Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

You don’t have to be Sun freakin’ Tzu

Lasta ĝisdatigo: 2021-12-22

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
La sciencfikcia romano World War Z (2006) de Max Brooks.

Post longa paŭzo ni revenas al la teksto el № 2021:3, eltiraĵo el la sciencfikciaĵo World War Z de Max Brooks. Partoprenis en la tradukado sep bravuloj, inkluzive de kelkaj novuloj: AJ, BA, BS, CH, DH, MH, kaj SB. Mi kore dankas al ĉiuj, kaj esperas, ke ili trovis la ekzercon lerniga … aŭ almenaŭ ĝuinda!

La romano konsistas el intervjuoj kun postvivintoj de apokalipsa milito kontraŭ zombia hordo. Same kiel en la antaŭa defio de Cory Doctorow, la lingvaĵo estas tia de “veraj homoj”, plena je familiaraj, modernaj, kaj ofte krudaj idiomaĵoj.

Kelkaj legantoj ŝajnis iom ŝokitaj pro la fivortoj, kaj mi kore pardonpetas al tiuj, kiuj ofendiĝis. Kutime mi ja provas eviti maldecaĵojn, sed ĉi-kaze temis pri riĉaj, aktualaj esprimoj en la angla lingvo, do ideala temo por tradukdefio. Ekde nun, tamen, anglalingvaj fivortoj aperos “kaŝitaj” kiel en multaj anglalingvaj gazetoj – per enmeto de steletoj.

Interesaj vortoj kaj parolturnoj

  • the old adage that armies perfect the art … — Multaj tradukintoj redonis proverbon. Tamen proverbo estas konciza esprimo de popola saĝo, kaj ĉi-kaze la saĝo ŝajnas pli faka ol popola. Aliaj tradukintoj proponis la pli ĝeneralajn diraĵon kaj onidiron. Ambaŭ bonaj, sed kio pri aksiomo?

  • I think that’s a big ol’ sack of it — Duoble familiara esprimo, eĉ ne rekte nomanta la enhavon de la metafora sako. Kompreneble, la celita ideo estas “sensencaĵo, mensogo, stultaĵo”, ktp. La aliroj de niaj tradukintoj plejparte dividiĝis en tri grupojn:

    Ĉe unu poluso, oni provis fidele reteni la metaforon, elektante pli-malpli rektajn redonojn: grandega amaso (AJ), amasego de fekaĵo (CH), kaj la tre elvoka haladza sako putraĵplena (SB). Sed ĉu la metaforo estas sufiĉe konata por esti internacie komprenebla?

    Alipoluse oni proponis purajn klarigojn: sensence (BA), kaj eĉ fi-sensencaĵo (DH) – eble por reteni iom de la maldececo de la anglalingva esprimo.

    Meze inter la du aliroj (ekvatore?) oni provis ne nur reteni la metaforon, sed ankaŭ klarigi ĝin: valoras sakon da ekskremento (MH) kaj la bele aliteracia sakpleno da sensencaĵo (BS).

  • one class-A, gold-standard clusterf*ck — Unue ni traktu la adjektivojn, kiuj ambaŭ emfazas la saman ideon: “la plej bona, la plej elstara.” Oni pravigeble proponis unuaranga, unuaklasa, altkvalitaj, supera, kaj modela. Kelkaj volis reteni gold-standard per la laŭvortaj ornorma kaj orbaza, sed mi dubas, ĉu tiuj estas internacie klaraj.

    Pri la substantivo: indas rimarki, ke temas ne nur pri maldecaĵo, sed termino kun preciza signifo, kiu subtile diferencigas ĝin de similaj vortoj kiel sh*tshow kaj snafu.1 Mallonge, ĝi nomas ege fuŝitan entreprenon rezulte de nekompetentaj decidoj. La vorto aparte konvenas en milita kunteksto, ĉar ĝi supozeble alprenis sian nunan signifon dum la usona milito en Vjetnamujo.

    BS proponis la kreeman fubaraĵo (ŝajne de la anglalingva akronimo fubar, alia militdevena vorto). CH amuze proponis volapukaĵoj. Aliaj proponis fikfiasko, fekaĵego, amasa kolizio, kaj fikaoso. BA elektis klarigi la tutan esprimon per simpla, komprenebla lingvaĵo: estis tute maltaŭgaj.

  • something that rolled off an assembly line — bildiga priskribo de fizikaj armiloj por distingi ilin disde timo, pure emocia “armilo”. Denove, la aliroj dividiĝis inter klarigaj revortigoj unuflanke, ekz. fabrikiĝis industriskale, armilo produktita en fabriko, kaj pli-malpli laŭvortaj redonoj aliflanke, ekz. io, kiu ruliĝis de muntoĉeno. Kvankam muntoĉenoj ne estas ĉiutagaj aferoj en Esperantujo, eble indas konservi la mensan bildon, kiun ĝi pentras. Ĉu eble io, kion oni muntis en fabriko?

  • You don’t have to be Sun freakin Tzu to know … — bela ekzemplo de infikso, tre malofta fenomeno en la angla. Simila al prefikso aŭ sufikso, infikso estas aldona morfemo – sed ĝi enmetiĝas interne de la vorto (aŭ ĉi-kaze, nomo). Tiu ĉi infikso estas eŭfemisma sakraĵo, sed efektive ĝi ne mallaŭdas aŭ insultas. Ĝi simple emfazas. Komparu ekzemple fan-freakin-tastic kaj un-freakin-believable.

    La reguloj por emfazaj infiksoj en la angla estas surprize striktaj. Se vi volas ekscii, kial oni ne diras ekzemple *fanta-freakin-stic, ekzistas detala klarigo de lingvosciencisto John McCarthy.2

    La tradukintoj plejparte provis konservi la infikson, ekzemple per Sun diable Tzu, Sun-feka-Tzu, ks. Tamen laŭ mia scio, tia uzo restas nekonata en Esperanto. Do en la sinteza teksto mi uzis moŝto, proponitan de BS, sed en ne-infiksa formo: oni ne devas esti moŝto kiel Sun Tzu.

  • it’s about scaring him enough to call it a dayrezignu; adiaŭu; ke la batalado povas ĉesi. SB proponis la zamenhofan proverbon Farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! Kio pri cedu?

  • break their spirit — Preskaŭ ĉiuj provis konservi la esprimon, ekzemple per rompi/difekti la spiriton/animon. Sed mi dubas, ĉu la spirit en tiu esprimo vere rilatas al psiko, karaktero, aŭ malmateriala substanco. Temas pri kuraĝo, ĉu ne? Pri volo. BA bone klarigis la ideon alivorte per detrui ilian esperon.

  • Shock and Awe — milita taktiko de rapida venkado. La senco de shock sufiĉe similas al ŝoko, sed la plursenceco de awe kaŭzis malkonsenton inter la tradukintoj. Kelkaj proponis miro – kiu kutime estus bonega traduko – sed ĉi-kaze awe havas kromsencon de timo, kiu ŝajne mankas en miro. Aliaj proponoj uzis teruro, timigo, kaj la tre konvenan impono, kiun PIV difinas tiel: “kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, aŭ obei …”

  • (it) boomeranged back in our faces — jam ekzistas bumerango en Esperanto, do kelkaj verbigis ĝin. Aliaj elektis la pli fundamentan resaltis. MH proponis retropafis, kaj BA klarigis la esprimon per (ĝi) venkis nin.

  • restored confidence to the American people — okazis iom da konfuzo pri la pluraj sencoj de confidence. La ideo en la originala frazo ŝajnas esti “sento de sekureco (pri la efikeco de la armeo)”. Do, fido. La vorto konfidenco estas falsa amiko, ĉar ĝi nomas “komunikon de privata aŭ sekreta informo”. Ankaŭ memfido ne tute taŭgas, ĉar la popolo ne rehavis fidon pri si mem. Kelkaj proponis konfido, kiu eble taŭgas. Plej plaĉas al mi la simpla redonis fidon al la usona popolo (CH).

  • we practically told them to kiss their ass goodbye — Laŭvorte, la usonangla ass nomas pugon, sed ĝi partoprenas en multaj idiomaĵoj kun mirinde diversaj sencoj. Interalie oni povas bust one’s ass (laboregi, peni), haul ass (rapidi), get one’s ass into gear (hasti, eki), not give a rat’s ass (neniel zorgi pri), kaj eĉ bet one’s ass (esti ege certa).

    Simile, la esprimo kiss one’s ass goodbye ne vere temas pri adiaŭa kiso al (kaj perdo de!) la propra pugo; temas pri konsciiĝo de iu pri sia baldaŭa pereo. Kelkaj tradukintoj provis konservi la metaforon laŭvorte, sed ĉu ĝi estas internacie komprenebla? Plaĉas al mi, kiel MH nur parte retenis la metaforon per la malpli enigma ili adiaŭu sin. BA klarigis la aferon alivorte, proponante tute senesperigis ilin. Nu, kiun aliron vi preferas?

La “sinteza” traduko

Jen provo krei sintezan tekston uzante la proponojn de niaj tradukintoj kun kelkaj aldonoj.

Historiistoj emas diri, ke Jonkerso reprezentis “katastrofan fiaskon de la moderna militaparato,” ke ĝi pruvis la malnovan aksiomon, ke armeoj perfektigas sin por la antaŭa milito ĝustatempe por alveno de la sekva.

Laŭ mi, tio estas sakpleno da sensencaĵo. Jes, ni ne estis preparitaj. Niaj iloj, nia trejnado – ĉio estis la plej supera, unuaranga fuŝaĵego. Sed la armilo vere misfunkciinta ne estas io, kion oni muntis en fabriko. Ĝi estas tiel malnova, kiel … mi ne scias. Nu, eble kiel militado mem. Ĝi estas timo, bubo – nur timo. Kaj oni ne devas esti moŝto Sun Tzu por scii, ke vera batalado ne temas pri mortigo aŭ eĉ vundado de la malamiko – temas pri timigo sufiĉe profunda, ke li cedas. Rompi la volon de la malamiko, jen la celo de ĉiu sukcesa armeo – ĉu per triba vizaĝfarbo, aŭ “blitzkrieg” aŭ … kiel oni nomis ĝin en la Golfa Milito? Ĉu “Ŝoko kaj Impono”?

Nu, kio se la malamiko sentas nek ŝokon nek imponon? Ne nur ĉar li rifuzas, sed ĉar li biologie ne kapablas?! Jen kio okazis tiun tagon apud Novjorkurbo. Nia malsukceso ŝoki kaj imponi Zoĉjon resaltis en niajn vizaĝojn. Ili tute ne timas! Ne gravas, kion ni faros. Ne gravas, kiom ni mortigos. Ili neniam, neniam timos!

Jonkerso devintus esti la tago, kiam ni redonis fidon al la usona popolo. Anstataŭe, ni efektive diris, ke ili adiaŭu sin.

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la proponoj.


La nova defio

Denove ni restas ĉe sciencfikcio, sed de vere alia stilo. Jen kelkaj alineoj adaptitaj el la klasika novelo Transience de Arthur C. Clarke, unue aperinta en Startling Stories en Julio, 1949.

The forest, which came almost to the edge of the beach, climbed away into the distance up the flanks of the low, misty hills. Underfoot, the sand was coarse and mixed with myriads of broken shells. Here and there the retreating tide had left long streamers of weed trailed across the beach. The rain, which seldom ceased, had for the moment passed inland, but ever and again large, angry drops would beat tiny craters in the sand.

It was hot and sultry, for the war between sun and rain was neverending. The trees grew everywhere, softening the contours of the land so that the hills blended smoothly into each other. Only in one place could the bare, uncovered rock be seen, where long ago some fault had weakened the foundations of the hills, so that for a mile or more the sky line fell sharply away, drooping down to the sea like a broken wing.

Moving with the cautious alertness of a wild animal, the child came through the stunted trees at the forest’s edge. His face, brutish though it was, might have almost passed in human society, but the eyes would have betrayed him.

Piednotoj

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 15-a de Februaro. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ ne volas. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu proponon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!