Presita el Usona Esperantisto № 2009:2

CO devas translokiĝi denove

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-19

Pasintjare la Centra Oficejo translokiĝis al Emeryville, Kalifornio, kie E-USA nun sub-luas oficejon en konstruaĵo luita de alia firmao. Pro la lastatempa ekonomia krizo, la firmao devos translokiĝi al alia urbo en Majo, kaj bedaŭrinde la nova luigonto ne volas sub-lui spacon al malgranda organizaĵo kiel E-USA.

Bonŝance, Vilĉjo Harmon kaj CO-Direktoro Vilĉjo Harris jam trovas taŭgan lokon haveblan je bonega prezo en apuda konstruaĵo. La lu-prezo estos eĉ malpli ol la nuna, do finfine la kontraŭvola translokiĝo ŝparos al E-USA pli ol $5000 jare. Laŭ la Direktoro, la nova loko “ne estas luksa, sed sufiĉe bona”, kaj “la translokiĝo espereble estos pli facila ol antaŭe, ĉar ĉio, kio ne estas ĉiutage uzata, restas en skatoloj.”

Vilĉjo Harmon rimarkas, ke poŝta servo en la nova konstruaĵo estas bona, la oficejo ne havas ĝenajn kolonojn aŭ internajn murojn, kaj malgraŭ tio, ke ĝi bezonas novan farbon kaj muntadon de librobretoj, efektive la translokiĝo estos bonŝanca afero: “Translokiĝo estas ĉiam bona ebleco por renovigi kaj plimodernigi. Mi tute fidas je Vilĉjo Harris pri tio.”