Presita el Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

Esperantaj libroj en via publika biblioteko

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-15
[figure]

Laŭ la sistemo Dewey, libroj pri lingvo troviĝas en la fako 400. Pli precize, libroj pri lingvoj artefaritaj estas en la fakero 490. Se ekzistas libroj pri Esperanto en la publika biblioteko plej proksima al vi, ili eble estas la lastaj en sia breto.

Se via publika biblioteko ne havas librojn pri Esperanto, kion vi povas fari?

Eble via unua impulso estas akiri librojn kaj donaci ilin al la biblioteko. Tio helpos la bibliotekon, sed eble la libroj efektive ne metiĝos en la libraron.

Kial? Ĉiu biblioteko publika strebas krei ekvilibron inter la voloj kaj bezonoj de la komunumo. Kaj ĉiu biblioteko havas limigitan spacon kaj monon por fari tion. Biblioteko kun nur ofte petataj materialoj (bibliotekoj enhavas pli ol librojn!) malhavus librojn pri matematiko, scienco, historio nefama, ktp. Biblioteko kiu ne havas famajn romanojn kaj romantikaĵojn, sed nur kelkajn librojn pri komplotteorioj, estus tute ignorata de preskaŭ ĉiuj.

Kio okazas al materialo donacita sed ne pruntebligita?

Por multaj publikaj bibliotekoj ekzistas helporganizoj neprofitcelaj kun nomoj kiel “Amikoj de la biblioteko ______”. Kiam biblioteko ne plu bezonas materialojn, la Amikoj vendas ilin ĉe butiketo aŭ evento.

Por ke libro ne tuj vendiĝu, anstataŭ donaci libron, petu ke la biblioteko akiru ĝin.

Se vi serĉas en la retejo de via publika biblioteko, eble estas maniero peti materialon.

Bibliotekoj publikaj estas kaj avancemaj kaj konservemaj pri nova materialo, do tio, kion vi petas estu recenzita kaj akirebla.

Ne malesperu se la unua peto ne sukcesas. Repetu en la venonta jaro. Mi petis dum kvin jaroj antaŭ ol la biblioteko kie mi laboras akiris librojn pri Esperanto.

Libroj el papero ne estas la sola ebleco. Eble bitlibroj neniam tute anstataŭigos paperajn librojn, sed ili estas tre utilaj. Antaŭ ol ĝi akiris freŝajn librojn pri Esperanto, mia biblioteko almenaŭ faciligis legadon de bitlibroj de Project Gutenberg.

Mi konsilas peti la librojn Complete Esperanto de Tim Owen (ISBN 9781473669185) kaj English-Esperanto-English Dictionary de John C. Wells (ISBN 9781595691491).