Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Sukcesa jubilea NASK

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-29
[figure]
NASK konsistas ne nur el studado. Oni ankaŭ amuziĝas kun plej diversaj ŝerculoj!

Ĉi-jare, kiel kutime, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto estis bonega. Tamen, eĉ pli bona ol antaŭe. Dum la pasintaj 50 jaroj de NASK, ni neniam havis tiom da homoj: proksimume 100 partoprenantoj, inkluzive de instruistoj, organizantoj kaj gastoj. Estis tiom, ke por la unua fojo necesis du superaj kaj du mezaj klasoj. El la klasĉambroj aŭdeblis ridoj, kantado, ĝoja babilado. Amikiĝis la novuloj kun unu la alia, kaj kun la pli spertaj esperantistoj. Bona etoso jam ekde la komenco regis; homoj interkone ludis, ekkonis nomojn, klopodis uzi Esperanton en konversacioj por la unua fojo.

Pro la 50-jara jubileo, ni havis tre specialan gaston inter ni ĉi-jare: la pranepinon de Ludoviko, Margaret Zaleski-Zamenhof. Ŝi naskiĝis en Pollando, sed pro politika situaciaĉo translokiĝis al Francujo kiel adoleskanto kun sia familio, kaj jam multajn jarojn loĝadas tie, laborante kiel kuracisto. Margaret jam tre bone parolas nian lingvon, danke al la persona gvidado de sia akompananto kaj amikino, Katalin Kovats, la mondkonata Esperanto-instruisto. Margaret partoprenis la superan nivelon kaj ofte kontribuis al la bona etoso kun sia ofta rido kaj gaja personeco. Eĉ pli plaĉe, komence de la kursaro vizitis ankaŭ ŝia pli juna fratino, Hannah, kiu loĝas en Pensilvanio. Kune la du fratinoj gvidis diskuton pri homaranismo (en la angla ĉar ĝis nun nur Margaret lernis Esperanton). Estis inspira sperto aŭskulti kaj ekkoni la pranepinojn de Ludoviko, kaj estis vigla aro de demandoj kaj komentoj dum la diskuto.

Diversa gamo da aĝoj ĉeestis ĉi-jare; de bebo kvar-monata (kies patrino estis en la meza nivelo) kaj la sep-jara filino de Bertilo kaj Birke, al pluraj adoleskantoj kaj gejunuloj, al mezaĝuloj kaj veteranoj plur-jardekaj. Multe da novuloj partoprenis por la unua fojo, tre amikemaj kaj amuzaj. Inter ili estis pluraj kiuj lernis per Duolingo kaj neniam antaŭe uzis la lingvon parolante al vera homo. Ili rapide progresis kaj iĝis entuziasmaj pri la lingvo. Komence de la semajno mi aŭdis paroladon en la angla ofte, sed jam fine de la semajno ne plu. Iliaj cerboj jam ŝaltiĝis en la Esperantan kanalon; dume, ilia plenkora ĝuo kaj pasio por la lingvo rimarkeble kreskis. Tiun mirakleton mi tre ĝuis observi.

[figure]
Margaret Zaleski-Zamenhof (dekstre) kun sia dediĉita instruistino, Katalin Kovats

La instruistoj elstare bone kreis bonan etoson inter la studantoj, kaj videblis la amikiĝoj. Alena Adler gvidis tre popularan meznivelan klason en la posttagmezoj, plena je aktiva uzo de la lingvo: kantado, tabloludoj kaj aktivaj ludoj, laŭtlegado de rakontoj, eĉ kunkreado de pupteatraĵo per manfaritaj pupoj. Pozitivaj komentoj abundis de la partoprenantoj pri tiu interesa enkonduko al Esperanto-kulturo. Birke Dockhorn instruis pli tradician kurson de meznivela Esperanto, kaj mi aŭdis multajn laŭdojn pri ŝia ĝoja humoro kaj afabla helpemo al siaj studantoj, kiuj klare lernis kaj progresis tre facile sub ŝia lerta gvidado. Hans Becklin provizis al la post-bazaj studantoj varian kaj efikan gamon da aktivaĵoj: legado, skribado, paroltaskoj, ludoj kaj kantado kun lia ukulelo, kaj ili rimarkeble progresis. István Ertl ridigis sian supernivelan klason per lertaj vortludoj inter la literaturaj, tradukaj kaj verkaj taskoj. Kaj el sia magia ĉapelo Bertilo Wennergren eltiris slipetojn de siaj supernivelaj klasanoj pri tiklaj gramatikaj demandoj. La efiko de tiom famkonata kaj lerta internacia instruistaro estis kleriĝo, amikiĝo kaj ĝuo.

Ankaŭ ĉi-jare la muzikumado estis aparte elstara. Multe da vere altkvalita, mirinda muziko estis prezentita. En la distra vespero sabate, interalie estis la jenaj mirindaĵoj muzikaj:

[figure]
La instruistoj de la supera nivelo, Bertilo kaj István, kunplanas amuzan surprizon por siaj kursanoj.
  • Bonega imitbando kantigis nin ĉiujn per la Esperanto-furorkantoj Ska-Virino (Esperanto Desperado) kaj Ĉu Vi Volas Danci? (Jomo), kaj ankaŭ traduko de Country Roads (John Denver)

  • Gary Bisaga, unu el la novuloj, kantis en la stilo de Frank Sinatra (eĉ kun tiustila ĉapelo!)

  • Hoss (via redaktoro) tradukis kaj akompanis sur sia memkreita gitaro la faman kanton de Fleetwood Mac, Landslide, kantita tre emociplene de Alena.

  • Tomaso Alexander kaj lia edzino Dejna kantis dolĉan am-dueton (eĉ kisis, tute ĉarme).

  • kaj fine, Majko Hakanto regalis nin per mirinde bonaj memverkitaj kantoj kiujn li akompanis per pasia pianumado.

Eĉ pli da muziko okazis dimanĉe, kiam Alena, Bertilo, Birke kaj Majko prezentis koncerton de diversaj kantoj tradukitaj de Bertilo. Se vi ne jam scias, Bertilo estas eble eĉ pli fama pri muziko ol pri gramatiko. Li partoprenis kelkajn el la plej famkonataj bandoj de Esperantujo (Amplifiki, Persone k.a.) kaj daŭre impone tradukas kaj prezentas kantojn kun amikoj. Aparte plaĉas al mi liaj elektoj, speciale la tri-voĉharmonia kanto de Crosby, Stills & Nash kiu vere impresis nin ĉiujn.

Nu, tiuj kiuj jam partoprenis NASK-on jam komprenas kiel mirinda estas la kursaro. Se vi neniam mem partoprenis, vi maltrafas ion tre specialan. Nenio kompareblas al tuta semajno en Esperantujo, kie oni vere klopodas progresi en sia lingvo-uzo, per ne nur diligenta studado sed ankaŭ amuzaj ĉiutagaĵoj. Oni ne nur aŭskultas prelegojn aŭ partoprenas diskutojn, sed ankaŭ ŝercas, ludas, dancas, muzikumas, manĝas, kreas kaj babilas “ĝis la nokto nokto-fin’!” Oni ekkonas multajn Esperanto-kulturaĵojn, tre simpatiajn homojn plej diversajn, amason da bonaj tabloludoj en Esperanto (ĉi-jare Kartoj Kontraŭ Esperantujo, 10 Bovinoj, Monopolo, Skrablo ktp, ktp …) Kompreneble, ĉiuj tre pacience helpas la komencintojn trovi vortojn, kaj ne tro korektas. Ĝi estas sekura loko parolklopodi ĝis vera progreso, sen embarasiĝo, en komunumo de homoj toleremaj kaj komprenemaj. Laŭ mi, simple ne ekzistas pli bona ŝanco esperantumi en Usono.

Diris unu el la ĉi-jaraj partoprenantoj:

“When I showed up on Friday and I started meeting people … and I developed some really deep relationships with them, and I started to really see the culture side of Esperanto, not just the language and linguistics side … Esperanto just, like, expanded in my heart. Even though Esperanto has always been the most interesting language to me, now it means the most to me. And now I’m dedicated to actually learning Esperanto; it’s not just some fun thing that I kind of do on the side, I do want to learn Esperanto VERY well. And I want to continue to be part of Esperanto society, Esperantujo, for life.”

— Aaron Cox, recent UW Milwaukee linguistics graduate, 2019 NASK participant