Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

Vizito al la UEA-oficejo

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05
[figure]
Vizitantoj en la UEA-oficejo ĉe UN. (Foto de Steve Brewer.)

Pro la vizito de honora gasto Maŭro La Torre kun familio el Romo, la novjorka oficejo de UEA ĉe la Uniĝintaj Nacioj (UN) ricevis grupon de esperantistoj sabaton, la 11-an de Aprilo: Sofiya Soskina (plentempa laboristino ĉe UNICEF/najbara konstruaĵo), Daniel Cuthbert (iama estro de junularaj usonaj esperantistoj), Steven Brewer (el Amherst, Masaĉuseco), Sally Lawton (el Westhampton, Masaĉuseco), Jakobo Schwartz (el Waltham apud Bostono, Masaĉuseco), Laŭra La Torre (filino de Maŭro), kaj Margorita La Torre (edzino de Maŭro).

Dum partoj de la tago, kiam ni estis ĉe turismejoj aŭ restoracioj, aldoniĝis lokanoj Scott Page, Carlos Ortiz, kaj Arnoldo Victor. Inter diversaj turismaj agadoj ni vizitis lokan kurson de Tomaso Eccardt kun kvar studantoj.

Ni vizitis televidan/gazetan presejon kun grandega globo de la tero, natur-muzeon, artaĵon ĉe la dua plej fama konstruaĵo de la urbo (Chrysler) kaj, malgraŭ pluvo, parkojn apud UN.

Daniel gvidis nin en la plej luksan stacidomon Grand Central. Interese la stacidomon subvenciis Cornelius Vanderbilt, kies familiano Alice Vanderbilt jarcenton poste estis fervora subtenanto de la ideo de internacia lingvo. Pro ŝi restas iom serioza kolekto pri la temo, inkluzive esperantaĵojn, ĉe la urba esplor-biblioteko, kilometron for de la stacidomo.

Kelkaj el ni renkontiĝis kun Maŭro pasint-semajne. La tago finiĝis ĉe la kafejo Esperanto Cafe.