Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Traduki el Esperanto povas esti surprize defie

Lasta ĝisdatigo: 2020-06-18

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj, komentoj, kaj proponoj.

Kion vi opinias: ĉu estas pli facile traduki el la angla en Esperanton, ol inverse?

La angla estas sendube la pli komplika lingvo, kaj ĝi svarmas je malfacilaĵoj: gramatikaj esceptoj, strangaj idiomaĵoj, sinonimoj kun nuance malsamaj sencoj. Povas esti granda defio fidele kaj flue kapti la esencon de anglalingva teksto en nia relative simpla, regula lingvo.

Oni do povus supozi, ke tradukado en la anglan estas pli facila afero. Foje ĝi estas, sed ne ĉiam. Paradokse, malgraŭ ĝia riĉa esprimpovo (aŭ eble ĝuste pro tiu riĉeco), la angla estas ege malfacila traduklingvo, tre sentema pri stilo: eĉ se enangligo trafe kaj gramatike kaptas la signifon de la originala verko, la lingvaĵo povas soni “fremda” – alivorte, ne kiel io, kion denaskulo efektive dirus. Sekvas do dilemo por la tradukanto: ĉu konformigi la tekston al “natura” anglalingva stilo, por ke ĝi legiĝu kvazaŭ ĝi estus verko de denaska anglalingvano, aŭ ĉu lasi ĝin “fidela” sed fremdsona?

En sia eseo Natura traduklingvo (aperinta en la libro Pajleroj kaj stoploj), la skota tradukisto William Auld skribis: “[P]ere de la angla lingvo mi devas elekti inter tradukoj poluritaj kaj laŭeble anglecaj, kaj tradukoj, kiuj malgraŭvole emfazas la fremdecon de la originaloj.” Por Auld, nur Esperanto kapablis kapti la apartecon de fremda teksto sen sentigi ĝin “fremda”.

Ĉu helpas, se la aŭtoro de Esperanta teksto estas mem denaska anglalingvano? Foje Esperantaj verkistoj ja sekvas la ritmojn kaj parolturnojn de siaj denaskaj lingvoj – ĉu konscie aŭ ne. Tiel la tradukanto povas profiti, se Esperanta teksto havas stilon aparte anglecan, kaj tial facile enangligeblan.

La aŭtoro de nia defio-teksto en n-ro 2019:6 estis Marjorie Boulton, denaska parolanto de la angla kaj ege klera pri tiu lingvo. Fakte ŝi doktoriĝis pri angla literaturo ĉe la prestiĝa brita universitato Oxford. Oni do povus antaŭsupozi, ke ŝi verkis aparte anglece. Sed ŝi estis ankaŭ majstra verkisto en Esperanto, lerte utiligante en ĝi rimedojn, kiuj ne ekzistas en la angla. Rezulte, ŝia prozo, kvankam tute eleganta kaj esprimriĉa en Esperanto, povas soni fremda en tro laŭvorta anglalingva traduko. Ĝuste tial mi elektis ŝian tekston – por turmenti defii niajn kompatindajn tradukintojn …

Mi kore dankas al SD kaj BS, kiuj ambaŭ baraktis tre brave. Ili kontribuis du imponajn, kreemajn, kaj tre ĝuindajn solvojn. Plejparte ili sekvis similajn alirojn al la teksto, redonante tradukojn tre fidelajn. Jen kelkaj el la plej interesaj esprimoj kaj parolturnoj, kie ili foje trovis malsimilajn solvojn:

io detenis lian manonsomething had stayed his hand (bone konservas la metaforon, kiu feliĉe ekzistas ankaŭ en la angla, sed ĉu ĝi eble sonas iom arĥaika?); something prevented him.

ia sufoka premado malkuraĝigis lina sort of suffocating pressure that sapped his confidence; some suffocating pressure discouraged him.

nervmuela, temporaba pangajna laboronerve grinding, time consuming work to earn a living; long, soul-crushing days of subsistence work.

multjara malsato eble vivdetruapossibly health destroying hunger over the years; years-long, even life-threatening hunger.

eĉ kredita saldo ĉe la bankoeven a credit balance at the bank; even a positive balance in his bank account. Ambaŭ bonaj tradukoj, sed jen okazo kie fidela redono de la originalo sonas iom peza. Kion denaska anglalingvano dirus? Ĉu eble: even money in the bank?

turnas la dorson al la laborilojturned away from his tools; turned his back on the tools of his craft.

Li penadis konvinki sin denove – Boulton utiligis la sufikson -ad, kiu kutime postulas apartan vorton en la angla, kaj la radikon pen-, kies ekvivalentoj eble sonus tro pezaj ĉi tie (ekz. endeavor) aŭ tro banalaj (ekz. try). Niaj tradukintoj elektis: he kept trying to convince himself again, kaj: he strove again to convince himself.

la vortoj de la malamikoj sonadis kaj resonadis en lia kapothe hateful words kept sounding and resounding in his head; the words of his enemies echoed and re-echoed in his head.

escepte forta kapablo mense bildigi pasintajn kaj fantaziajn aferojnan exceptionally strong ability to mentally picture past and fanciful things; his unusually strong ability to form mental images of things past or possible.

maldiklipaj, mortokulaj negativaj vizaĝojtight lipped, dead-eyed, negative faces; thin-lipped, dead-eyed, disapproving faces.

Li revidadis tiun ombrelopinton, kiu kun ŝira bruo vundis lian nudan belulinonHe kept seeing that umbrella point which, with a ripping noise wounded his nude beauty; [He] saw again the tip of the umbrella, heard again the tearing sound as it pierced his beautiful nude.

Ekscititino – Jen titolo de pentraĵo, kiu abstrakte bildigas nudan virinon en volupta, ama stato. Estas malfacile redoni ĝin en konvena angla formo. La laŭvorta Excited Female verŝajne ne konvenas. Unu el niaj tradukintoj rezignis pri ĝi; la alia elektis Nude, Aroused. Ĉu eble ankaŭ Ecstasy? Rapture?

ŝiaj en kvadratojn kristaliĝintaj mamoj – Jen tre esprimpova metaforo, malfacile redonebla, kaj cetere kun komplika gramatiko. Supozeble la artisto pentris virinon en “kubisma” stilo, kun korpopartoj abstraktaj kaj ortangulaj. (Pensu pri Picasso, ekzemple.) Unu tradukinto elektis: her breasts crystallizing into squares; la alia klarigis la metaforon: the abstract squares of her breasts.

enkarnigita kontraŭvivemo – Jen eble la plej defia esprimo en la teksto, kiu bunte kaj koncize prezentas la opinion de la ĉefrolulo pri siaj kritikintoj. Ĉu entute eblas esprimi la saman ideon nature kaj same koncize en la angla? Unu elektis: embodied sentiment against life; la alia donis: nihilism incarnate.

Kaj jen traduko sinteza, farita el tiuj partoj de la kontribuoj kiujn mi taksas (nur laŭ propra gusto, kompreneble) plej interesaj:

Leo kept pacing in his studio. More than a hundred times now he’d set himself to work, but something prevented him: a sort of suffocating pressure that sapped his confidence. He had good brushes and supplies of various types of pencils for sketching; the light in the studio was quite good; many young artists, struggling against indifference, forced to choose between soul-crushing, time-consuming days of subsistence work or years of possibly life-threatening hunger, would surely envy him. That he knew. At fifty-two, he now had a comfortable home, quality tools, even a positive balance in his bank account. His paintings already were found in many museums in various countries. Several books had already been written about him.

But still, that day, as Leo paced, trying to force himself to work, he heard the cruel words again, and again he turned away from his tools. He kept trying to convince himself that the disapproval of a certain sort of people, their offending words, are an almost mathematically accurate proof of the superiority of those they criticized. But the hateful words echoed and re-echoed in his head. With his exceptionally strong ability to mentally picture things past or possible, he saw again and again the tight-lipped, dead-eyed, disapproving faces of that couple in the art gallery. He saw again the tip of the umbrella, which with a tearing sound had wounded his beauty, Nude, Aroused, with her breasts of abstract squares. This episode of incarnate nihilism made it impossible for him to work, almost robbing him of coherent thought.

La sinteza traduko kaptas la sencojn de la vortoj, kaj fidele sekvas la frazkonstruon kaj vortordon de la originalo. Sed ĉu ĝi donas impreson de “natura” anglalingva teksto? Plejparte jes, almenaŭ laŭ mia orelo – sed eble ne tute.

Kiel aspektus tekston eble pli “natura”, eĉ se malpli fidela? Por tio mi turniĝis al Tim Westover, sperta verkisto de multaj jaroj en kaj Esperanto kaj la angla lingvo. Mi sendis al li iom laŭvortan tradukon, kiun mi faris pasintjare, kaj petis ke li traktu ĝin kiel sian propran verkon, redaktante ĝin tute senkonsidere al la originalo. Jen la rezulto:

Leo paced in his studio. He had tried getting back to work many times now, but a suffocating pressure always held him back. He had a well-lit studio filled with fine brushes, drawing pencils, and other tools of his trade. Plenty of young artists would envy him; he knew from his own experience their struggles with indifference, being made to choose between the grind of earning one’s daily bread, or the years of poverty and hunger that come with fully devoting oneself to art. At fifty-two, he now had a comfortable house, quality supplies, even money in the bank. His paintings were in museums around the world. Books had been written about him.

But on that day, Leo paced. Cruel words echoed in his head, forcing him to turn away from his work. He’d tried convincing himself that disparagement and abuse can be proof of one’s superiority—at least where some critics are concerned—but still, the slurs haunted him. With his artist’s eye for visualization, he saw again the thin-lipped, dead-eyed faces of that cynical couple in the art gallery. He saw the tip of the umbrella tearing through his Ecstasy, the beautiful nude with cubic crystal breasts. And that memory, its lurid destruction, denied him the ability to think clearly, much less work.


La nova tradukdefio

Denove temas pri teksto en Esperanto; via tasko estas provi traduki ĝin en la anglan. (Tiel alternos la defioj ekde nun: en unu numero aperos teksto por elangligi, en la sekva, teksto por enangligi.) Ĉar la tradukdefioj estas foje longaj kaj/aŭ malfacilaj, vi ne devos traduki la tuton; kompreneble mi kuraĝigas vin voreme ataki la tutan tekston, sed mi ĝoje akceptos ankaŭ fragmentojn. Do ne hezitu provi!

La ĉi-numera teksto estas senkompate mallongigita eltiraĵo el la klasika romano Ombro sur interna pejzaĝo de kroata verkistino Spomenka Štimec (Pisa: Edistudio, 1996. 2-a eldono. pp. 13–15):

Li laciĝis de nia kunvivado. Mi ne. Jen la tuta saĝaĵo.

Iun matenon vekiĝis fremdulo sur mia kuseno. Lia kiso enpenetris nur tra la plej maldika tavolo de mia haŭto. Li ekmalĉeestis. Unue li komencis malaperi tiel. Poste li ankaŭ fizike foriros.

Mi emis veni hejmen. Ĉe la enmeto de la ŝlosilo enseruren, mi jam sciis, ke mi trovos la domon malplena. Li dum la lasta tempo emis vagi ien. Kaj eĉ kiam li ĉeestis, li ne ĉeestis. Tiam la voĉo, por gajigi la vesperon, lanĉis tiun diagnozon:

– Li ekmalĉeestas! Ekmalĉeestas! Vidu kiel bela vorto! Kvazaŭ azteka! – Mi devis rideti pri la klopodoj de mia voĉeto. Tio estis kvazaŭ karesprovo. Sed ĝia spritaĵo mallonge daŭris. La tristo kapablis reinvadi.

Ĉu al li ŝajnis ke jam ĉio okazis? Ĉu lin ĝenas ke mi scias tro pri li? Mi konis pli bone ol li la repertuaron de liaj ŝercoj kaj kapablis foje memorigi lin, dum estis lia vico por rakonti. Ĉu tio estas signo de disfalo?

Foje ni parolis pri unuaj amoj. Mi devis korekti lin: pardonu, vi transsaltis la japaninon. – Kiun japaninon? – Tiun kiam vi estis soldato! – Fakte, vi pravas. Mi devos baldaŭ demandi vin kiel nomiĝis la hundo de mia praavino. Ni ridis. Tiumomente tio ŝajnis sprita. Nur poste ĝi doloris.

Kial mi estis pli eltenema ol li? Ĉu ĉar nian rilaton antaŭis jaroj de soleco dum kiuj mi akumulis neelĉerpeblan paciencon por kunvivado?

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 31-a de Aŭgusto. Ne necesas sendi plenan tradukon, se vi ne kapablas aŭ volas; ni akceptos fragmentojn. Sed ĉiuokaze bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn.