Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Eterna

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-18

Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj estu precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli. Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!

[figure]

Antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis tre juna, mi hazarde malkovris, ke mi kapablas transformiĝi en ion ajn. Unue mi iĝis hundo, ĉar la vivo de mia dorlotbesto ŝajnis al mi tre agrabla. Tamen, kiam post nur deko da jaroj mi komencis kadukiĝi, mi decidis ŝanĝiĝi en pli longvivan beston: testudon. Mia enkarapaca vivo longe daŭris, sed ankaŭ ĝi, finfine, komencis estingiĝi, do mi decidis fariĝi sekvojo. Mi pace arbis dum jarcentoj, sed mi finfine eksentis miajn branĉojn kraki ekrompiĝe. Kiel trompi la morton?

Finfine mi decidis transformiĝi en ĉi tiujn vortojn, kiujn vi nun legas. Nun, mi estas eterna.