Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

La murdita skiisto

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-30
[figure]

Elija Ŝibolet eniris la oficejon kaj fermis la pordon. Lia bona amiko, detektivo Senom, ekstaris kaj premis lian manon.

“Estas bone vidi vin, Elija. Mi havas kuriozan aferon por vi.”

Profesoro Ŝibolet sidiĝis kaj prenis cigaron el la cigarujo sur la skribotablo. Dum li bruligis ĝin li diris mokete, “Ĉu vi refoje perdis vian kajeron?”

“Certe ne. Jen!” diris Senom, kaj li prenis ĝin el sia pluvmantelo.

“Bone. Nu, bonvolu diri la aferon.”

Senomo stariĝis kaj anoncis, “Unue, ni devas iri al la loko!”

La detektivo veturigis sian amikon per aŭto al luksa loĝejaro ĉe fora flanko de la urbo.

“Kiam la mez-januara varmiĝo fandis la neĝdunojn en la montaro Barŝirma”, rakontis Senom, “en ski-feriejo tie la polico trovis sportaŭton en flankvojo apud izolita ĉaledo. En la ĉaledo ili trovis la kadavrojn de Aŭrora Senviv kaj Antonio Altej. Ili estis mortpafitaj per fusilo”, li daŭrigis. “Ambaŭ estis registritaj ĉe la ferieja oficejo sub falsaj nomoj.”

“Eble temas pri amafero”, sugestis profesoro Ŝibolet.

“Ni trovis nenion por subteni tiun konjekton”, diris Detektivo Senom. La du krim-solvistoj nun estis en la trofeoplena salono de Antonio Altej. Profesoro Ŝibolet legis tabuleton el acerligno, kiu nomis Antonion la dua fininto en la pasintjara Akvoskiada Konkurso.

“Do kial vi veturigis min ĉi tien kaj ne al la ĉaledo? La krimo ne okazis ĉi tie.”

Senom pergeste montris tablon ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro. “Jen, rigardu!”

Sur la tablo sidis kvar naskiĝtagaj donacoj; policanoj jam malfermis ĉiujn. Ŝibolet ekzamenis libron pri subakva trezorserĉado donacita de Paŭlo Livaman, paron da ski-bastonoj de Georgo Nikov, harpun-pafilon de Johano Prundon, kaj sunkaskon de Rinjo Suprebril.

“Pro sia reputacio, Altej ricevis laboron dum jaroj”, diris Senom. “Li instruis akvoskiadon kaj senskafandran subakviĝon al famuloj. Eble se li restus en tiu okupo, li ankoraŭ vivus.”

“Sed li estis tre sekretema. Li neniam diris al iu ajn, kion li planis, certe ne pri la rendevuo kun Aŭrora Senviv. Li invitis kvar homojn al sia naskiĝtaga festo ĉi tie. Ili venis, sed Altej ne ĉeestis. Je tiu nokto li registris sin en la feriejo sub falsa nomo.

“Ĉu vi suspektas iun?”

La detektivo konsultis la kajeron. “Mi parolis kun la kvar homoj. Antonio skribis al la kvar la saman inviton:

Antaŭ ol mi foriros por skii, venu kaj festu mian naskiĝtagon. Mardon. Ĉe mi. Je la oka, vespere.

La gastoj, Livaman, Nikov, Prundon, kaj Suprebril, lasis la donacojn kun la loĝejara kontrolisto kaj reiris al siaj hejmoj. Ili ĉiuj diris, ke ili ne scias, kien Altej iris por skii.”

“Unu el ili evidente mensogas,” diris Ŝibolet. “Mi havas bonan ideon, kiu estas la kulpulo.”

Kiel Ŝibolet scias, kiu kulpas? Se vi havas supozon, sendu nur unu solvon al redakcio (adresojn trovu en la kolofono) antaŭ la 15-a de Oktobro. Inter la solvintoj ni lotumos $5-rabaton de la retbutiko.