Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

Krucvortenigmo: Numeraloj

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19
[figure]

Horizontale

  1. Vojon al trezor’ ĝi povas montri
  2. Somera renkontiĝo, kiun gastigas lernu.net (mll.)
  3. Malgranda
  4. Preni kaj konservi teniĝon por esti fotata
  5. Oktobra renkontiĝo nuntempe en Silver Bay, NY (mll.)
  6. Izole
  7. Ŝia kaj ŝia
  8. Senvola kuntir’ de muskoloj, ofte en vizaĝo
  9. * Gent’, klan’
  10. Plej malaltranga ŝakpeco
  11. * Urbopart’
  12. Profesia sufikso
  13. Kaŭzi
  14. Maltrankviligi; faligi per bona scio?
  15. “Trafi du celojn ___ unu ŝtono.”
  16. Piedoprem’
  17. Longa unupeca vest’
  18. Rusa imperiestro
  19. Moda stil’ de muziko
  20. Rigardos filmojn elsendatajn per elektromagnetaj ondoj
  21. “Najbaro ne ĝemas, kiam ___o nin premas.”
  22. Danĝera submara rok’, foje korala
  23. Longa voĉa esprim’
  24. Konformas al kutimoj kaj moroj
  25. Kontrakt’ por ricevi gazeton
  26. “Mastro en vojo – servantoj en ___o.”
  27. Tia, kia George Soros, ekzemple
  28. Malplena spac’
  29. Horo kiam ofte komenciĝas gimnaziaj klasoj, kun “la”
  30. “Ne kredu al ___o, kredu al okulo.”
  31. Kapapogil’?
  32. Numer’ 53, ĥemie
  33. ι (greka liter’)

Vertikale

  1. Cedante, knedeble, en maniero de vakso
  2. Mondoparto kie okazis la Universala Kongreso en 2007
  3. Profesi’ de Liberace kaj Borge
  4. Asocio kiu eldonas PIV-on (mll.)
  5. Arbustospeci’ kun rozkoloraj floroj, ofte trovita en sabla tero
  6. * Frukt’ en manĝaĵo ŝatata de piedvagantoj
  7. * Regi
  8. Rondforma kuk’ kun tavolo de flano aŭ kuirita frukto
  9. “Unu floras, ____ ploras.”
  10. Fumil’, ofte kurba
  11. Eventuala okaz’
  12. Malmola korpopart’ en vertebruloj
  13. Eksterigi kapablon
  14. Partoj de konstruaĵoj atingeblaj sen ŝtuparo aŭ lifto
  15. Et cetera, al Cicerono (mll.)
  16. “Temp’ estas valoro simile al ___.”
  17. Filofil’
  18. Part’ de teatraĵo ludata fare de aktoro
  19. Kampara voj’
  20. Unu el multaj konsistigaj pecetoj
  21. Akvovapor’ kiu dumnokte fluidiĝas sur herbon
  22. Ili kaŝiĝas en la solvoj markitaj per steletoj
  23. Teksaĵ’ el lino
  24. “Unu ___o taŭgas pli ol dek aŭdoj.”
  25. * Virta hom’
  26. Bird’ kun multaj “okuloj”
  27. Praa komputil’?
  28. * Muzikstilo de The Rolling Stones
  29. * Kromnomo de David K. Jordan; ejo por elakvigi ŝipon
  30. Ŝmiraĵo neutila por ŝuo farita el (35 vertikale)
  31. Permona akir’
  32. Natria klorid’
  33. Verda gem’