Presita el Usona Esperantisto № 2018:3 (maj-jun)

Malsata stomako orelon ne havas

Lasta ĝisdatigo: 2018-05-23
[figure]

Profesoro Elija Ŝibolet iris al la restoracio Belodoro kun sia konato Viola Miozoto por ĝui vespermanĝon. La ĉefkelnero ĵus kondukis ilin al tablo, kiam Ŝibolet menciis unu el siaj pasintaj krimsolvoj.

“Kono pri la homa konduto ofte klarigas la ŝajne mirigajn konkludojn de krimsolvanto. Taŭga ekzemplo estas la murdo de Adam Rigideg, aranĝita por aspekti kiel memmortigo”, li diris. “Ĉu vi volas la historion?”

Viola ridetis ĝentile kaj demandis, “Nu, ĉu ni unue mendu la vespermanĝon?”

Ŝibolet ridetis indulge kaj daŭrigis la rakonton. “La kadavro de S-ro Rigideg troviĝis je la oka vespere. Li kuŝis sur parkobenko, kun kuglo en la maldekstra tempio. Lia dekstra brako estis en gipsobandaĝo jam de kvar semajnoj kaj kuŝis sur lia sino. Lia maldekstra mano tenis pistolon.”

“Elija, bonvolu. Mi tre malsatas.”

Ŝibolet ĉirkaŭrigardis. Ne vidante kelneron, li daŭrigis sian parolon. “Ĉe la krimloko mi konkludis, ke li mortis je la sepa. La enhavo de liaj poŝoj konvinkis min, ke la murdo okazis en lia banĉambro, kaj ke oni poste portis la kadavron al la parko.”

Viola suspiris iomete, malfaldis la blankan buŝtukon, kaj kunklakis la arĝentan manĝilaron. “Mirige”, ŝi diris senentuziasme.

“Tute ne. Ĉar mi konsciis, ke iu vestis Rigidegon post lia morto. Sekvis, do, ke li estis sen vesto antaŭe, kaj la horo sugestis vesperan banadon. Sangospuroj en la banejo konfirmis mian teorion. Nun vi demandu, kio estis en liaj poŝoj kiuj indikis murdon, kaj ne memmortigon.”

Kaŝe serĉante la kelneron, Viola diris, “Kio?”

“En la dekstra poŝo de lia pantalono estis kvin monbiletoj kaj kelkaj moneroj. En la maldekstra poŝo estis naztuko kaj cigareda fajrilo. Lia biletujo troviĝis en la poŝo ĉe la maldekstra kokso. Certe vi vidas, kiel la murdinto eraris.”

“Jes, kiam li faris la mortigon kun malplena stomako”, diris Viola, profunde trinkinte el sia akvoglaso. “Kiu povas klare pensi malsata? Mi rezignas.”

Ĉu ankaŭ vi rezignas? Se ne, bonvolu sendi nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Aŭgusto. Inter la solvintoj ni lotumos du $5-rabatojn de la retbutiko.