Presita el Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

Saluton de LK-2021!

Lasta ĝisdatigo: 2021-06-15
[figure]

Saluton al ĉiuj en Esperantujo, nome de la Estraro de Esperanto-USA, niaj regionaj kunordigantoj, kaj ĉiuj partoprenantoj en la Landa Kongreso!

Dum mi verkas ĉi tiun raporteton por Usona Esperantisto, ni komencas nian kvaran tagon de la ok-taga virtuala landa kongreso. Mi jam deklaras ĝin sukceso. Malgraŭ tio, ke nur pasis tri tagoj de la LK, jen kvin memorindaĵoj:

Ni kunkongresos en 2022 kun niaj internaciaj amikoj ĉe la UK en Montrealo. Kompreneble, jam estas la taŭga periodo pripensi vian pasporton, kiun vi bezonos por vojaĝi al Kanado. Planu nun partopreni!

Se vi ankoraŭ neniam partoprenis Universalan Kongreson de UEA, kredu min, ke ĝi estas grandskale bonega sperto! Vi ne bedaŭros vian decidon! Eble vi volos peti de aliaj en via loka grupo aŭ komunuma grupo pri ties sperto en tiaj eventoj en aliaj landoj.

Ankaŭ meritas aliĝi kun UEA, la Universala Esperanta-Asocio. Vi povas membriĝi en UEA samtempe dum vi membriĝas por Esperanto-USA en nia retbutiko. Vi ankaŭ povas membriĝi al UEA ĉe la UEA-retpaĝo mem.

La komunumaj grupoj jam komenciĝas. Dum mi verkas ĉi tion, ni ankoraŭ finis la infrastrukturon de informado pri la diversaj grupoj, sed certe dum vi legas ĉi tion, vi povas iri al nia retejo kaj trovi la liston kaj kontaktinformon de kelkaj grupoj. Kio estas via intereso? Via ŝatokupo? La celo de via vivo? Eble vi trovos tiurilatan grupon en la listo. Aŭ se ne, vi rajtas plenumi la informon kaj sendi vian sugeston al la estraro.

Ĉi-jare ni elektis novan kasiston kaj du aliajn estraranojn. La rezultoj de la voĉdonado estas jene:

Titolo Kandidato Rete Poŝte Entute
Treasurer David Beck 149 7 156
Director Jane Shevtsov 122 6 128
Director Timothy Boronczyk 115 6 121
Director Myrtis Smith 76 4 80
Director Kinsio Favre 10 0 10

Gratulojn al David Beck, Tim Boronczyk, kaj Jane Shevtsov! Certe, ĉiu kandidato taŭgus por servi en la estraro.

Jen via Estraro de Esperanto-USA: (Eblas vidi la liston ĉiam en nia retejo.)

Office Current occupant Until
President Philip Dorcas (Filipo) 2023
Vice President Alex Miller 2023
Treasurer David Beck 2024
Secretary Charlotte Burton 2022
Director Timothy Boronczyk 2024
Director Hoss Firooznia 2023
Director Brian Harmon 2022
Director Fred Meyer, III 2022
Director Tim Rice 2023
Director Jane Shevtsov 2024

Oni povas kontakti la estraron retpoŝte ĉe board@esperanto-usa.org.

Nia jarraporto estas havebla en nia retejo. Vi rimarkos, ke ni bezonas mondonacojn por la ĝenerala fonduso. Bonvolu lasi vian bonkoran donacon en nia retbutiko por la ĝenerala fonduso, kaj ankaŭ por aliaj fondusoj laŭ via prefero. Multan dankon pro via grava kontribuo al la movado!

Discord estas loko kie vi povos facile komunikiĝi kun la aliaj membroj de Esperanto-USA. Vi trovos multajn interesajn kanalojn. Tie vi povos esplori kiel vi povos helpi nin per la nova kanalo Volontularo. Vi povos fari kaj diskuti ideojn pro la movado, projektoj, kaj planoj en la nova kanalo Sugestojn. Ni vidos vin en Discord! Nia Discord-servilo haveblas por niaj membroj kaj por partoprenantoj de la Landa Kongreso.

Ĝis Montrealo!