Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

A sucking chest wound of a challenge

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-03

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn ni faros resumon de la diversaj provoj kune kun niaj reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
Little Brother de Cory Doctorow prezentas tekston riĉan je idiomaĵoj kaj freŝaj metaforoj.

Lastatempe alvenis reago de aŭtoro Anna Löwenstein al la artikolo en № 2020:2 pri la relativaj (mal)facilecoj de tradukado el la angla al Esperanto kaj inverse. Anna famas interalie pro siaj originalaj romanoj en Esperanto, inkluzive de La ŝtona urbo, kiun ŝi eldonis ankaŭ en anglalingva formo. Ŝi skribis:

Homoj ofte demandas min, kial mi verkis miajn romanojn unue en la angla kaj poste tradukis ilin en Esperanton. […] mi pensas, ke estus tre malfacile traduki ilin el Esperanto en ian anglan, kiu sonus tute nature. Tio ne estas la ĉefa kialo, kial mi verkis ilin en la angla, sed mi tamen estas konscia pri tiu malfacilaĵo.

Interese, ĉu ne? Do ne hontu, bravaj tradukantoj, se vi devas barakti por redoni Esperantan tekston en natura anglalingva formo; la tasko baraktigas eĉ niajn plej talentajn anglalingvanojn. (Kaj ne hezitu partopreni en niaj tradukdefioj – eĉ baraktante!)

Ĉi-numere ni revenas al longe neglektita eltiraĵo aperinta en № 2020:3, el la romano Little Brother de Cory Doctorow. Ĝi estis vere malfacila teksto, plena je modaj idiomaĵoj kaj elvokivaj metaforoj. Korajn dankojn kaj gratulojn al tradukintoj BA, BS, CL, JN, kaj SD: mirinde, ili ĉiuj kuraĝis ataki la tutan tekston. Jen kelkaj el la plej interesaj esprimoj el la originalo kune kun iliaj proponoj:

Cesar Chavez high in San Francisco’s Mission District — Ve, tuj leviĝis la malnova dilemo pri propraj nomoj. Tri tradukintoj elektis esperantigi, redonante ekzemple Cezaro Ĉaves, Cezaro Ĉavezo, Sizar Ŝavez, distrikto Miŝon, distrikto Misio, kaj simile. SD elektis hibridan solvon, aldonante ankaŭ la originalan literumadon inter parentezoj.

Estas pravigeble esperantigi la nomojn, sed ankaŭ estas pravigeble lasi ilin senŝanĝaj. Memoru, ke kvankam la fama tradukisto William Auld entuziasme subtenis esperantigon de propraj nomoj en siaj tradukoj, lia argumento celis precipe nomojn fikciajn. Por nefikciaj nomoj la demando estas pli tikla.

Feliĉe la nomoj ĉi-kaze jam plejparte konformas al la ortografio de Esperanto, do espereble la nacilingvaj formoj ne starigas grandan obstaklon por internacia legantaro. La solvo de CL montras bonan ekvilibron: Cesar Chavez restis ĝuste tiel, kaj ŝanĝiĝis nur la fikciaj nomoj aparte malfacilaj.

a (high school) senior — Ĉiuj donis similajn solvojn: lernejano de la plejalta klaso de liceo; supera klasano ĉe la gimnazio; en la lasta jaro de la gimnazio; altnivelulo ĉe la gimnazio; kvara-jara studento ĉe la mezlernejo.

Estas malfacile kapti la precizan ideon de la usona high school en Esperanto pro diferencoj inter internaciaj eduksistemoj. Foje oni parolas pri usonaj gimnazioj kaj liceoj, sed efektive tiuj vortoj nomas specifajn nivelojn de eŭropaj lernejoj, sen rektaj paraleloj en Usono. Se la preciza senco ne tiom gravas al la rakonto, eble pli sekura solvo estas mezgrada lernejo aŭ simple mezlernejo.

Finfine, la vorto studento estas falsa amiko kiu ofte misgvidas anglalingvanojn. Memoru ke studanto estas “iu, kiu studas”; sed studento estas “studanto en universitato aŭ alia simila supera lernejo”. Marcus Yallow ja estas studanto, sed ankoraŭ ne studento.

surveilled — Unu tradukinto klarigis ĉirkaŭfraze per rigardataj de potenculoj. Alia elektis la kunmetitan observadataj. Ambaŭ en ordo; surveillance ja estas formo de zorga kaj daŭra rigardo aŭ observo, ofte fare de potenculoj. Sed la ago enhavas ankaŭ nuancon de io kaŝa, kontrola, aŭ spiona, ĉu ne? Tial plej plaĉas al mi la elekto de BS, CL, kaj JN: gvatataj.

behind the curve — Jen idiomaĵo nekomprenebla en laŭvorta traduko. Niaj tradukintoj do saĝe proponis: ekscias pri novaj aferoj malfrue; sensaĝa; kaj eksmoda. Aparte plaĉas la metaforo de SD, sufiĉe dinosaŭras, kaj la rimiĝanta mallerta kaj malsperta de CL.

a clueless disciplinary officer — Ŝajne clueless estas relative nova esprimo en la angla. Laŭ Google Books Ngram Viewer, reta ilo kiu kalkulas relativajn frekvencojn de vortoj en eldonitaj verkoj, la vorto komencis enmodiĝi nur ĉirkaŭ la jaro 1990. Ĝia senco estas iom nebula, kun nuancoj de senscia, senkomprena, nekonscia (pri io), ks. Niaj tradukintoj proponis: senscia punoficisto, stulta disciplina funkciulo, idiota respondeculo, kaj la amuze aliteracia dupa disciplinisto.

CL kreis la neologismon molamusa el mallerta kaj malsperta, laŭ la modelo de mojosa. Povus esti, ke la kreema Marcus Yallow elpensus ĝuste tian neologismon, se li parolus Esperante. Sed ĉu esperantistoj komprenus? Eble ili divenus la signifon pro kunteksto, sed ilia legosperto estus vere malsimila al tiu de anglalingvaj legantoj, kiuj tuj komprenas clueless.

a sucking chest wound of a human being — Kvankam la angla estas jam plenplena je regurditaj metaforoj, tiu ĉi ŝajnas tute freŝa. Ĝi eble plaĉus al George Orwell, kiu fame plendis pri trouzo de eluzitaj esprimoj jam delonge perdintaj sian elvokivecon. Sed ho, kiel traduki ĝin en internacie komprenebla maniero? Oni proponis: malplaĉega homaĉo; kiel pus-gutiga ulcero; aĉe aĉega aĉulo (tre bonlingvisma); kvazaŭhoma putra pustulo; kiel putra, malferma vundo. Bele! Aŭ eble, “bele malbele!”

Ŝerce, BS proponis ankaŭ: li estas Idisto

a jailergardisto; karcerestro; prizongardisto; enkarcerigulo. Ĉiuj bonaj provoj, sed jam ekzistas tute ekvivalenta – kaj eĉ zamenhofa – vorto por ĝi en Esperanto. CL proponis ĝin: provoso.

better a clueless one than one who’s really on the ballplibonas havi (iun) mallertan ol lertan; prefere havu idioton ol tre lertan ruzulon; pli bone ke li estos seninforma ol vere vigla; prefere stultulo ol lertulo; prefere li estu molamusa anstataŭ atenta.

PA (Public Address system) — Tiu aparato estas bone konata afero en la angla, sed ĉu en Esperanto? La tradukintoj elektis anoncilo; laŭtparolilo(j); kaj aŭd-parol-sistemo.

(sounds) like someone struggling to digest a bad burrito — Ĉu burrito estas manĝaĵo konata internacie, aŭ ĉu nur ĉefe inter usonanoj kaj meksikanoj? Kelkaj tradukintoj simple evitis la kulturan dependecon: kiel la muĝetado de ventro kiu penas digesti malfreŝan viand-bulkon; kvazaŭ iu penus digesti malbonan meksikan manĝaĵon; kaj similas al sono de persono kiu strebas digesti malbonajn fazeolojn.

BS kaj CL esperantigis la nomon: similas al iu klopodante digesti malbonan buriton; similas ies ventron batalante malbonan buriton. Mi aparte ŝatas la ideon de metafora batalo inter stomako kaj burito; pli klara vortigo estus: similas ies ventron (batalantan / kiu batalas) kontraŭ malbona burito.

audio confusion — Inter la proponoj estis malklara bruo; brua malordo; sona bruo; kaj aŭda tohuvabohuo (de JN, kiu evidente tre ĝojis trovi okazon uzi tiun amuzan vorton). SD donis interesan proponon: galimatio. Laŭdifine la vorto signifas “konfuzega, sensenca, tute nekomprenebla diraĵo aŭ skribaĵo”, sed figure oni uzas ĝin por priskribi ankaŭ konfuzajn sonojn.

a survival traithavenda trajto de/por pluvivi/pluvivado; evolua transviva trajto; daŭrigilo (ĉu eble tro ĝenerala?); kaj transvivdonita trajto.

blow my downloads — Idiomaĵo vere novepoka. Oni proponis: perdi/fuŝi/disrompi miajn elŝut(it)aĵojn kaj interrompi mian elŝutadon. Plaĉas la solvo de SD: fuŝperdi miajn elŝutojn.

Kaj jen provo kunfandi la diversajn provojn en unu sintezan tekston (laŭ mia propra, arbitra gusto):

Mi estas lernanto en la lasta jaro ĉe la lernejo Cesar Chavez en la sunoplena Mission-kvartalo de Sanfrancisko, kaj pro tio mi estas unu el la plej gvatataj homoj en la mondo. Mia nomo estas Markuso Jalo, sed kiam tiu ĉi rakonto komenciĝis, mi portis la kromnomon V1n5t0n0. Prononcata kiel “Vinstono”.

Ne prononcata kiel “Vo-unu-no-kvin-to-nul-no-nul” – krom se oni estas senscia disciplinisto tiel dinosaŭra, ke li ankoraŭ nomas Interreton “la informa ŝoseego.”

Mi konas ĝuste tian sensciulon, unu el tri viclernejestroj de Cesar Chavez, kaj lia nomo estas Fredo Bensono. Li aĉas kiel putra vundo. Sed se oni devas havi provoson, prefere tiu estu stultulo ol lertulo.

“Markuso Jalo”, li anoncis iun vendredan matenon per la lerneja anoncilo. Ĝi jam apenaŭ funkcias, do kune kun lia kutima murmuraĉo, la rezulto sonas pli simila al ventro batalanta kontraŭ malbona burito, ol lerneja anonco. Sed homoj povas lerte distingi siajn nomojn en brua malordo – tio estas trajto necesa por pluvivado.

Mi kaptis mian sakon kaj tri-kvarone fermis mian tekokomputilon – mi ne volis fuŝperdi la elŝutojn – kaj preparis min por tio, kio nepre okazos.

“Prezentu vin en la administrejo – tuj.”

Interese, Little Brother estas jam tradukita en Esperanton fare de la ege talenta Edmund Grimley Evans el Britujo. Li disponigas la tekston senpage, do eblas legi la tutan romanon rete. Por tiuj, kiuj volas kompari lian tradukon kun la aliaj, jen paralela prezento de la tekstoj.


La nova defio

Jen eltiraĵo el Three Vagabonds of Trinidad (1901), klasika novelo de Bret Harte. La teksto prezentas Li Tee, petoleman fileton de ĉinaj enmigrintoj al Kalifornio, kiu nun estas orfa kaj senhejma. Li ankoraŭ ne bone regas la anglan, parolante piĝinan (kaj stereotipan) dialekton. Memoru: ne necesas traduki la tuton; ni ĝoje akceptos ankaŭ fragmentojn. Do ne hezitu provi!

“Oh! it’s you, is it?” said the Editor.

The Chinese boy to whom the colloquialism was addressed answered literally, after his habit:—

“Allee same Li Tee; me no changee. Me no ollee China boy.”

“That’s so,” said the Editor with an air of conviction. “I don’t suppose there’s another imp like you in all Trinidad County. Well, next time don’t scratch outside there like a gopher, but come in.”

“Lass time,” suggested Li Tee blandly, “me tap tappee. You no like tap tappee. You say, alle same dam woodpeckel.”

It was quite true—the highly sylvan surroundings of the Trinidad “Sentinel” office—a little clearing in a pine forest—and its attendant fauna, made these signals confusing. An accurate imitation of a woodpecker was also one of Li Tee’s accomplishments.

The Editor without replying finished the note he was writing; at which Li Tee, as if struck by some coincident recollection, lifted up his long sleeve, which served him as a pocket, and carelessly shook out a letter on the table like a conjuring trick. The Editor, with a reproachful glance at him, opened it. It was only the ordinary request of an agricultural subscriber—one Johnson—that the Editor would “notice” a giant radish grown by the subscriber and sent by the bearer.

“Where’s the radish, Li Tee?” said the Editor suspiciously.

“No hab got. Ask Mellikan boy.”

“What?”

Here Li Tee condescended to explain that on passing the schoolhouse he had been set upon by the schoolboys, and that in the struggle the big radish—being, like most such monstrosities of the quick Californian soil, merely a mass of organized water—was “mashed” over the head of some of his assailants. The Editor, painfully aware of these regular persecutions of his errand boy, and perhaps realizing that a radish which could not be used as a bludgeon was not of a sustaining nature, forebore any reproof. “But I cannot notice what I haven’t seen, Li Tee,” he said good-humoredly.

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Majo. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ volas; ni akceptos ankaŭ fragmentojn. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!