Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

La blanka ĉevalo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

La mateno estis por la blanka ĉevalo kiel tute nova vivo. Li alvenis frue al la kampo. Li staris kaj rigardis la mondon ĉirkaŭ si. Li vere estis feliĉa. Antaŭ li, videblis malplena bela kampo. Li ĝuis la tempon tie. Kion li faru? Ĉu li simple staru tie en la sama loko kaj ĝui la momenton? Li ne sciis.

Ho, kio estis tio? Li rimarkis alian ĉevalon. Ĝi estis nigra ĉevalo. Ĝi staris tie ĉe la alia flanko de la kampo kaj frontis al li. La alia ĉevalo kuris iomete, kaj poste haltis kaj staris. La du ĉevaloj alfrontis unu la alian, rigardante unu la alian trans la kampo.

La blanka ĉevalo sciis nenion pri la nigra ĉevalo. La sperto estis por li tute nova. Li fakte ne sciis, ĉu la alia estos ĝeno. Eble ne. Li jam staris tie iom longe, kiam venis homoj al la mezo de la kampo. La homoj ne iris sur ĉevaloj, sed marŝis al la kampo. Venis kelkaj el diversaj direktoj. Kelkaj estis soldatoj, sed venis ankaŭ unu kuriero. La kuriero marŝis iom rapide, piedirante, sed la blanka ĉevalo kaj la nigra ĉevalo staris kaj faris nenion.

Reĝino aperis. La kuriero montris grandan estimon al la reĝino, kaj moviĝis por fari lokon por ŝi en la kampo. Post kiam la kuriero faris tion, la reĝino turnis sin al la blanka ĉevalo. Ŝi demandis al la blanka ĉevalo: “Ĉu vi povas helpi min? Se vi kaj la kuriero helpos min, ni povos preterpasi tiun nigran ĉevalon, kaj rezulte de tio, ni havos ege bonan tagon. Ĉu vi konsentas?”

La ĉevalo bone sciis, ke li estis tie por helpi la reĝinan moŝton. Li certe ne pensu alimaniere.

La sekvantaj agoj okazis rapide. Ili ĉiuj kuris al la nigra ĉevalo. La nigra ĉevalo apenaŭ havis tempon por flankeniĝi kaj forkuri. Iu nigra kuriero aperis, sed la reĝino havis nenian kompaton por tiu malforta viro. Malantaŭ la linio de nigraj soldatoj disfalis nigra turo, kaj la blanka grupo ĉirkaŭis la nigran reĝon.

Boris Spassky staris kaj manpremis la manon de Bobby Fischer por gratuli lin pro lia venko en ilia tria ŝakludo. En la kvara ludo, s-ro Spassky movis la blankan grupon, kaj s-ro Fischer havis la nigran.

En ĉiu ludo la ĉevaloj feliĉe revenis al la kampo, ĉiam pretaj por helpi.

Post kelkaj tagoj, Bobby Fischer iĝis monda ĉampiono pri ŝakludo. Tio okazis en la urbo Rejkjaviko, Islando, en 1972.

Klarigoj

ĉampion/o
Venkinto en grava sportludo.
kurier/o
Homo kiu rapide portas leterojn; en ŝako, peco kiu staras apud reĝo aŭ reĝino.
front/o
Antaŭa parto de objekto. ~i: sin turni kaj prezenti fronton, ekzemple por batali.
moŝt/o
Nomo de ĝentileco kaj respekto. reĝina ~o: (Angle: her royal highness)
ŝak/o
Ludo kun 32 pecoj sur tabulo kun 64 nigraj kaj blankaj fakoj.