Jen ĉiuj proponoj ricevitaj por la tradukdefio traktita en Usona Esperantisto № 2022:1:

Originala

BA

BS

DH

MH

Sinteza

1

The forest, which came almost to the edge of the beach, climbed away into the distance up the flanks of the low, misty hills.

La arbaro etendiĝis preskaŭ ĝis la rando de la strando, kaj alidirekten supren sur la flankoj de la malaltaj nebulaj montetoj.

La arbaro, kiu preskaŭ atingis ĝis la plaĝrando, forgrimpis malproksimecen flankosupre de la malaltaj, nebulaj montetoj.

La arbaro, kiu preskaŭ atingis la randon de la strando, foretendiĝis supren laŭ la flankoj de la malaltaj nebulaj montetoj.

La arbaro, kiu preskaŭ atingis la plaĝlimon, kreskis foren kaj supren laŭ la flankoj de la nebuletaj montetoj.

La arbaro, kiu preskaŭ atingis la strandon, iris supren en la malproksimon laŭ la flankoj de malaltaj, nebulecaj montetoj.

2

Underfoot, the sand was coarse and mixed with myriads of broken shells.

Subpiede, la sablo estis maldelikata kaj enhavis multajn rompitajn konkojn.

Subpiede, la sablo estis malfajna kaj miksita kun miloj da rompitaj konkoj.

Subpiede, la sablo estis malfajna kaj miksita kun miriadoj da rompitaj konkoj.

Subpiede la sablo estis malfajna kun miriadoj da konkpecetojn enmiksitaj.

Subpiede la sablo estis malfajna kaj miksita kun miriadoj da rompitaj konkoj.

3

Here and there the retreating tide had left long streamers of weed trailed across the beach.

Kelkloke la forfluinta tajdo forlasis longajn striojn de algo sur la strando.

Tie kaj tie, la retiriĝinta tajdo jam postlasis longajn rubandojn de herbaĉo tra la plaĝo.

Tie kaj tie, la tajdo retiriĝante forlasis longajn striojn de algo drapiritajn sur la strando.

Ie-tie laŭ la strando kuŝis longaj laminarioj, postlasitaj de la retiriĝinta tajdo.

4

The rain, which seldom ceased, had for the moment passed inland, but ever and again large, angry drops would beat tiny craters in the sand.

Tiun momenton la preskaŭ senĉesa pluvo estis foririnte teren, sed de tempo al tempo grandaj koleraj pluveroj bate markis la sablon.

La pluvo, kiu malofte ĉesis, dum momento foriris enlanden, sed tempaltempe grandaj, koleraj gutoj stampis etajn kraterojn en la sablon.

La pluvo, kiu malofte ĉesiĝis, por la nuna preterpasis landinternen, sed foje grandaj, fortaj gutoj boris etajn kraterojn en la sablon.

La malofte ĉesanta pluvo estis pormomente enlanda, sed, de tempo al tempo, grandaj, furiozaj pluveroj faris krateretojn en la sablon.

5
6

It was hot and sultry, for the war between sun and rain was neverending.

Estis varmege kaj malseke ĉar la suno kaj pluvo senĉese intermilitis.

Estis varme kaj humide, ĉar la milito inter suno kaj pluvo estis senĉesa.

Estis sufoke varme, ĉar la suno kaj pluvo senĉese batalis unu la alian.

Estis varmege, sufoke varmega, ĉar la milito inter suno kaj pluvo estis senĉesa.

Estis sufoke varme, ĉar la milito inter suno kaj pluvo estis senfina.

7

The trees grew everywhere, softening the contours of the land so that the hills blended smoothly into each other.

La arboj kreskis ĉie, mildigante la formon de la tero tiel, ke la montetoj glate kunligiĝis.

La arboj kreskis ĉie, moligante la konturojn de la lando tiel, ke la montetoj glate kunfandis.

La arboj kreskis ĉie, igante la konturojn de la tero ŝajni pli molaj, tiel ke la koloroj de la montetoj glate kunfandiĝis.

La arboj kreskadis ĉie, kvazaŭ glatigante la terkurbojn de la montetoj.

Arboj kreskis ĉie, mildigante la konturojn de la tero, tiel ke la montetoj glate kunfandiĝis.

8

Only in one place could the bare, uncovered rock be seen, where long ago some fault had weakened the foundations of the hills, so that for a mile or more the sky line fell sharply away, drooping down to the sea like a broken wing.

Nekovrita roko videblis nur unuloke, kie antaŭlonge iu ter-fendo malfortigis la fundamentojn de la montetoj tiel, ke kreiĝis klifo kiu etendiĝis ne malpli ol mejlon.

Nur en unu loko videblis la kalva, malkovrita ŝtono, kie antaŭ longe iu difekto malfortigis la fundamentojn de la montetoj tiel, ke laŭ mejlo aŭ pli la horizonto forte deklivis, velkante maren kiel rompita flugilo.

Nur en unu loko estis la nekovritaj, elstarantaj rokoj videblaj, kie antaŭ longtempe ia faŭlto malfortigis la fundamentojn de la montetoj, tiel ke, mejlon aŭ plu longe, la rando de la ĉielo subite malsupreniĝis, malleviĝante maren kiel rompita flugilo.

Nur en unu loketo videbliĝis nudaj rokoj, kie antaŭ longe faŭlto estis malfortigita la montetpiedestalojn, kaj rezulte, la horizonto forfalis, direktigante sin ĝismaren kiel rompita flugilo.

En nur unu loko videblis kalva, malkovrita roko, kie antaŭlonge iu faŭlto malfortigis la fundamentojn de la montetoj; tie la horizonto abrupte fordeklivis tra mejlo aŭ pli, pendante ĝismaren kvazaŭ rompita flugilo.

9
10

Moving with the cautious alertness of a wild animal, the child came through the stunted trees at the forest’s edge.

Irante atente kiel sovaĝa besto, la infano venis tra la malgrandaj arboj ĉe la rando de la arbaro.

Moviĝante kun la zorgema atento de sovaĝa besto, la infano venis tra la nanaj arboj ĉe la arbarorando.

Moviĝante singarde kaj atente kiel sovaĝa besto, la infano eliris el la nanaj arboj ĉe la rando de la arbaro.

Movante kiel atentega sovaĝa besto, la infano pasis el la nanigitaj arboj ĉe la arbarlimo.

Moviĝante kun la singarda atento de sovaĝa besto, la infano venis el la arbaro tra la malaltaj trunkoj ĉe ĝia rando.

11

His face, brutish though it was, might have almost passed in human society, but the eyes would have betrayed him.

Lia vizaĝo estis best-simila sed apenaŭ rimarkeble – liaj okuloj klare estis nehomaj.

Lia vizaĝo, kvankam bruta, preskaŭ akceptiĝus en homa socio, sed la okuloj lin malkaŝus.

Lia vizaĝo, kvankam bruta, preskaŭ povus aspekti homa inter homoj, sed la okuloj malkaŝus lin.

Lia vizaĝo kvankam bruteca, preskaŭ povus taŭginta homsocie, sed liaj okuloj estus malkaŝinta lin.

Lia vizaĝo, kvankam bruta, ŝajnus preskaŭ normala en socio homa, tamen la okuloj perfidus lin.