Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

Ulrika

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05

Danke al nia kunlaboranta redakcio ĉe Starto, gazeto de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, mi ĝoje prezentas en nia bulteno novan tradukon de ĉeĥa beletraĵo, tre lerte enesperantigita. – Red.

verkis Alena Melicharová
elĉeĥigis Jaroslav Krolupper

Vokas la patrino al Ulrika pete.
Antaŭ momenteto ŝi ĉi tie estis,
sed ŝi eble ie kun fratinoj restis.
“Hoj, Ulrika, venis jen ministro Goethe!”

Kaj Ulrika kuras, sin al panjo ĵetas,
poste ŝi kliniĝas tute bonkondute.
La konata viro ŝin rigardas mute,
lia olda buŝo larĝe ekridetas.

Tie ĉi hodiaŭ multaj homoj gastas.
Venis la onklino rekte el Vieno,
grafo Šternberk sentas sin jam indiĝeno,
kiun Třebívlice bonvenigi hastas.

Gaja domo gastojn tenas en la sino.
Kaŝas sin Ulrika, spiron mallaŭtigas.
Ŝi rigardas, kiel ĉiujn bonvenigas
kore la patrino, nobla baronino.

Ĉiu el la gastoj havas sian planon.
Grafo Šternberk stalojn trarigardi venas,
aliloke ludas la onklin’ viena
kune kun Ulrika la fortepianon.

Al tagmanĝ’ invito venas ja senpere,
oni post la manĝo tortojn tuj prezentas.
Laŭ von Goethe ĉeĥa manĝo eminentas,
li al baronino laŭdas ĝin sincere.

Kun Ulrika ankaŭ eta Amelia,
la infanoj kiel damoj gravmienas:
jen, ĉi-foje solaj inter gastojn venas.
Vivo en kamparo estas emocia.

Ili tuj perdiĝas el gepatra vido,
sekve servantaro ilin zorge vartas.
Nur malgranda Berta certe ne apartas,
restas ŝi de panjo dorlotata ido.

Konsilanto Goethe, krom poet’ ministro
filinetojn konas de la beba aĝo,
ĉiam li bombonojn havas en bagaĝo
kaj ilian kunon petas li pro distro.

Promenante, vante li ne pasas ion,
li por floroj, arboj ĉiam nomon trovas,
kvankam la knabinoj malkompreni povas,
li parolas eĉ pri mineralogio.

“Jen, ĉi tie kuŝas ŝtono tre ornama!
Ĝi aspektas vere kiel sangoguto,
estas ĝi ŝtoneto bela sen disputo,
en ĝi eĉ rebriloj kiel fajro flamas.”

“Tio ĉi, Ulrika, ja piropo1 ruĝa,
nome ĝi grenato, bohemia ŝtono.
Donas juvelisto al ĝi eĉ fasonon,
se li kun kompreno ĝian belon juĝas.”

La agrablaj tagoj certe sin ne trenas,
oni ja facile malplenigas glason
kaj alvenas fine tempo de forlaso.
Jen, kaleŝ’ veturas, korte jam matenas.

Por Ulrika oni vojaĝveston gladas,
el Strasburgo venos ŝi nur por ferioj.
Goethe pri rokaĵoj serĉas novajn sciojn,
al Komorní Hůrka ofte li venadas.

Ulrika Levetzow, nun jam damo juna,
ne renkontis Goethe-n, nur lin pasis eble.
Ŝi jam la studadon finis kaj kredeble
konas ĉiam trovi vorton oportunan.

Tia juna damo rajtas post kvar jaroj
al malgrandulino tute ne simili.
Sekve en banloko ne rekonis ili
unu la alian sur la trotuaro.

Konsterniĝis Goethe, li eĉ ne jubilas,
la momento estis stranga pagadmono.
Kiel florburĝono al floroburĝono
jen Ulrika plene al patrin’ similas.

Kiel bela floro antaŭ li ŝi staras,
estas de patrino bildo elokventa.
Per beleco sia emocias, tentas.
La patrino ankaŭ estis dekses-jara.

Vivan rememoron vekas ŝi galante,
Goethe de ŝi estas plene fascinita.
Li – virinspertulo, ŝanĝanima, sprita
nur suspiras, miras, kapon balancante.

Poste li direktas salutriverencon
ankaŭ al patrino, nobla Amalia,
kaj starante rekte – viro memkonscia
longe li rakontas, vera konferenco.

Kaj vespere Goethe iras al la fonto,
akvo ebriiga kiel vino estas.
Lumo en fenestro de Ulrika gestas,
eble ŝi konstruas al li luman ponton.

Ĉiam frumatene li kaj ŝi kunvenas
kaj li al la fonto portas ŝian tason.
Da donacoj havas li por ŝi amason
kaj en sia koro kaŝe amon tenas.

Pasis la somero, kiu ebriigas,
sed ŝin ne timigis lia ama voko …
Vintre antaŭĝojis Goethe je banloko,
Mariánské Lázně homojn interligas.

Li ŝin tra banloko ree akompanas.
Jen: infan’ Ulrika de la mond’ ravata
eĉ virino juna ŝi tre admirata.
La poet’ maljuna sin en moko banas.

Tion rigardante baronin’ suspektas,
ke perdiĝis ie juĝo kaj prudento,
ke el amikeco jam estiĝis sento,
kiun ĉe olduloj oni ne ekspektas.

Kial estas sorto tiom ĉi malica!
Ŝi lin ankaŭ foje amis senrezulte,
la filinon tamen amas ŝi pli multe.
Sed al ŝi ordoni, tio ja ne licas.

Klaĉoj jam multiĝas, vera malbongusto.
Krome en aferon multe da amaro
metas arĥiduko, tiu de Vimaro,
alidire onklo, jes, Karlo Augusto.

“Mia kara, Goethe, jen, de amo bolas,
sekve kiu plago, kiu malbonsorto?
Mi komprenas, aĝo: li pli frue mortos,
mi pro tio renton al ŝi doni volas.”

La patrin’ filinon vere tre favoras,
tial ja ne volas, ke ŝi sen rezisto
jesu al edziĝo kun iu sofisto,
kiu ŝian belon malkaŝeme gloras.

“Tio ja ne estas iu pensbizaro
de oldulo, tion devas vi kompreni:
Goethe ja sopiras multe vin kunpreni
kiel la edzinon hejmen al Vimaro.

Via patro, kara, povus li fariĝi,
li jam estas vidvo, multe li influas,
eĉ kun altranguloj ofte rendevuas
– sed vi ne bezonas al li edziniĝi.

Hasti kun respondo estas nebezone,
estas malfacile, tion mi ja scias,
trovi elirsolvojn, kiuj harmonias
kaj pri tio ĉion konsideri bone.”

Ĉu von Goethe vere tiom ŝin adoras?
Ŝi subitan fridon sentis sub korsaĵo.
Li nur portas al ŝi multe da dolĉaĵoj,
estas li amiko, kiu ŝin favoras

– nu kaj plie tamen, li sufiĉe oldas!
Kaj ŝi surprizita, plena de pudoro
sub kovrilon kaŝas la knabinan ploron.
Ŝi virinan sorton pro rankoro skoldas.

Ŝi, estante juna, je edziĝ’ angoras,
ŝi eĉ ne inklinas tuj sin alivesti
por kortega damo, volas ŝi mem esti,
spite, ke ŝi Goethe-n vere tre favoras.

Li ŝin ja verdire sur la lipojn kisas
kaj ŝin al si premis foje en la balo,
versojn alportadas tiu najtingalo …
Pensoj tre impete saltas, zomas, glisas.

Ŝi lin ja ofendi certe ne scipovus,
estas li afabla, per komplez’ dotita …
Longe ŝi cerbumas, longe ŝi hezitas
por ekkoni, kion fari ŝi ne povus.

Je bedaŭro menso pli kaj pli abundas.
Ŝi ja ne sukcesos lin pli esperigi,
eble ŝi preferus morti, sin mortigi,
kion ajn ŝi dirus, lian koron vundas.

Tempo maturiĝis kaj ŝi forvojaĝas.
Jes, al Třebívlice, al feŭdobieno.
Pala, sen koloro, plena de ĉagreno
alparoli Goethe-n ŝi ja malkuraĝas.

Ŝi sin senkulpigis. Certe ŝi respondos
kiam ŝi revenos hejmen por ripozi.
Kiel al ministro, kiel vortojn dozi?
Kiu tion scias el amikorondo?

Goethe deprimita. Triste li mienas:
tarda amo estas sorto de edeno,
li ne volas resti tute sen kompreno,
maljunaĝo ege, ege lin ĉagrenas.

Kaj ne imagebla ia kompromiso.
La poeto sian grizan kapon klinas
al subtilaj manoj, kiuj lin fascinas,
kaj retenas spiron dum varmega kiso.

Tempo ĉiam paŝas malrapide, lante,
kiam ĝi kun grava komuniko venas.
Goethe de ekscito daŭre sin detenas
super la letero, tuj ĝin malfermante.

Ĉu ŝi ne rifuzis al li korfavoron?!
Kaj ne sekretigas eĉ vestaĵo varma,
ke sub ĝi impete batas, eĉ alarmas
la suferigita trista olda koro.

“Aĥ, sinjoro Goethe, mi Vin vere ŝatas.
Malfacile por mi ĝuste decidiĝi,
ja entrudiĝinto mi ne volas iĝi
kaj edzinposteno estu dibenata.

Via filo vivas kun Vi en akordo
jam en Via domo kun la familio,
kaj facile povas eki kolizio
inter mia rolo kaj kutima ordo.

Se Vi estus sola, ĵure mi deklaras,
ke al Vi fidele volus mi utili,
kaj ne eblus al mi tion malkonsili:
pro mensforto Via eksterordinara.

Plue do solece estas mi vivonta.
Nome mi foriros, vole, sen lamento,
plena de feliĉo, de varmiga sento,
ke edzin’ mi Via estis fariĝonta.”

Sed neniu karto kun respondo venis,
venis nur paketo, en ĝi du linioj,
ŝajne alskribitaj nur pro konvencio.
Kiel oni povas ilin subkompreni?

Vi bonvolu preni mian donaceton
ĝi Vin feliĉigu daŭre ĝis la fino …
Jen, grenatjuvelon donis la poeto
al Ulrika, sia lasta amatino.

Ŝi ne edziniĝis, edzon ne deziris,
sola ĝis la morto, vivis ŝi sen viro:
ja neniam venis al ŝi kavaliro,
similanta Goethe-n, kiun ŝi admiris.

Apud Třebívlice tombo en tombejo.
Kaj sur tomboŝtono nomo gravurita:
Ulrika Levetzow. Ĝi fariĝis mita,
de okazintaĵo ŝtona deponejo.

  1. piropo: speco de grenato, malhele ruĝa juvelŝtono