Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

La murdita skiisto

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31
[figure]

Pasintnumere ni vidis enigmon (la murdita skiisto), en kiu oni trovis la du viktimojn, ges-rojn Altej kaj Senviv, mortpafitaj en ĉaledo ĉe montara ski-feriejo.

Antaŭ la ferio, Altej invitis kvar amikojn al naskiĝfesto ĉe sia hejmo. Kiam la gastoj alvenis, li estis for, do ili lasis siajn donacojn kaj foriris. Iam poste okazis la murdoj aliloke, ĉe la ski-feriejo.

Alveninte al la hejmo de Altej kaj ekzameninte la kvar donacojn, prof. Ŝibolet tuj havis bonan ideon pri la kulpulo. Sed kiel?

La unua grava detalo en la rakonto estis, ke oni konis Altejon ĉefe pro lia instruado de akvoskiado kaj subakva esplorado. Due, invitante la kvar amikojn al sia naskiĝfesto, li skribis: “Antaŭ ol mi foriros por skii, venu kaj festu mian naskiĝtagon.” Li tamen diris nenion pri skiado sur neĝo.

Dum la pasinta jaro niaj leganto-detektivoj fariĝis tre sagacaj, kaj ĉi-foje ili ĉiuj divenis la solvon. La plej frua respondinto (kiel kutime) estis Rafa Nogueras, kiu skribis:

… ĉiuj devus supozi, ke temis pri akvoskiado, ĉar Altej estis fame konata pro tio. Do, la sola homo, kiu ja sciis, ke fakte temis pri neĝskiado (ne akvoskiado), estas tiu, kiu donacis al li paron da ski-bastonoj: Georgo Nikov.

Kontraste, “la tri aliaj, ne sciante kien li planas iri, supozis ke li iros al varma loko!” (Anna Bennett). Pro tio ili donacis aferojn pli konvenajn al varma loko: libron pri subakva trezorserĉado, harpun-pafilon, kaj sunkaskon.

Do “normale, s-ro Nikov ne scius, ke la murdito estis interesata pri neĝskiado. Nur la murdinto sciis tion. Do, Nikov probable kulpas.” (Jaidyn Levesque). Aldonis Ellen Eddy, “li certe estus numero unu sur mia listo de murdistoj.” (La redaktoro ne kuraĝis demandi, kial Ellen havas liston de murdistoj.)

La solvo tamen ne tute kontentigis ĉiujn harfendemulojn (interalie la redaktoron). Estas vere strange, ekzemple, ke Altej ne ĉeestis sian propran naskiĝfeston: kial ne? Kaj kvankam Ŝibolet havas kialon suspekti s-ron Nikov, ne estas klare, ke li nepre estas la murdinto. Kiel Roy McCoy rimarkis:

Ne estas evidente ke Nikov mensogis, ĉar li povus esti sciinta ke Altej iros neĝskii, sed tamen ne kien. Ankaŭ, kiel li estus trovinta la sinkaŝantan paron ĉe la izolita ĉaledo? Mi ne vidas ke Nikov eĉ bezonas bonan advokaton.

Kaj sendube Ŝibolet bezonos multe pli detektivi antaŭ la proceso …

Gratulon al ĉiuj pro la bonaj solvoj. En la ĉi-foja lotumado gajnis Jaidyn, kiu ricevos $5-rabaton de la retbutiko.