Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Vilĉjo Harris

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-22
[figure]

Ĉi-monate ni laŭdas laboreman samideanon, kiu helpadas la movadon en Usono dum multaj jaroj. Vilĉjo Harris estas la direktoro de la Centra Oficejo de Esperanto-USA. Se vi sendis retpoŝton al ni, petis informon, aŭ aĉetis libron de ni dum ĵusaj jaroj, estis Vilĉjo, kiu helpis vin. Li laboras multe por helpi ĉiujn ajn esperantistojn en Usono aŭ aliaj landoj nome de Esperanto-USA, kaj ja li helpas nin. Estas pro la laboro de Vilĉjo, ke la retbutiko havas tiom da specialaĵoj, kaj pro la laboro de Vilĉjo la estraro povas kontakti ĉiujn novajn membrojn.

Ne estas simpla laboro, kiun li faras. Kiel helpi kaj pluigi la movadon estonten kaj samtempe konservi la historion? Kiel helpi novajn membrojn kaj junulojn kun tiom da nova teknologio, kaj samtempe ankaŭ tiujn, kiuj jam estis membroj dum longa tempo? Kiel antaŭeniri sen forlasi iun ajn? Estas ja defio, sed Vilĉjo bonkore kaj kuraĝe prilaboras, kaj Esperantujo profitas.

Sen la sindonema laboro de Vilĉjo Harris, Esperantujo en Usono ne estus tiom forta, kiom ĝi nun estas. Li donas per sia laboro pli brilan estontecon por Esperantujo (kaj multe da helpo al ni esperantistoj).