Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

Solvo de la enigmo en № 2009:2: Numeraloj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05
[figure]

Ĉi-numere la krucenigmo ferias, sed ne timu, krucvorto-maniuloj: ĝi revenos venontfoje, revigligita kaj eĉ pli ruze enigma ol kutime. Intertempe la redaktisto ĝojegas, ke la kvanto da solvintoj daŭre kreskas. Alvenis al la redakcio ĉi-foje dek ok solvoj!

Elkorajn gratulojn al George Baker, Anna Bennett, Brian Neil Burg, Randy Dean, Ellen Eddy, Keneĉjo Goldbergo, Vilĉjo Harmon, Arlyn Kerr, E. James Lieberman, Peter McCorquodale, Sandra Miller, William Patterson, Mark Rainey, Dave Rutan, Jakobo Schwartz, J. Edsall Strickland, kaj Russ Williams.

Kaj apartan gratulon ĉi-foje al Mike Donohoo, kiu gajnis la premion. Gratulon, Mike!