Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

Novaj rubrikoj baldaŭ venos

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

Post apero de la lasta numero alvenis pluraj afablaj reagoj kaj konsiloj, aparte pri la ŝrumpigita formato. Mi ĝojas, ke la nova grandeco ŝajne plaĉas (aŭ, almenaŭ ne tro malplaĉas) al preskaŭ ĉiuj. Vilĉjo Harmon rimarkis, ke ĝi estas multe pli oportuna por legi dum oni manĝas. Tian utilon mi tute ne antaŭvidis, sed mi devas konsenti, ke Vilĉjo ja pravas. Estu singarda, tamen, ke vi ne verŝu supon sur la krucvort-enigmon; ĝi devas resti legebla por gajni premion!

Rilate al la krucvort-enigmo, kelkaj legantoj lastatempe demandis pri ĝi kaj pri la astronomia rubriko, ĉar mankis en ambaŭ aŭtorindiko. Pardonon pro la konfuzo; la verkinto estas via redaktoro. Kvankam mi ĉiam strebas atribui artikolojn al ties verkintoj, mi tamen emas preterlasi atribuon kiam la aŭtoro – aŭ eble ni diru, “kulpanto” – estas la redaktoro mem. (Nu, bona redaktoro devas resti kiel eble plej nevidebla, ĉu ne?)

Nu, ek al la ĉefa temo. En la venonta numero de Usona Esperantisto aperos kelkaj novaj rubrikoj, pri kiuj mi petas vian helpon:

  • Tradukaĵo-interŝanĝo. Danke al propono de George Baker, ni baldaŭ komencos projekton kun alilandaj gazetoj. Kunlaborantaj redakcioj sendos al ni mallongajn tradukaĵojn el siaj naciaj lingvoj en Esperanton; kompense, ni resendos al ili niajn proprajn tradukojn el la (uson)angla. Tiel, ni ĉiuj ekscios pri novaj legindaĵoj kiujn ni alie ne renkontus. Do mi petas vin sendi viajn mallongajn tradukaĵojn – prefere el unike “usonecaj” tekstoj – por dividi kun niaj alilandaj amikoj.

  • Danke al propono de Lee Miller, ni enkondukos novan rubrikon demandu al Usona Esperantisto. Ĉiunumere ni aperigos unu el viaj demandoj pri Esperanto aŭ ties gramatiko, kulturo, literaturo, historio, kaj ĉiunumere mi trovos spertulon por respondi al ĝi. La unuan demandon jam proponis Maya Kennedy, kiu demandis pri la Novjorka Oficejo de UEA. Kion oni faras tie? “Por mi, kaj eble por aliaj legantoj,” skribis Maya, “ĝi estas mistero. Eble ĝi ricevus pli da subteno se usonaj esperantistoj komprenus ĝin pli bone.” Trafe dirite. Do, mi nun serĉas spertulon por klarigi la aferon. Ĉu vi povas helpi? Aŭ ĉu vi eble havas demandon por la sekva numero? Kontaktu min!

  • Finfine, ni baldaŭ inaŭguros serion de “facilaj” artikoloj, rakontoj, kaj enigmoj por helpi niajn komencantojn. Se vi havas proponojn tiurilate, nepre sciigu min.