Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Piĝina parolo en dialektaj dialogoj

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-11

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni prezentos resumon de la diversaj proponoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
Bret Harte en 1872.

En tiu ĉi numero ni revenas al la teksto aperinta en № 2021:1, eltiraĵo el la novelo Three Vagabonds of Trinidad de Bret Harte. Ĝi prezentas plurajn defiojn, interalie la dialektan parolon de Li Tee. Mi gratulas kaj dankas al BA, CL, JH, NK, RN, kaj SB pro iliaj kreemaj kaj pensigaj proponoj.

En Esperantujo ni ofte fanfaronas pri la esprimkapablo de nia lingvo, kaj prave: se lerte ekspluatitaj, la flekseblaj gramatiko kaj vortfarado povas redoni signifogamon same riĉan, kiel oni trovas en la etnaj lingvoj. Nia lingvo kapablas redoni ankaŭ diversajn gradojn de formaleco kaj klereco, ekzemple per vortoj ordinaraj aŭ fakaj, bonlingvaj aŭ neologismaj, frazoj simplaj aŭ plenaj je subfrazoj, ktp.

Sed kiam temas pri dialektoj kaj aliaj regione karakterizaj parolmanieroj, nia lingvo estas efektive malriĉa. Tiu manko estas parte intenca, ĉar Esperanto devas funkcii kiel interkomprenilo. Kaj ĝi estas parte neevitebla, pro nia relative mallonga historio.

Do kiel tradukanto redonu dialektojn en Esperanto? Ellaborinte sian novan lingvon per tradukado, Zamenhof estis kompreneble la unua, kiu alfrontis tiun defion. En 1906 li priskribis provon redoni la parolstilon de Osip, “malklera rusa servisto” en La Revizoro. (Vidu “Pri la Esperanto-stilo” en la libro Lingvaj respondoj.) En la rusa originalo Osip parolas per “kripligitaj vortoj”, do Zamenhof devis plejparte rezigni pri fidela redono; kripligitaj vortoj estus tro konfuzaj por la leganto – aparte en tiel frua verko de lingvo ĵus aperinta. Li strebis tamen “almenaŭ iom konservi” la stilon, uzante vortojn kiel kartetoj anstataŭ kartoj, registreto anstataŭ kolegia registratoro, ks. Ĉu lia provo sukcesis? Eble ne tute, sed kompatinda Zamĉjo ne havis bonajn alternativojn. Ne eblis prezenti nenorman sed facile kompreneblan lingvouzon en lingvo tiel nova, ke ankoraŭ mankis al ĝi bone konataj normoj …

Unu relative facila maniero por ligi parolon al specifa regiono estas la uzo de akĉentoj. Multaj jam konas la komikan monologon de Duncan Charters, en kiu li konvinke imitas esperantistojn el diversaj landoj. Literature, Julio Baghy estis frua pioniro pri akĉentoj. En sia Viktimoj (1925) li prezentis Joĉjon, hungaron el Transilvanio, kies akĉento ĉiam montras sian kamparan devenon. Kiam Joĉjo volas diri Ĵus mi aŭdis tion de mia amiko, ni legas: Ĵos me aadis teon de meea ameekoo.

Malgraŭ lia stranga prononcmaniero, tamen, la gramatiko de Joĉjo estas tute ordinara. Kontraste, la parolo de Li Tee montras ne nur akĉenton, sed gramatike apartan dialekton. Multaj ĉinaj enmigrintoj al Kalifornio en la 19-a jarcento venis el la sudĉina provinco Gŭangdongo, do supozeble Li Tee uzas la ĉinan piĝinanglan, komercan interlingvon unue aperintan en tiu provinco.

Kompreneble, piĝinoj kaj dialektoj apartenas al specifaj tempoj kaj kulturoj, kaj tial ne estas tute redoneblaj en traduko. Oni povas tamen krei similan impreson per imito de la fonologiaj kaj gramatikaj trajtoj. Ekzemple, en la parolo de Li Tee ni trovas la fonetikan ŝanĝon /r/→/l/ (woodpeckel), simpligon de verboformoj, kaj mankon de gramatika distingo inter subjekto kaj objekto.

Oni povus imiti ĉiujn tiujn trajtojn, sed necesas ankaŭ iom da modero. Kiel leganto RN saĝe rimarkis en sia propono, fideleco al dialekto ne multe utilas, se ĝi igas la tradukon tro malfacila por legantoj. Ekzemple, antaŭ jaroj ni aperigis en la bulteno sudusonan popolrakonton, tre zorge tradukitan por redoni ĝiajn fonetikajn kaj gramatikajn apartaĵojn. Kvankam genia, ĝi montriĝis eble tro fidela. Unu estimata leganto – membro de la Akademio, eĉ – reagis tiel: “Estas iom bedaŭrinde konstati, ke tiom baza eraro kiel duobla neo, kaj do ekz. ‘ne diras nenion’, dume devigas [min] flankenmeti la legaĵon.” Ho ve!

Do kiel Li Tee parolus en Esperanto?

La tradukintoj sekvis du malsamajn alirojn, ambaŭ pravigeblajn: unu grupo strebis redoni la sencojn de la vortoj en ordinara Esperanto; la alia diversgrade “kripligis” la lingvaĵon por imiti la originalon. Pripensu la jenan frazon, ekzemple:

Allee same Li Tee; me no changee. Me no ollee China boy.

Kaj jen la proponoj, ordigitaj pli-malpli laŭ “ordinareco”:

Ĉion en ordo, mi estas Li Tee, mi estas tia kia antaŭe.

Ĉiam mi estas Li Ti. Mi ne ŝanĝiĝas. Mi ne estas alia ĉina knabo.

Tute same Li Ti; mi ne ŝanĝi. Mi ne alia ĉina knabo.

Ĉiam same Li Tee, mi ne ŝanĝass. Mi ĉinknabo.

Mi ĉiam samo Li Ti; mi ne ŝanĝi. Mi ne malsamo Ĉino kunabo.

M’esti sama Li Tee; mi ne ŝanĵi. Mi ne aljula ĉin’.

Menciindas, ke ankaŭ pri piĝinoj Baghy donis al ni belajn modelojn. En lia romano Sur sanga tero (1933) aperas la aminda Lio Fu Peng, ĉina bulkovendisto en rusa militkaptitejo. Li parolas la rusan nur fuŝe, kaj Baghy provas redoni tian parolmanerion en Esperanto. Jen ekzemplo. Tre frue en la romano Lio Fu Peng flegas vunditan hundon. Responde al la demando “Ĉu via hundo?”, li diras:

Ne! … Hundo … hundo boji, kapitano pafi. Hundo ne apalteni al Lio Fu Peng. Lio Fu Peng esti ĉe la patlo kaj polti manĝaĵo al li. Kapitano veni, pafi, hundo molti.

Interesaj parolturnoj en la teksto

Oh! it’s you, is it? — Jen frazo, kies signifo troviĝas ne en la signifoj de la vortoj mem, nek en la sintakso, sed en socia konvencio. Efektive, la tuta frazo funkcias kiel leksika unuo kun propra signifo: familiara, iom petolema saluto. Sed Li Tee ne konas la konvencion, do li komprenas laŭvorte: “Ĉu vi estas vi?”

Ĉu ekzistas simila saluto en Esperanto? La tradukintoj pensis, ke jes, redonante Ho, estas vi, ĉu? kaj simile. Ĉiuokaze ne sufiĉus pli rekta Ho, saluton! ĉar al tio la respondo de Li Tee ne havus sencon.

as if struck by some coincident recollection — Ne nur la dialekto de Li Tee pensigas nin pri komprenebleco. Ankaŭ la parolo de la Redaktoro estas malfacile sekvebla pro ĝia peza ornamaĵo kaj vagemaj subfrazoj. Ĉu oni simpligu por helpi la leganton? Kelkaj tradukintoj tion faris, redonante kvazaŭ li ĵus memoris ion kaj kvazaŭ subite memorante ion. Aliaj sendis pli laŭvortajn proponojn, ekzemple: kvazaŭ frapita per ia koincida rememoro.

like a conjuring trick — Oni diversmaniere redonis la ideon de magia artifiko: kiel iluzio; kiel se magia lertaĵo; kvazaŭ magia artifiko; kvazaŭ magiaĵo. Plej plaĉas al mi prestidigite, la propono de SB, ĉar ĝi bele elvokas la lertmovecon de conjuring.

the quick Californian soil — Kelkaj proponis rapida Kalifornia grundo kaj simile, sed mi iom dubas. Ĉu la metaforo estas internacie komprenebla? Finfine, rapida estas ne la humo mem, sed la vegetaĵoj, kiuj kreskas en ĝi. Aliaj proponis fekunda tero/grundo de Kalifornio kaj, pli figure, la graveda grundo Kalifornia.

painfully aware (of these regular persecutions) — kelkaj proponis la laŭvortan dolore konscia kaj simile. Sed painfully estas anglismo ĉi-kuntekste, signifante ne nepre “dolore”, sed “treege” – kutime en rilato al io malbona.

Leganto CL saĝe demandis, do, ĉu dolore vere konvenas. Laŭ PIV, dolori signifas “kaŭzi tre malagrablan psikan impreson”, kaj ŝajne la Redaktoro vere havas tian impreson pensante pri la persekutoj de Li Tee. Do eble dolore estas en ordo. Sed plaĉas al mi ankaŭ la proponoj tro bone sciis kaj treege konscia.

(a radish) not of a sustaining nature — Oni interpretis tion diversmaniere: restus mallonge; estus neniel daŭrigebla; ne estas eltenebla; ne povus esti impona. SB eĉ proponis amuzan, kvazaŭ zamenhofan proverbon: rafano sen klabo ne utilas dum rabo. Tamen la signifo celita de Harte ŝajne estas io alia: “tia, ke ĝi ne povas bone nutri/vivteni homon”, ĉu ne?

La “sinteza” teksto

Ne eblas glate kaj konsekvence intermiksi la proponojn por la dialekta parolo. Do en la sintezo mi faris plian proponon por Li Tee surbaze de la jenaj principoj:

  • ne uzu -e kaj -n
  • nur -i por verboj
  • konsonantgrupoj estu apartigitaj aŭ simpligitaj (se la rezulto restas komprenebla)
  • rl; vf

Kiel ĉiam, mi ne proponas la sintezan tekston kiel modelon, kaj tradukdefio ne povas havi “ĝustan” solvon – kompreneble la jena temas nur pri propra, arbitra, kaj plene kontestebla gusto …

“Ho! Estas vi, ĉu ne?” diris la Redaktoro.

La ĉina knabo, al kiu li direktis la figuran esprimon, komprenis laŭvorte, laŭ sia kutimo:

“Tuta sama Li Ti; mi ne ŝanĝi. Mi ne alia ĉina nabo.”

“Tiel estas”, diris la Redaktoro kun mieno de konvinkiĝo. “Supozeble ne ekzistas alia koboldo kiel vi en la tuta konteo Trinidad. Nu, venontfoje ne restu tie ekstere, gratante kiel terrato, sed envenu.”

“Lasa fojo”, diris Li Ti senemocie, “mi flap-flapi. Vi ne ŝati flap-flapi. Vi dili: tuta sama dama pego.”

Estis vere: pro tio, ke la oficejo de “Trinidad Sentinel” situis en tre arbara ĉirkaŭaĵo – eta maldensejo meze de pinejo, kun ties akompana faŭno – tiaj signaloj estis facile konfuzeblaj. Ankaŭ kapablo fidele imiti pegon estis inter la talentoj de Li Ti.

Senresponde la Redaktoro finis noton, kiun li estis skribanta; je kio Li Ti, kvazaŭ trafita de iu koincida rememoro, levis sian longan manikon, kiu servis lin kiel poŝo, kaj senzorge elskuis leteron sur la tablon kiel prestidigitisto. La Redaktoro, ĵetante al li riproĉan rigardon, malfermis ĝin. Ĝi estis nur ordinara peto de abonanto – iu terkultivisto – ke la Redaktoro “rimarku” gigantan rafanon kultivitan de la abonanto kaj liveritan de la portanto.

“Kie estas la rafano, Li Ti?” demandis la Redaktoro suspekteme.

“Ne hafi. Demandi usona nabo.”

“Kio?”

Tiam Li Ti degnis klarigi, ke kiam li preterpasis la lernejon iuj knaboj atakis lin, kaj en la luktado la granda rafano – same kiel multaj tiaj monstraĵoj el la fekunda kalifornia humo, nur amaso da organizita akvo – estis “kaĉigita” sur la kapoj de la atakantoj.

La Redaktoro, dolore konscia pri tiuj oftaj persekutoj de sia komisiito, kaj eble konstatinte, ke rafano ne taŭga kiel klabo ne havus nutran naturon, detenis sin de ajna riproĉo. “Sed Li Ti, mi ne povas rimarki tion, kion mi ne vidis”, li diris bonhumore.

Por tiuj, kiuj volas kompari la tradukojn kaj vidi ĉiujn detalojn, jen paralela prezento de la proponoj.


La nova defio

Ĉar la pasintjara defio de Cory Doctorow montriĝis tiel populara, mi proponas ion simile buntan kaj moderne idioman. Ĉi-foje, tamen, temas ne pri komputiloj kaj interreta kulturo, sed, nu … pri zombioj. La tekston mi adaptis el la romano World War Z: An Oral History of the Zombie War (2006) de Max Brooks. (Atentu: aperas en ĝi kelkaj fivortoj, kiuj – kvankam sufiĉe oftaj en ĉiutaga lingvaĵo – eble ne konvenas por ĉiuj legantoj.)

I know historians like to talk about how Yonkers represented a “catastrophic failure of the modern military apparatus,” how it proved the old adage that armies perfect the art of fighting the last war just in time for the next one.

Personally, I think that’s a big ’ole sack of it. Sure, we were unprepared. Our tools, our training — all one class-A, gold-standard clusterfuck. But the weapon that really failed wasn’t something that rolled off an assembly line. It’s as old as … I don’t know, I guess as old as war. It’s fear, dude, just fear, and you don’t have to be Sun freakin Tzu to know that real fighting isn’t about killing or even hurting the other guy — it’s about scaring him enough to call it a day. Break their spirit, that’s what every successful army goes for, from tribal face paint to the “blitzkrieg” to … what did we call it in the Gulf War, “Shock and Awe”?

But what if the enemy can’t be shocked and awed? Not just won’t, but biologically can’t! That’s what happened that day outside New York City. The fact that we couldn’t shock and awe Zack boomeranged right back in our faces. They’re not afraid! No matter what we do, no matter how many we kill — they will never, ever be afraid!

Yonkers was supposed to be the day we restored confidence to the American people. Instead, we practically told them to kiss their ass goodbye.

La redakcio (trovu ĝian adreson en la kolofono) akceptos vian proponon ĝis la 15-a de Septembro. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ volas; ni akceptos ankaŭ fragmentojn. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu proponon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!