Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

Tuttaga Esperanto-Kunveno en Norda Teksaso

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

La 7-an de Marto, 2009: estis bela tago ĉe la balkono. La milda brizo karesis nin kaj la birdoj kantis. La geamikoj sidis en cirklo kaj legis laŭte unu al la alia el la ĉarma libro La Eta Princo, de Antoine de Saint-Exupéry.

Ni babilis pri la belaj vortoj kaj profundaj pensoj de la Eta Princo. Ni helpis unu la alian kompreni novajn vortojn. Neniu deziris lasi la belan spacon en tempo, nek lokon nek sperton. Finfine la subiranta suno venigis la vesperan malvarmecon, kaj ni eniris la domon.

La legado daŭris vespere ĉe varma salono. Aliaj amikoj kiuj ne parolas Esperante alvenis al la hejmo. Ni legis laŭte, kaj post ĉiu frazo ni tradukis por la novaj vizitantoj.

La tago komenciĝis je la 9-a matene kaj daŭris ĝis la la 9-a ptm. Ni matenmanĝis, tagmanĝis kaj vespermanĝis kune. Ni ĝuis tempon en nia Esperanta librejo. La klubanoj elektis librojn kaj KD-ojn por pruntepreni.

Ni babilis inter ni pri multaj temoj. Unu temo estis, kiel nomi la diversajn enhavojn de la bongustaj manĝaĵoj! Aliaj temoj estis pri la Landa Kongreso ĉi-maje ĉe Sankta Luiso, kaj alia estis NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro). Ni babilis pri familianoj, laboroj, libroj, kaj aliaj temoj Esperante. Ĝuinda okazo!