Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

Solvo de la enigmo en № 2009:1: po-vortoj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19
[figure]

Kvankam la ruza po-signo en nia lasta enigmo momente pensigis kelkajn partoprenantojn, post iom da cerbumado ili tamen sukcesis. “Komence, la helikoj konfuzis min”, skribis Kevin Haulk. “Mi pensis, ‘estas preseraro.’” Sed feliĉe li solvis la enigmon tute ĝuste.

Gratulon al vi, Kevin, kaj ankaŭ al George Baker, Brian Neil Burg, Randy Dean, Ellen Eddy, Vilĉjo Harmon, Arlyn Kerr, E. James Lieberman, Peter McCorquodale, Mark Rainey, Dave Rutan kaj Russ Williams.

Apartan gratulon al Keneĉjo Goldbergo, kiu ĉi-foje gajnis la premion. Li skribis, “volas mi elekti @r vi bele @luritan @mon!” Nu, tio ne necesas, kara Keneĉjo, sed dankon al vi pro la afabla per@ŝta res@ndo!