Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

En Ĉikago

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]
(Fotis K. Gunn.)

Ĉikago, Ilinojso — Solene kaj bunte festis la naskiĝtagon de Zamenhof en Ĉikago gesamideanoj el Ilinojso, Indianao, kaj Viskonsino. En la luksa gastsalono de la Ŝuista Placo en la Malnova Urbo (Cobbler Square, Old Town) sonis La Espero – ankaŭ violono, gitaro, piano, fluto.