Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Al krokodilantoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-17

Dankon al Kinen Carvala pro lia trovo kaj provlegado de la jena poemo en niaj enskanitaj arĥivoj. Ĝi unue eldoniĝis antaŭ 50 jaroj en JEN 1970:1, la bulteno de la Junularo Esperantista de Nordameriko.

Ni parolu Esperante!

Ĉar kunveni estus vante

se, en niaj verdkunsidoj,

stelkunrajdoj, E-kunridoj,

kunparolus ni per tiu

lingvo, kiun el ni ĉiu

uzas en la laborejo,

strato, hejmo, amorejo,

forlasante la okazon

turni nin en stel-emfazon,

tion ne utiligante

kion ni, aŭ elegante,

aŭ haltante, aŭ eĉ fuŝe,

rare povas uzi buŝe.

Ĉion kune do farante,

ni parolu Esperante!