Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Peko

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-03
[figure]

Mmm, bongustaj pekoj!

Lastatempe, leganto Margo Cohen afable sendis al ni iom ŝokan reklamon por “Peko Peko Boxes”, kiun ŝi trovis rete.

Post esplorado ni eksciis, ke la skatoloj enhavas ne pekojn … sed dolĉaĵojn el Japanujo, de la firmao Fujiya. Peko Chan estas la nomo de ĝia ĉarma komiks-knabino, kiu aperas sur la skatoloj.