Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Medaloj de mortinto

Lasta ĝisdatigo: 2018-06-19
[figure]

En nia lasta enigmo, Medaloj de mortinto, prof. Ŝibolet ĉeestis funebron en la domo de la forpasinto, s-ro Idzorgant, kies kolekto de valoraj medaloj estis montrita en lia librejo. En salono apud la librejo okazis krio kaj tumulto; alkurinte, Ŝibolet vidis, ke viro portas svenintan junulinon – laŭdire la nevinon de la mortinto.

Iel, Ŝibolet suspektis trukon. Kaj kiam li rapide kontrolis la librejon, li trovis tie viron, kiu provis ŝteli la medalojn!

Sed kio suspektigis profesoron Ŝibolet?

La plej frua solvinto – nia veterana detektivo Rafa Nogueras – tuj rimarkis la ŝlosilan detalon:

Profesoro Ŝiboleto suspektis, ke la paro celis akapari la atenton de la ĉeestantaro por faciligi la ŝteladon de la altvaloraj medaloj, pro tio, ke la viro diris, ke la junulino estas la nevino de la mortinto.

Prave. Kaj la aserto de la viro gravas, ĉar komence de la rakonto ni eksciis alian gravan detalon pri la mortinto. Solvinto Roĝero Blaine klarigas:

Nomi la virinon “nevino” de s-ro Idzorgant estis tuj suspektinde. Se ja Idzorgant estis tutviva fraŭlo kaj sola ido, li evidente ne havis fraton nek fratinon, do kompreneble ankaŭ ne genevojn.

Ĝuste!

En la lotumado ĉi-foje gajnis solvintoj Linda Wallace kaj Briĉjo; ili ricevos po $5-rabaton de la retbutiko. Gratulon ankaŭ al solvintoj Rafa, Roĝero, kaj Ellen Eddy.