Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Pri PER-2018

Lasta ĝisdatigo: 2018-05-21
[figure]

Ni havis dek tri partoprenantojn ĉe la Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) en la Sudorienta Regiono de Esperanto-USA. PER okazis ĉe la konferenca centro Valle Crucis proksime al Boone, Norda Karolino, kiu estas kaŝita en la montoj. Sufiĉe proksima, por sperti ĝin, estas la hejmo de la universitato Appalachian State University en la urbocentro de Boone.

Bill Maxey estis nia instruisto kaj lia programo estis tre interesa kun materialo de gramatiko ĝis poemoj kun interesaĵoj por ĉiuj. Estis libera tempo por ĝui la ĉirkaŭaĵojn kaj amikiĝi. La partoprenoj alvenis de Okcidenta Virginio, Marilando, Georgio, Teksaso, Tenesio kaj Norda Karolino. Ni ricevis taksadojn kaj la partoprenantoj indikis, ke ili ĝuis la programon. Ĉar ni estas kuraĝigata, ni rezervis pli grandan konstruaĵon por PER-2019, kiu okazos 26-28 Aprilo. Bonvolu marki vian kalendaron!