Presita el Usona Esperantisto № 2021:4 (jul–aŭg)

Raporto el Seatlo

Lasta ĝisdatigo: 2021-09-15
[figure]

La loka klubo en Seatlo renkontiĝis vidalvide la 7-an de Marto, 2020. Ekde tiam ni zumis ĉiumonate. Sed fine la ŝtat-guberniestro anoncis la finon de la pandemio, kaj ni havis veran renkontiĝon la 3-an de Julio, 2021. Dek unu homoj partoprenis.

Laŭ la peto de E-USA, ni diskutis la celon de nia grupo. Ni konsentis ke la ĉefa celo estas amuziĝi kaj ekzerci nin per Esperanto. Iam ni helpas fremdajn vizitantojn kiuj kontaktas nin, per lito aŭ manĝo aŭ montrado de la urbo. Ni montras kaj dividas inter ni librojn kaj ĵurnalojn, kaj ni informas aliajn en la grupo pri kursoj, eventoj, artikoloj, kaj utilaj interretaj rimedoj. Kiam eble, ni renkontiĝas en publika loko, kun Esperantaj ŝildoj, por ke preterpasantoj vidu ke Esperanto ne estas mortinta lingvo.

En la pasinteco ni propagandis pri Esperanto en foiroj kaj dum la jara “fremda lingva tago” de la universitato por altlernejanoj. Kaj ni iam gvidis ĉiusemajnajn malgrandajn neformalajn kursojn por progresantoj. Sed nun ni pensas ke Interreto bone instruas, kaj ke ni plej bone helpas per doni la ŝancon paroli la lingvon inter amikoj dum niaj kunsidoj. Ni konsentis ke ni estas kontentaj pri ĉio kiun ni nun faras; neniu volis aldoni agadojn. Ni estas dankemaj al Zumo, sed estis tre ĝojige revidi unu la alian kaj interbabili persone anstataŭ virtuale.