Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Niaj internaciaj rilatoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-16

Pri kiaj internaciaj temoj vi aŭ via klubo eksciu?

Pri UEA

Via Esperanto-USA estas organiza membro de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). Multaj landaj organizoj de Esperanto estas tiaj membroj de UEA. Ankaŭ multaj membroj de Esperanto-USA estas individuaj membroj de UEA.

Por trovi pliajn informojn pri UEA, iru al la retejo de UEA. Se vi jam estas membro, legu la pasintajn numerojn de Esperanto, la oficiala inform-organo de UEA.

Pri Duncan Charters

Nia kara membro Duncan, kiu servis multflanke al la movado en Usono dum multaj jaroj, estas la nova prezidanto de UEA! Antaŭ ol NASK ekaperis, Duncan Charters gvidis kursojn, kiuj metis la antaŭfondaĵon por NASK, kiu ĵus festis la 50-jaran jubileon.

Mia propra unua sperto kun D-ro Charters okazis dum la 47-a Landa Kongreso de ELNA en 1999, en kiu li elparolis la anoncojn tiel klare, ke mi povis vidi ĉiun literon de la lingvo, kiun li elbuŝigis. Tian klaran prononc-kapablon li lernis sub la gvido de la fama Esperanta majstro Ivo Lapenna.

Nia plej klara ŝanco partopreni en la internacia movado nun estas jam plani partopreni en la Universala Kongreso de 2020 en Montrealo, Kanado. Tio estas granda ŝanco por ni partopreni, kaj eĉ helpi kaj lanĉi tiun grandan eventon, kiu malofte okazas en Nordameriko. Por pliaj informoj pri tiu UK, vizitu la retejon de UK-2020. Esperanto-USA estas kun-gastiganto por la UK. Bonvolu helpi nin se vi volas.

Pri la junuloj

La Usona Esperantista Junularo (USEJ) nun tre aktivas, kaj planas eventon post kelkaj monatoj en Ĉikago por trejni la novajn junajn gvidantojn de Usono. Ĉefa celo de tiu trejnado estas plani eventojn por la junuloj por la UK en Montrealo. Via bonkora donaco al nia kampanjo Esperanto in the USA helpos la junulojn.

Via Internacia partoprenado

Vi kaj viaj klubanoj povos ekscii pri la internacia movado kaj pri kio okazas en aliaj landoj diversmaniere.

  1. Membriĝu en UEA. Tion vi faru kiam vi membriĝas al Esperanto-USA per nia retbutiko.

  2. Legu pri la internacia movado per Interreto aŭ per Esperanto, la informilo de UEA. Rimarku, kio okazas multflanke en diversaj landoj kaj kulturoj.

  3. Faru internacian programeron en via klubo. Se vi ne havas aktivan lokan grupon, serĉu en nia adresaro de lokaj grupoj. Kaj kontaktu vian regionan helpanton.

  4. Korespondu kun plumamiko en alia lando. Pri tio vi serĉu per sociaj komunikiloj aŭ per babilado en via loka aŭ regiona grupo.

Ek kaj antaŭen internacie!