Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

“Kiam ni havos 100 membrojn en nia klubo?”

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-14
[figure]

“Kiam ni havos cent membrojn en nia klubo?”

Silento.

Kio?

La aliaj rigardadis min kvazaŭ ili ne povus kredi siajn orelojn. Eĉ mi ne povis kredi ke mi ĵus starigis tiun demandon al nia loka grupo.

“Kiam ni havos cent membrojn en nia klubo?”

La silento daŭris. Mi preskaŭ ne spiris. Kiel ili respondos al tio? Ĉu mi ĵus elbuŝigis sensencaĵon?

Finfine, unu membro respondis: “Nu, mi povos doni informon pri nia klubo al la najbaroj ĉirkaŭ mia loĝejo.”

Mi komencis spiri pli libere. Tiam ni komencis ĝui pli grandskalan konversacion pri planoj por la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso. Jen la pruvo, ke Esperanto-parolantoj estas ne nur pardonemaj, sed ankaŭ kunlaboremaj.

Nu, tio vere okazis antaŭ pli ol dek jaroj, kaj ni ankoraŭ ne havas cent membrojn. Sed ni entreprenis kelkajn grandajn projektojn kaj ĝuis sukcesojn ĉe kelkaj memorindaj eventoj. Dum ĉi tiu periodo de Zoom-ado, ni kutime havas pli-malpli kvin aŭ dek amikojn en niaj retaj kunvenoj. Antaŭe ni kelkfoje spertis dek kvin ĉeestantojn ĉe la kunvenoj kaj pli ol dudek ĉe la pli grandaj Zamenhofaj festoj en Decembro.

Tamen, la klubo havas pozitivajn gvidantojn, kiuj emas pensi “ekster la skatolo” pri planoj. Kelkaj eventoj en kiu ni prezentis Esperanton al la publiko plaĉis kaj al ni kaj al tiuj, kiuj renkontis Esperanton unuafoje.

Nun tia kunlaboro inkluzivas ankaŭ la regionajn kunordigantojn, kiuj surŝultrigas la taskon helpi kaj kuraĝigi la lokajn Esperantajn grupojn. Ili havas la rimedojn, kiuj ne ekzistis antaŭ kelkaj jaroj, kiel la gvidlibro por lokaj grupoj. Eĉ tiu libro estas ekzemplo de kunlaboro, ĉar ĝi ne aperas en sia fina stato. En kelkaj partoj mankas al la libro informo, kaj tiuj truoj en ĝi invitas vian regionan kunordiganton enmeti pli da informo laŭ viaj sugestoj.

Se vi volas helpon por via loka grupo, aŭ se vi eĉ ne havas lokan grupon proksime al tie, kie vi loĝas, bonvolu kontakti vian regionan kunordiganton kaj peti helpon. Vi ne estas sola.

VI NE ESTAS SOLA.

La estonteco de via loka klubo restas ĉe vi.