Presita el Usona Esperantisto № 2009:3

Tonkin prelegas pri UEA/UN

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-05

Humphrey Tonkin prelegis ĉe la formala monata aprila renkontiĝo de la Esperanto Societo de Novjorko. Alvenis dek ok esperantistoj, inkluzive de universitata profesorino pri indiĝenaj lingvoj Miryam Yataco kaj UN-reprezentanto por Servas (simila al Pasporta Servo) Noema Chaplin.

D-ro Tonkin parolis pri la lingva politiko de UN kaj la rilato de esperantistoj al UN. Neforgeseblaj nomoj en tiu historio estas Ambasadoro Ralph Harry kaj longtempa motoro de la novjorka movado Mark Starr. Ekde la jaro 1979, la oficejo en Novjorko havis kelkjare dungitojn (unu el ili, Nancy Medrano, alvenis) sed precipe multajn volontulojn, plej longe inter ili Rochelle Grossman. La aŭtoro nun volontulas jam naŭ monatojn. Humphrey kuraĝigis la restarigon de ses-homa estraro de Universal Esperanto Association of New York (leĝe rekonata organizo). Estis diversaj pozitivaj reagoj. La tuta prelego estas rete havebla.

[Por legi la tekston de la prelego de d-ro Tonkin, vidu lian artikolon ĉi-numere. —Red.]