Jen ĉiuj proponoj ricevitaj por la tradukdefio traktita en Usona Esperantisto № 2021:5:
|
AJ |
BA |
BS |
CH |
DH |
MH |
SB |
Sinteza |
||
|
Mi scias ke historiistoj ŝatas priparoli kiel Yonkers prezentis “katastrofa fiasko de la moderna milita aparato”, |
Mi scias ke historiistoj amas diri ke la batalo ĉe Yonkers estas ekzemplo de katastrofa malsukceso de moderna armeo, |
Mi scias, ke historiistoj ŝatas paroli pri kiel Jonkerso figuris “katastrofan fiaskon de la moderna militaparato”, |
Mi scias, ke al historiistoj plaĉas paroli pri kiel Yonkers reprezentis “katastrofan fiaskon de la moderna milita aparato”, |
Mi scias, ke historiistoj ŝatas diri ke Jonkerso estas rigardata kiel “katastrofa malsukceso de la moderna milita aparato,” |
Mi scias, ke historiistoj parolas kiel Yonkers ekzemplas katastrofan fiaskon de la moderna milita meĥanismo. |
Mi scias, ke la historiistoj emas diri ke Yonkers reprezentis “katastrofan fiaskon de la moderna militforta aparato”, |
Historiistoj emas diri, ke Jonkerso reprezentis “katastrofan fiaskon de la moderna militaparato,” |
||
|
kiel ĝi pruvis la malnovan diraĵon ke armeoj perfektas la arton de batali la lastan militon ĝustatempe por la sekvo. |
kaj ke ĝi pruvas la malnovan onidiron de armeoj lernas kiel sukcesi en antaŭa milito tuj antaŭ ol ili frontas novan malsaman militon. |
kiel ĝi pruvis la malnovan proverbon laŭ kiu armeoj perfektigas la arton fari la lastan militon ĝuste antaŭ la sekva alvenas. |
kiel pruvis la antikva diraĵo, ke armeoj perfektigas la arton batali la lastan militon ĝustatempe por la sekva. |
ke ĝi pruvas la malnovan proverbon, ke armeoj perfektigas la arton de batalado en la antaŭa milito ĝustatempe por la sekva. |
Tio pravigas la antikvan proverbon, ke armeoj glatigas la militan arton de la lasta milito apenaŭ antaŭ ol la sekva milito. |
kiel ĝi pruvis la antikvan proverbon ke armeoj perfekte ellernas kiel la arton de lukti la lastan militon ĝustatempe por la sekva. |
ke ĝi pruvis la malnovan aksiomon, ke armeoj perfektigas sin por la antaŭa milito ĝustatempe por alveno de la sekva. |
||
|
Persone, mi pensas ke tio estas grandega amaso. |
Al mi, tio estas sensence. |
Laŭ mi, tio estas granda sakpleno da sensencaĵo. |
Laŭ mi, mi kredas, ke tio estas amasego de fekaĵo. |
Persone, mi pensas ke tio estas fi-sensencaĵo. |
Persone, mi penas, ke tio valoras sakon da ekskremento. |
Persone, mi tion opinias haladza sako putraĵplena. |
Laŭ mi, tio estas sakpleno da sensencaĵo. |
||
|
Ĝuste, ni estis malpreparitaj. Niaj iloj, nia trejnado – tute unuaklasa orbasa fekaĵego. |
Mi akordiĝas, ke ni ne estis pretaj. Niaj armiloj kaj nia trejnado estis tute maltaŭgaj. |
Kompreneble, ni estis nepreparataj. Niaj iloj, nia trejnado – ĉiu estis unuaranga, ora-normo fubaraĵo. |
Certe, ni estis nepreparitaj. Niaj iloj, nia trejnado – ĉiuj estis unuaklasaj, altkvalitaj volapukaĵoj. |
Ni ja estis malpretaj. Niaj iloj, nia trejnado, ĉio estis supera, modela fikfiasko. |
Memevidente, ni ne estis bone preparitaj. Niaj iloj kaj trejnado estis amasa kolizio. |
Bone, ni estis ne sufiĉe preparitaj. Niaj iloj, nia trejnado – egalis unuarangan, or-norman fikaoson. |
Jes, ni ne estis preparitaj. Niaj iloj, nia trejnado – ĉio estis supera, unuaranga fuŝaĵego. |
||
|
Sed la armilo kiu vere paneis ne estis io el muntoĉeno. |
Sed la plejgrava armilo kiu malsukcesis ne estis armilo de fabriko |
Sed la armilo, kiu vere malsukcesis, ne estis io, kio aperis ĉe la fino de muntoĉeno. |
Sed la armilo, kiu vere malsukcesis, ne estis io, kiu ruliĝis de muntoĉeno. |
Sed la armilo, kiu vere malsukcesis, ne estis produktita en fabriko. |
Sed la armilo, kiu vere malsukcesis ne estis io manufakturita – |
Sed, la armilo kiu vere fiaskis ne fabrikiĝis industriskale. |
Sed la armilo vere misfunkciinta ne estis io, kion oni muntis en fabriko. |
||
|
Ĝi estas tiel aĝa kiel . . . mi ne scias, mi divenas tiel aĝa kiel milito. |
ĝi estas armilo kiu uziĝis tiel longe kiel oni militis. |
Ĝi estas tiel malnova . . . nu, kiel la milito mem, mi supozas. |
Ĝi estas tiel malnova kiel . . . mi ne scias, sed mi supozas, ke ĝi estas tiel malnova kiel milito. |
Tiu estas tiel aĝa kiel . . . mi ne scias, eble kiel milito. |
tio aĝas tiel antikve kiel milito mem – |
Antikvas tiom kiom . . . mi ne scias, kiom milito, mi supozas. |
Ĝi estas tiel malnova, kiel . . . mi ne scias. Nu, eble kiel militado mem. |
||
|
Ĝi estas timo, ulo, nur timo, kaj vi ne bezonas esti Sun feke Tzu por scii ke vera batalado ne estas pri mortigo aŭ eĉ pri vundi de la aliulo — |
Tiu armilo estas timo, nur timo. Oni ne devas esti fama saĝisto por scii ke la vera celo de milito ne estas mortigi aŭ vundi la kontraŭulojn. |
Ĝi estas timo, ulo, simple timo, kaj vi ne devas esti Sun-Lia-Moŝto-Tzuo por scii, ke vera batalado ne temas pri mortigi aŭ eĉ vundi la aliulon – |
Ĝi estas timo, amiko, nur timo, kaj vi ne devas esti Sun-feka-Tzu por scii, ke vera batalado ne temas pri mortigi aŭ eĉ vundi la alian – |
Tiu estas timo, ulĉjo, nur timo, kaj oni ne devas esti Suno feka Tzuo por scii, ke vera batalado ne temas pri mortigado aŭ eĉ dolorigado de alia ulo. |
estas timo, ulo, simple timo. Oni ne necesas esti Sun Tzu, por ke scii, ke eĉa batalo ne temas pri mortigo, eĉ difektigi la kontraŭulon – |
Estas timo, bubo, nur timo, kaj vi ne devas estas Sun diable Tzu por scii, ke vera luktado temas ne pri mortigi, eĉ ne pri vundi la alian – |
Ĝi estas timo, bubo – nur timo. Kaj oni ne devas esti moŝto Sun Tzu por scii, ke vera batalado ne temas pri mortigo aŭ eĉ vundado de la malamiko – |
||
|
estas pri timigi lin sufiĉe por ke li rezignu. |
La vera celo estas timigi ilin por ke ili rezignos. |
temas pri timigi lin sufiĉe, ke li adiaŭas. |
temas pri timigi lin sufiĉe por rezigni. |
Temas pri tio, ke oni sufiĉe timigas lin, ke la batalado povas ĉesi. |
temas pri timigi lin sufiĉe, ke li rezignu. |
sed pri timigi lin ĝis “Farita mia faro, nun adiaŭ, mia kara!”. |
temas pri timigo sufiĉe profunda, ke li cedas. |
||
|
Rompi ilian spiriton, tiu estas kiun ĉiu sukcesa armeo celas, ekde triba vizaĝkoloro ĝis . . . kion ni nomis ĝin dum la Golfa Milito, “Ŝoko kaj Impono”? |
Detruu ilian esperon. Ĉiu sukcesa armeo klopodas fari tion, ĉu per indiana vizaĝ-farbo, la “blitzkrieg” de la germanoj, aŭ kiel en nia Golfa Milito, “Shock and Awe” – “Teruro kaj Timo.” |
Rompi ilian spiriton, jen la celo de ĉiu sukcesa armeo, ĉu per vizaĝ-farbo, ĉu “fulmatako”, ĉu . . . kiel oni nomis ĝin en la Golfmilito, “Ŝoki kaj Imponegi”? |
Rompu la spiriton, tion celas ĉiu sukcesa armeo, de triba vizaĝfarbo ĝis la “fulmmilito” ĝis . . . kiel ni nomis ĝin dum la Golfa Milito, “Ŝoki-timigi”? |
Rompi ilian animon, tio estas kion ĉiu armeo provas atingi, ĉu per triba vizaĝfarbo aŭ la “fulmmilito” aŭ . . . kion oni nomis ĝin en la Golfo Milito, “Ŝoko kaj Miro”? |
Ĉiu sukcesa armeo strebas difektigi la animon de la kontraŭulo. Tio spektras inter triba vizaĝfarboj ĝis fulmmilito. Kion ni nomigis tion dum la Golfa Milito – ĉu ŝoko kaj miro? |
Rompi la spiriton, jen la celo de ĉiu sukcesa armeo, de la triba vizaĝfarbo, trans la “biltzkrieg”, ĝis . . . kiel ni nomis ĝin dum la Golfa Milito? “Ŝoko-Teruro”? |
Rompi la volon de malamiko, jen la celo de ĉiu sukcesa armeo – ĉu per triba vizaĝfarbo, aŭ “blitzkrieg” aŭ . . . kiel oni nomis ĝin en la Golfa Milito? Ĉu “Ŝoko kaj impono”? |
||
|
Sed kio se oni ne kapablas ŝoki kaj imponi la malamikon? Ne nur ne povas, sed biologie ne kapabli! |
Sed se viaj kontraŭuloj ne povas timi, kio okazas? Ne temas pri manko de timo, sed pri manko de kapablo timi. |
Sed kio, se la malamiko ne povas esti ŝokita kaj imponegita? Ne nur rifuzas, sed biologie ne kapablas! |
Sed se la malamiko ne povas esti ŝokata kaj timigata? Ne nur ne povas, sed korpe ne kapablas! |
Sed kio okazus se la malamiko ne povas esti ŝokita kaj mirita – ne nur ne estas, sed ne povas esti pro biologio? |
Sed la malamiko ne povas ŝokiĝi kaj miriĝi – ne estas, ke ili rifuzas – sed biologie ne eblas! |
Sed se la malamiko ne povas esti ŝoki-terurita? Ne ke ĝi simple rifuzas, sed biologie ne povas! |
Nu, kio se la malamiko sentas nek ŝokon nek imponon? Ne nur ĉar li rifuzas, sed ĉar li biologie ne kapablas?! |
||
|
Tio estas kio okazis tiutage ekster Novjorko. |
Estas tio kio okazis tiutage ekster Novjorko. |
Jen kio okazis tiun tagon ekster Novjork-urbo. |
Tiel okazis tiutage ekster Novjorko. |
Precize tio okazis tiun tagon ekster Novjorko. |
Tio okazis tiu tago ekster la urbo Novjorko – |
Jen kio okazis tiun tagon ekster Novjorkurbo. |
Jen kio okazis tiun tagon apud Novjorkurbo. |
||
|
La fakto ke ni ne povis ŝoki kaj imponi Zaĉjon resaltis en niajn vizaĝojn. |
Ni ne povis timigi, kaj tio venkis nin. |
La fakto, ke ni ne povis ŝokimponegi Zakon, tuj bumerangis en niajn vizaĵojn. |
La fakto, ke ni ne povis ŝoki-timigi Zakon tuj bumerangiĝis reen al niaj vizaĝoj. |
Tio, ke ni ne povis ŝoki kaj miri Zakon, resaltis kontraŭ nin. |
Tiu fakto – ni ne povis ŝokigi nek mirigi Zak-on retropafis antaŭe ni. |
La fakto, ke ni ne povis ŝoki-teruri Zaĉjon bumerangis rekte en niajn vizaĝojn. |
Nia malsukceso ŝoki kaj imponi Zoĉjon resaltis en niajn vizaĝojn. |
||
|
Ili ne timas! Ne gravas kion ni faras, ne gravas kiom ni mortigas – ili neniam ajn timos! |
Ili ne timas, Ne gravas kiom da ili mortigas ni. Ili nepre ne timos. |
Ili ne timas! Ne gravas, kion ni faras, ne gravas, kiom multe el ili ni mortigas – ili neniam, neniam timos! |
Ili ne timas! Kion ajn ni faras, kiom ajn ni mortigas – ili neniam, iam timos! |
Ili ne estas timigitaj! Kion ajn ni faros, kiom ajn multajn ni mortigos – ili neniam, ne iam timos! |
Ili ne timigas! Ne gravas, kion ni faras, nek kiom ni mortigas, ili neniam timigas! |
Ili ne timas! Negrave kion ni faras, kiom ni mortigas – ili neniam, sed neniam sentos timon! |
Ili tute ne timas! Ne gravas, kion ni faros. Ne gravas, kiom ni mortigos. Ili neniam, neniam timos! |
||
|
Oni supozis ke Yonkers estus la tago kiam ni restaŭros konfido al la Usonanaroj. |
Ĉe Yonkers tiutage, ni intencis revenigi la konfidon al la Usona popolo. |
Jonkerso devus esti la tago, en kiu ni restarigis la memfido de la Usona popolo. |
Yonkers devintus esti la tago, kiam ni redonis fidon al la usona popolo. |
Jonkerso devus esti la tago kiam ni redonis memfidon al la usona loĝantaro. |
Yonkers – tiu tago estis iĝonta la tago, kiam ni estos restaŭrinta la fidon de la usona popolo. |
Yonkers devis esti la tago kiam ni restaŭrus konfidencon al la usona publiko. |
Jonkerso devintus esti la tago, kiam ni redonis fidon al la usona popolo. |
||
|
Anstataŭ ni praktike diris al ili, ke ili kisu adiaŭe siajn pugojn. |
Male, ni preskaŭ tute senesperigis ilin. |
Anstataŭe, ni pli-malpli diris al ili, ke ili ĝiskisu siajn pugojn. |
Anstataŭe ni efektive diris al ili, ke ili kisu siajn pugojn adiaŭ. |
Anstataŭe, ni esence konsilis, ke homoj adiaŭu iliajn pugojn. |
Anstataŭe, ni preskaŭ diris, ke li adiaŭ sin. |
Anstataŭe, ni kvazaŭ diris, ke la propran pugon ili ĝisu kaj kisu for. |
Anstataŭe, ni efektive diris, ke ili adiaŭu sin. |