Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Paco

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-14

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj estu precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Li ĉiam scivolis, kia sperto ĝi estus. Nun li sciis.

Trankvileco.

Eĉ la brueto de la ĉeestantoj, parencoj kaj amikoj, ne ĝenis lin. Ne povinte aŭdi ŝian voĉon, li ne certis, ĉu la patrino ĉeestas. Tamen, ŝi ĉiam parolis mallaŭte. Eble estis la edzino, kiu parolis. La sono venis de alia angulo en la ĉambro, kaj estis tro da homoj por certiĝi.

La okulojn fermitaj, kompreneble, li “rigardis” per sia memoro la tutan ĉambron, kaj sentis feliĉon. “Eble tiu estas la vera paco,” li pensis, “tia, kian mi serĉis la tutan vivon.”

Dume, sepultistoj finis la sigelfermadon de lia ĉerko.