Usona Esperantisto № 2021:5 (sep–okt)

El la Iso al la Oso

Lasta ĝisdatigo: 2021-10-18
[figure]

Ĝefersono, Teksaso, 1873

Ĝefersono kaj Galvestono, Teksaso, estis la plej aktivaj urboj en Teksaso en la deknaŭa jarcento.

Ĝefersono estis grava komerca centro pro sia fruktodona loko ĉe la Granda Kipra Marĉrivereto. Kargo estis transportita per riverboato inter Ĝefersono, Nov-Orleano, kaj Sankta Luiso per la Ruĝa kaj Misisipa riveroj. La urbestroj taksis Ĝefersonon la plej grava urbo en Teksaso. Li opiniis, ke dum Teksaso kreskos, ankaŭ Ĝefersono kreskos. La riverboata trafiko estis grava por la tuta norda Teksaso. La kargo-vojo de Galvestono al norda Teksaso estis tro multekosta kaj postulis tempon por transporti kargon per vagonaroj kaj ĉevaloj. Galvestono estis la alia haveno sed situis centojn da mejloj sude de Ĝefersono proksime de Hjuston.

Tamen okazis defioj, kiuj tentis la viziulojn de la urbo pensi alimaniere.

Kiam la nova fervojo volis, ke la urbo konstruu stacion, la gvidantoj de Ĝefersono firme tenis sian saman opinion, ke la riverboatoj servos al ili pli bone. La gvidantoj rifuzis pensi alimaniere. Ili vidis neniun kialon ripari tion, kio ne ŝajnis rompita. Ili rifuzis konstrui la stacidomon fervojan.

La akvonivelo ĉe la Ĝefersonaj dokoj estis sufiĉe stabila pro digo laŭflue ĉe la Ruĝa Rivero. La lokaj indiĝenaj homoj, la Kadaj indianoj, asertis, ke la digo estis tie jam jarcentojn. La graveco de ĉi tiu digo ne estis tuj evidenta al la tiutempaj inĝenieroj. Kelkfoje la inĝenieroj provis forigi la digon por permesi pli bonan akvofluon en la Ruĝa Rivero. Provoj malsukcesis forigi la digon, sed en 1873 la Korpuso de Inĝenieroj uzis novan eksplodaĵon, nitroglicerinon por finfine forigi la digon. Kio komence ŝajnis sukceso, poste montriĝis la falo por Ĝefersono. La akvonivelo en la Granda Kipra Marĉrivereto malpliiĝis tiel, ke riverboatoj ne plu povis atingi Ĝefersonon.

Post tiu krizo Ĝefersono ne plu estis komerca centro. Ĝi havis nek fervojon nek riverboatojn por porti la varojn. Ĝefersono nun estas malgranda turisma urbeto kun 1915 homoj (laŭ censa takso de 2019), multe malpli ol la 7000 loĝantoj en 1870.

La urbestroj de Ĝefersono ne reagis al la novaj ŝancoj kiam la ŝancoj aperis. Ili restis kun siaj ekzistantaj pensmanieroj kaj vizioj de la pasinteco. Ili fidis la sukceson, kiun bonŝanco antaŭe donis al ili.

Historio estas plena de tiaj rakontoj, rememorigante nin hodiaŭ, ke ni devas serĉi niajn novajn ŝancojn kaj rimarki la pordojn, kiuj malfermiĝas al ni.

Sacramento, Kalifornio, 2002

La 50-jara jubileo de ELNA, la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun konata publike kiel Esperanto-USA) estis festita ĉe la Landa Kongreso en Sakramento. Ĝi estis grava festo okazinta en la regiono, kiun oni taksis la koro de la esperantistaro en Usono. Mi tiam ne sciis, ke mi ĉeestis inter estimataj laborkunuloj, kiel Don Harlow, Vilĉjo Harmon, Lusi Harmon, Dori Vallon-Wheeler, Kent Jones, Dorothy Holland, Don Houpe, kaj D-ro Stanley Drake.

Don Harlow pelis nin pensi pri nova pensmaniero por la estonteco. Konsiderante ĉi tiun ideon, li kreis la interesan sloganon por tiu Landa Kongreso, “El la iso al la oso”, kiu signifas “el la pasinteco kaj al la estonteco.”

Esperanto-USA, 2021

Kiujn lecionojn ni lernas per la nuna pandemio?

Kion signifas ŝanĝo de pensmaniero por Esperanto-USA? Kion subtenas por ni niaj tradicioj? Kion donas al ni la novaj ideoj kaj novaj teknologioj? Kiuj antaŭaj defioj restas, kiujn ni alfrontos? Kiujn novajn defiojn kaj ŝancojn ni alfrontas nun? Kion faras via loka klubo? Kion faras via fakgrupo (angle, Special Interest Group)?

Esperanto-USA estas via asocio por Esperanto en Usono. Kune kun via helpo, ni antaŭeniras kun novaj ideoj, pli ol nur Zoom-renkontiĝoj.

Vi jam sendube vidis iujn rezultojn de niaj filmaj konkursoj, la “Usona Bona Filmfestivalo”. Ni ankaŭ uzas la antaŭajn tradiciojn kaj iniciatojn, kiuj bone utilis al ni. Ni havas novan Reklaman Komitaton, pli aktivan Membrokomitaton, novan volontulan kunordiganton kaj novan komitaton pri financaj rimedoj. Ĉi tiuj teamoj renkontiĝas interrete monate aŭ eĉ ĉiusemajne por starigi novajn celojn kaj aktivigi novajn projektojn. Eble la plej granda nova projekto estas la lanĉo de la fakgrupoj. Vi povas legi pli pri tio en ĉi tiu numero de Usona Esperantisto kaj ĉe nia retejo.

Kie vi volas helpi vian asocion? Retpoŝtu al ni. Se vi volas helpi en iu ajn el ĉi tiuj temoj, bonvolu retpoŝti la kontaktulon por via ideo aŭ al membro de la estraro. Eble vi aktivas en sociaj komunikiloj. Eble vi verkis novaĵojn por la gazetaro. Ĉu vi jam laboris kun aliaj neprofitcelaj organizaĵoj?

Ni nun havas novajn generaciojn de viziuloj. Ni havas novajn kunlaborantojn. Ni estas Esperanto-USA. Senrigarde de via sperta nivelo kun neprofitcelaj organizaĵoj, senrigarde de via talento, sendepende de via nivelo de Esperanto-flueco, vi povas helpi al la Esperanta komunumo en Usono.

Estu parto de la novaj agadplenaj iniciatoj. Ni moviĝas kune el la pasinteco kaj en la estontecon, El la Iso al la Oso.