto Association. Indeed, that’s what the manuscript on the table was for. He must win First Prize. Only that could make up for his great labors thus far.

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la proponoj.


La nova defio

La jena fragmento, iom redaktita, venas el la krimnovelo Kiu pafis al Pipulo? de Johán Valano (alinome Claude Piron) aperinta en lia novelaro Ĉu rakonti novele? (1986).

“Rapidu! Pipulo havis akcidenton!”

“Kio?”, “Kie?”, “Ĉu Pipulo?”, “Kio okazis?” Tumulto skuis la tutan vilaĝon, ordinare plej pacan. Demandoj sagis ĉiudirekte, sed la junulino ĵus biciklis tiel rapide, ke ŝi ne plu havis spiron por respondi.

“Ĉe Kravina,” ŝi fine prononcis, kaj post du profundaj spiroj ŝi aldonis: “Apud la arbarlimo. La traktoro renversiĝis sur lin.”

Kiam ili alvenis, li ne plu estis savebla. Pipulo kuŝis jam plurajn horojn morta. Sed al la ĝendarmoj, alkurintaj tuj poste, baldaŭ evidentiĝis, ke ne traktorrenverso mortigis la maljunan kamparanon. La traktoro ja renversiĝis nur, ĉar Pipulo ne plu regis ĝin. Pafite al la kapo kaj brusto, kiel li povus ĝin regi?

La vilaĝo estis konsternita. Pipulon oni ne speciale ŝatis. Senedzina, seninfana, ĉiam inklina grumbli, li ne montriĝis aparte simpatia al la lokanoj, kiuj emis riproĉi al li troan konservemon. Sed ke vilaĝanon, eĉ ne popularan, oni mortpafis, tio estis malfacile digestebla fakto.

*   *   *

Kiam detektivo puŝis la pordon de la gastejo, ĉiuj eksilentis. Forte sentanta, ke ĉiuj rigardoj koncentriĝas sur lin, li iris al la bufedo kaj mendis bieron.

“Silenta etoso,” li diris al la kelnerino.

“Streĉita,” ŝi simple respondis. “Vi verŝajne ne scias, ĉar vi haltis nur preterpase, sed mortiga akcidento okazis hieraŭ.”

“Jes, mi scias. Mi venas por enketi,” li diris.

“Se vi venas enketi, vi ne devos serĉi longe,” kriis de apuda tablo juna fortegulo, kies mentono elstaris agreseme.

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 15-a de Novembro. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ ne volas. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu proponon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!