Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Instrui kaj praktiki Esperanton per surtablaj rolludoj

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-30

Sekvas teksto de prezento, kiun Timoteo faris ĉe la ĉi-jara Landa Kongreso en Bostono.

Homoj nature estas rakontistoj. Ekde la komenco de racio, la homaro verkis historiojn pri ĉio. Plej ofte la verkisto estis nur unu dum la rakontado, almenaŭ ĝis la jardeko 1970. El surtabla batalludado aperis nova formo de rakontado. Anstataŭ unu rakontisto, la tuta grupo povis partopreni. La unua eldonita sistemo estis Galerioj kaj Drakoj (angle Dungeons and Dragons), akirebla ekde la jaro 1974.

La nova ludo establis modelon kie unu ludanto estas la ludestro, kiu priparolas la imagan mondon, kie okazas la intrigo de la ludo, aktoras neĉefajn personojn en tiu mondo, kaj parolas pri la reagoj de tiu mondo pro la agoj de la ĉefaj personoj. La aliaj ludantoj aktoras ĉefajn personojn en la ludmondo. Kiam okazas ago, kiu povas malsukcesi, oni ĵetas kubetojn laŭ la reguloj. La rezulto de la ĵeto indikas ĉu la ago sukcesas.

Nu, kial estis rimarkinda tiu okazo? Estis rimarkinda ĉar nova maniero verki rakontojn ĵus kreiĝis. Komenciĝis granda furoro en la angloparolanta mondo kune kun morala paniko pri la fantazieco de la ludo. Multaj aliaj sistemoj eldoniĝis baldaŭ: fantaziaj, sciencfikciaj, modernecaj, ktp. Kelkaj eĉ celis povi ebligi ian ajn rakonton.

Sed dum jardekoj, neniu sistemo aperis en Esperanto.

Finfine, proksimume je la mezo de la jardeko 2000, Cristopher Gledhill, kiu ankaŭ tradukis La Hobito de J. R. R. Tolkien, tradukis la sistemon Risus al la internacia lingvo. Risus estas universala sistemo kreita por povi ludi rapide. La tuta regularo postulas nur naŭ paĝojn.

Pli da progreso okazigis Matthias von Laer pere de la traduko de la bazaj reguloj de la sistemo Vojtrovanto (angle Pathfinder) al Esperanto. La projekto ankoraŭ bezonas pli da tradukado.

Mi esperantistiĝis ekde la jaro 2007 kaj komencis ludi surtablajn rolludojn en la angla ekde la jaro 2010, ludante la 3.5-an eldonon de Drakoj kaj Galerioj ĝis la eldono de la 5-a eldono, kiun mi ludas nun.

La projekto traduki alian ludsistemon al Esperanto ŝajnis al mi farinda sed timinda. Antaŭ ol la Landa Kongreso de 2018 en Seatlo, mi decidis finfine traduki sistemon. Mi elektis traduki sistemon ĉar provi sistemon kreatan postulas multe da laboro kaj tempo. Mi serĉis sistemon, kiu estus kaj

  • libera (ŝanĝebla kaj disdonebla de ĉiuj)
  • universala (ne ligita al unu ĝenro de rakontoj) kaj
  • plena (kun ĉio, kion oni bezonas por ludi)

Mi trovis la tiam-novan sistemon Open Legend ĉar

  • laŭ ĝia permesilo iu ajn povas uzi la bazan regularon,
  • oni povas rakonti ian ajn rakonton per ĝi, kaj
  • la sistemo jam enhavas ĉion necesan por ludi.

Mi tre dankas al Matthias von Laer pro lia laboro krei terminaron pri surtablaj rolludoj en Esperanto. Pro tio la tradukado de Open Legend al Malferma Legendo estis rapide kaj relative facile. Ŝajne ĉiu sistemo en la angla penas priskribi la samajn ideojn per malsamaj vortoj. Mi ne intencas fari same en lingvo kiu strebas esti logika.

La unuaj provadoj okazis je la LK 2018 en Seatlo. Ĉiuj la partoprenantoj amuziĝis ege. La sperto de tiuj helpis pliutiligi la tradukon. Je la LK en 2019, pli da homoj povis ludi.

Bone, sufiĉe da tio. Kiel povas utili ĉi tio al vi?

Ĉu vi jam ludis surtablajn rolludojn en alia lingvo? Uzu unu el la ekzistantaj sistemoj por mojosa aventuro.

Se vi ne ankoraŭ ludis ĉi tian ludformon, legu la regulojn de Risus, ili estas simplaj kaj la eksplikado estas tre ĝusta. Post tio, se vi volas ludi pli organizatan ludon, uzu VojtrovantoMalferma Legendo.

Dum ludo, ĉiuj devas paroli. La ludoformo estas preskaŭ tute libera, do okazos diversaj konversacioj. Ekzemploj de tio el ludoj, en kiuj mi ludis estas

  • kiam persono, kiu preskaŭ malliberiĝis pro nomi policiston “kamarado” dum la rusuja enlanda milito.
  • kiam grupo, kiu decidis skrapi la fundon de haveno post aŭdi ke iu perdis juvelojn tie.
  • kiam la grupo renkontis grupon de lacertuloj kaj trompe devigis helpon de ili per alivesti kiel drako. Fakte, tiuj, kiuj estis en tiu ludo nun uzas la frazon “ŝtofa drako” por evidentaj, sed efikaj ruzoj.

Tio estas helpa por praktiki Esperanton, sed kiel povas helpi lerni la lingvon? La tri sistemoj, kiujn mi menciis, jam ekzistas en multaj lingvoj, do komencantoj povas lerni la regulojn en jam konata lingvo antaŭ ol komenci ludi en Esperanto.

Dum jaroj da ludado, mi rimarkis ke ĉiu ludanto ŝatas uzi unikan helpilaron. Iuj ŝatas havi nur la regularon, unu de ĉiu bezonata kubeto, kaj sian personfolion1. Aliaj ŝatas havi sakon da kubetoj, kajeron, kalkulilon, ktp. Mi jam kreis multajn helpilojn por Malferma Legendo. Mi konsilas havi ilin akireblaj sed ne devigi al ludantoj ilin uzi.

Ĉi tio estas ĉi tiam nur ideo; nek mi nek alia (laŭ mia scio) antaŭe klopodis instrui Esperanton per surtabla rolludo. Oni povas peni fari tion nun, sed pli da laboro helpos.

La baza regularo kaj helpilaro de Malferma Legendo ankoraŭ enhavas erarojn. Se vi trovas eraron, bonvolu uzi la kontaktilon je la retejo.

La tradukado de Vojtrovanto ankoraŭ ne estas tuta. Se vi ŝatas tiun sistemon aŭ la 3.5-an eldonon de Galerioj kaj Drakoj (ambaŭ sistemoj estas interŝanĝeblaj), vi povas helpi traduki la sorĉojn, bestaron, ktp.

Ĉiuj sistemoj ankaŭ bezonas la helpon de ĉiaj artistoj. Verkistoj: praktiku skribi rakontojn per verki aventurojn. Pentristoj kaj desegnistoj: helpu al ludantoj imagi mondojn klare. Projektoj ankaŭ bezonos vian atenton, kaj fojfoje monon por prosperi.

Kaj kial resti kun nur tri sistemoj? Ju pli da ideoj, des pli da kreado. Ekzistas multaj sistemoj malfermaj en multaj lingvoj, aŭ kuraĝuloj povas krei novan sistemon en Esperanto. Kio gravas plej estas la memorindaj tempoj inter amikoj ofte novaj, kaj la rakontoj, kiujn ili verkos kune.

  1. personfolio = folio kun la gravaj detaloj pri ludata persono.