Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Kiel valoras partopreni en ILEI kaj UEA?

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-13
[figure]

Kiam mi esperantistiĝis, bonkora esperantisto donis al mi jarlibron, kaj mi skribis al UEA kaj ILEI multfoje pri mia deziro iĝi diplomita instruisto de Esperanto. Sed ili neniam respondis! Do mi daŭre skribis al la estroj ekde tiam ĝis nun, sed ili neniam respondas! Mi telefonis al multaj estroj de diversaj fakaj grupoj, sed ili neniam helpis min pri tio, kvankam ili helpas al senmonuloj pri ekzamenado kaj diplomiĝo. Mi skribis al ĉiu (eble 100) landaj asocioj, serĉante plumamikojn, sed nur 3% respondis. Cetere, nur 5% de la fakaj grupoj respondis. Ŝajne ILEI, UEA, kaj iliaj estroj montras nerespondecan ekzemplon.

Do, kiam mi finfine akiris iomete da mono, mi membriĝis en ILEI kaj UEA (en Aprilo, pere de Esperanto-USA), ĉar alimaniere mi ne povintus aliĝi, ĉar ili neniam respondas. Sed ILEI neniam sendis ion ajn al mi, kaj mi ne scias, kiel kontakti ilin sen la sama nerespondo. Intertempe la revuoj de UEA fieras pri helpo al senmonuloj pri ekzamenado kaj la “Fondaĵo Canuto” – mi povintus partopreni en tio kiam mi estis senmona, sed partopreno estas neebla, ĉar oni NENIAM respondas.

Do, mi forĵetis monon al ILEI, ĉar neniu kontaktis min, nek letere nek revue. Ĉu ekzistas iu, kiu: 1) helpus min pri kursmaterialoj kaj papera ekzameno, ĉar mi ne havas aliron al Interreto? Mi pagus pli da mono por fari tion! aŭ 2) revenigus mian monon?

Kie estas la “interna ideo” inter la plejparto de la esperantistoj, la ĉefaj kaj subaj organizaĵoj, kaj iliaj membroj? Krom helpo fare de kelkaj individuoj, mi ne vidas tion. Ĉu miaj lernantoj spertos la samajn problemojn?

Oni povas skribi al Mark ĉe lia poŝtadreso: Mark Hamme #33391-379 / USP / P.O. Box 24550 / Tucson AZ / 85734