Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

Kion oni faras ĉe la novjorka oficejo de UEA?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05

En ĉi tiu rubriko ni serĉos respondojn por viaj demandoj pri lingvo, gramatiko, kulturo, literaturo, historio, ktp. Ĉu vi volas proponi demandon? Nepre sendu ĝin al la redakcio!

La unuan demandon por la rubriko sendis al ni leganto Maya Kennedy, kiu demandis pri la Novjorka Oficejo de UEA. Kion oni faras tie? “Por mi, kaj eble por aliaj legantoj,” skribis Maya, “ĝi estas mistero. Eble ĝi ricevus pli da subteno se usonaj esperantistoj komprenus ĝin pli bone.” Trafe dirite.

Ni petis respondon de Neil Blonstein, volontulo en la oficejo. Li afable sendis al ni la jenan informon. – Red.

[figure]
Brita Ambasadoro John Sawyers, Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon, kaj UEA-reprezentanto Neil Blonstein kune partoprenis “diplomatan” futbal-maĉon la 25-an de Aprilo por subteni karitatan fonduson. (Foto de Neil Blonstein.)
  1. La oficejo de UEA troviĝas unu minuton for de la enirejo de UN en Church Center aŭ 777 UN Plaza. (Telefone: (212) 687-7041.) Eble kvinono da mia agado estas tie, ĉar kvardek Ne-Registaraj Organizoj (NRO-oj) ligataj al religioj kaj pac-aktivistaj grupoj (kiuj serĉas rilaton kun UN) troviĝas en la konstruaĵo. Mi tie ekkonas meze cent homojn semajne aŭ disdonas similan numeron da informiloj pri Esperanto. Same UEA iam aŭspiciis tie jarajn konferencojn kun cento da partoprenantoj (duono estis esperantistoj, duono UN-laboristoj). Malpli granda evento estas pripensinda en estonteco.

  2. Kelkcent libroj en aŭ pri Esperanto troviĝas ĉe la oficejo kiel malgranda ekzemplo de la movado. Laŭ intereso, mi montras parton aŭ la tuton al diversaj invititoj, ĉu politikaj aktivistoj, religiaj aktivistoj aŭ aktivistoj de NRO-oj. Ankaŭ kelkaj grupoj de esperantistoj vizitas kun antaŭa anonco. Laŭ tradicio de Rochelle Grossman, antaŭa volontulo de UEA/Novjorko, mi prizorgas la gastlibron.

  3. Post unu- aŭ du-hora zorgado de poŝto kaj kvitancoj ĉe la oficejo mi iras al UN. Mi jam preskaŭ jaron posedas rajtigilon partopreni dekojn da renkontiĝoj semajne interne de UN. Per tio mi ekkonis ĉirkaŭ kvindek vizitantajn parlamentanojn kaj kelkdek Ambasadorojn kaj Vic-ambasa-dorojn de UN. Mi mencias UEA-n kaj Esperanton en konversacioj kaj foje antaŭ centoj da homoj. Kelkminutaj konversacioj pri Esperanto jam okazis kun pola ambasadoro, aŭstralia ambasadoro, tanzania ambasadoro kaj aliaj. Foto de mia renkontiĝo kun Ĝenerala Sekretario Ban Ki-moon estas ĉe mia anglalingva blogo.

  4. Prelegoj ĉe UN rilatas al diversaj temoj: paco, virinaj rajtoj, interkompreno ĉe religioj, holokaŭstaj memoraĵoj, indiĝenaj rajtoj, ekologiaj problemoj, kaj internacia sporto kiel pacilo. Ĵaŭde okazas regula, plurhora, kaj foje tut-taga prelegaro organizita de Departmento de Publikaj Informoj kaj tiam estas aparte oportuna tempo kontakti aliajn neregistarajn organizojn. Elstaraj estas miaj amikaj kontaktoj kun reprezentanto de Servas, Noema Chaplin, Itala Radikala Partio – konata subtenanto de Esperanto (Federica kaj Serena, staĝistinoj), Pensiula Organizo (AARP), kaj Ed Ryan. Duono de la prelegantoj estas universitataj profesoroj kaj triono de la aŭskultantoj estas studentoj. Kelkaj famaj ĵurnalistoj estas ankaŭ kontaktitaj tie.

  5. Post prelego ĉe la novjorka klubo (24-an de Aprilo) fare de Humphrey Tonkin, ni zorgas elekti ses-homan estraron de Universal Esperanto Association of New York kun la partopreno de Humphrey kaj mi. Tiu estraro devas ankaŭ zorgi pri la ekonomia stabileco de la oficejo (lukosto, telefono, kaj kopioj por informiloj).

  6. Mi posedas personajn kartojn de ducent gravuloj, membras en dudek fak-diskutgrupoj kaj informas esperantistojn ĉirkaŭ la mondo pri UEA-agado. Mi serĉas kunlaborantajn esperantistojn por skribi al diversaj kontaktindaj homoj.

  7. Gravaj ret-kontaktoj miaj estas kun la UN-reprezentantoj de Ĝenevo kaj Aŭstrujo, Stefan Keller kaj Michael Maitzen. Preskaŭ tage mi skribas ĉe retlisto pri UN-agado. Aliĝu se vi interesiĝas pli detale!

Ligiloj: