Presita el Usona Esperantisto № 2011:6

En Emeryville

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-30
[figure]

Emeryville, Kalifornio — Parto de la Esperanto-grupo de la San-Franciska golfo (SFERO) kuniĝis ĉe la Publika Vendoplaco de Emeryville. Omaĝe al Zamenhof ili kantis “Feliĉan Nasktagon al Vi” kaj manĝis verde glazuritan kukon. Poste, ĉiuj havis verdajn langojn. Babiladaj temoj ĉefe rilatis al la Zamenhofa Bankedo, okazonte januare. Tio estas la ĉefa ĉiujara evento por la grupo, planita por Januaro por ke ĝi ne konkuru kun la aliaj festotagoj de Decembro.