Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

Vere en Esperantujo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

Antaŭ unu jaro, mia somera laboro tute enuigis min. Soifante, mi serĉis fontojn en mia dezerto. Unu tedan tagon, mi hazarde trovis Esperanton en la retejo de Duolingo. Trapasinte multajn lecionojn en unu tago, mi sentis min sufiĉe malsoifanta, per fonto profunda. Kun volo nekutime forta, mi decidis lerni nian lingvon kiel eble plej profunde. Mi bedaŭras, ke mi ne memoras la daton de mia esperantistiĝo. Tiam, kiam mi troviĝis en la mezo de la tedo, mi povus pripensi tiun novan lingvon. Kaj kia lingvo ĝi estas! Mi enamiĝis rapide, neantaŭvideble. Serĉante feliĉigilon por mia spirito, mi trovis fortan amon.

Post kelkaj semajnoj, mi trovis la retejon de Esperanto-USA. En retpaĝo, mi legis pri la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK). Antaŭ ol lerni pri la cetero de Esperantujo, mi forte volis partopreni en NASK en la somero de 2016. Multaj bariloj staris inter mi kaj la kursaro. Libera tempo, mono, kaj Esperanta lerteco mankis al mi. Deziro tre granda, sed ĉu mankis la forto? Eble. Dum ses monatoj mi ĉiutage studadis Duolingon kaj miajn librojn. Mi pasigis horojn da peniga laboro (se laboro estas la ĝusta vorto – lernado de Esperanto estis ĝojiga). Mi liberigis tempon, kaj kun la subteno de NASK por plentempaj studantoj, mi nuligis mian zorgon pri mono. Januare, mi aliĝis al la kurso. Tiu memdonaco donis al mi novan celon: pretiĝu plu por NASK.


Mi ellitiĝis en Ĉikago, streĉita. La frua sonoro de la vekhorloĝo anoncis al mia dormema korpo la venontan vojaĝon. En la granda flughaveno mi rigardis vizaĝojn, starigante demandojn al mi. Ĉu estas aliaj solaj vojaĝantoj, survoje al landoj nekonataj? Certe. Ĉu inter la flugantoj estas aliulo, kiu aŭdacas vojaĝi al loko por paroli lingvon malbone regitan? Ĉu aliuloj portas la verdan stelon interne, ĉu pro manko de butontruo, ĉu pro timo? En mia koro mi estas esperantisto, mi pensis, sed ĉu mi povos montri tion al la aliaj NASK-anoj? Mensogus mi, se mi dirus al vi, kara leganto, ke mi ne timiĝis kaj en la flughaveno kaj en la aviadilo.

Finfine mi atingis la universitaton William Peace. Pluvegis dum mia paŝado el la bushaltejo en la urbocentro al la kampuso. Malseka, mi eniris la loĝejon. La etoso tuj montris sin al mi. Malgraŭ mia malsekeco, unu el la instruistoj varme salutis min kaj donis al mi informojn. Ŝlosiloj enmane, mi trovis mian ĉambron. Je la dek-sesa, mia samĉambrano ekaperis. Koloradano li estis, 24-aĝa kiel mi. Ni interparolis dudek minutojn antaŭ ol li diris al mi, ke tiu estas lia unua konversacio en nia lingvo. Kvankam li serĉis la ĝustan vorton kelkfoje, nia interŝanĝo estis ege agrabla. La etoso pendis en la ĉambro nebule – ju pli da konversacio, des pli da ridetoj.

Mirigis min, kiom da bonkoraj homoj vojaĝis al Esperantujo. La unuan vesperon, mi renkontis Kubaninon. Mia usona eduko strebis timigi min per ŝia ekzisto. Malgraŭ la iam malbonaj sentoj inter niaj hejmlandoj, tiam ni sentis nin bonege. Kun verdaj koroj batantaj samtempe, ni interparolis pri niaj esperoj. Ni ambaŭ esprimis dezirojn por paco, amikeco, kaj la eblo trovi veron en mondo ombrita per mensogoj. Mi sentis min pli simila al ŝi ol al la plimulto el miaj samlandanoj. Nur en Esperantujo, mi pensis. Poste, en loka trinkejo mi amikiĝis ankaŭ kun rondo da pli-malpli junaj esperantistoj. Bieroj enmane, ni parolis pri gramatiko, la movado, niaj propraj vivoj, kaj niaj esperoj por NASK. Krom mi kaj alia nova esperantisto de Novjorko, ĉiuj jam partoprenis en NASK. Ili esperis, ke la kursoj kaj instruistoj estos tiel bonaj, kiel en la pasinteco. Mi nur esperis, ke mi povus trovi la ĝustan klason.

Mia menso estis duigita. Ĉu la meza nivelo estus bona por mi? La anglo, kiu instruis ĝin, estis amuza. Certe, ankaŭ liaj rimedoj por poluri mian lingvoscion estus amuzaj. Sed la gramatikaj diskutoj promesitaj en la supera kurso logis min. Multaj NASK-anoj konsilis min tiel: “Ĉeestu la superan. Se ĝi ne taŭgos, vi povos iri al la meza.”

La unuan tagon, ni ĉiuj prezentis nin al niaj klasanoj. Subite, mi rekonis multajn nomojn kaj el la folioj de Usona Esperantisto kaj el Interreto. Jes! Tiu estas la bestkuracisto el Alabamo, kiu verkis rakonton pri la hundido! Tiu estas la redaktoro de la gazeto! Tiu estas la kuracisto el Vaŝingtono, kiu ofte helpis min pri gramatiko fejsbuke – sen ŝia laboro por la Duolingo-kurso, mi neniam estus eklerninta Esperanton. Pliaj nomoj sonoris en miaj oreloj kiel gravaj esperantistoj de Usono kaj la mondo. Sed neniu nomo sonoris pli laŭte ol tiu de la instruisto, Bertilo. Kiel Mikelanĝelo, li nek kaŝas la familinomon, nek ŝanĝis sian nomon al unuvorta kromnomo. Nur liaj senhaltaj laboroj nomigis lin ununome. Mi timis la grandajn nomojn. Ĉu la supera nivelo vere taŭgos?

Jes, la supera taŭgis. Fakte, la famuloj de Esperantujo estas homoj kiel vi kaj mi. Ili bone regas la lingvon, sed (kiel ni) eraras iomete. Ili ne komprenas ĉion. En la klasĉambro, eĉ ili cerbe starigis po unu demando pri “po”. Kune, ni povis analizi eĉ la plej malfacilajn gramatikajn problemojn, kaj diskuti ilin detale. Mi komprenis kaj la demandojn kaj ofte partoprenis en la afablaj diskutoj. Pli ol iam antaŭe, mi miris pri la riĉeco de nia lingvo. Mi iomete konis la esprimpovon de Esperanto, sed mi neniam spertis ĝin tiel profunde.

Mia ĝojo multobliĝis dum la kurso. Ĉiutage, ni diskutis aferojn el la “magia ĉapelo” de Bertilo. Ĝi funkcias tiel: oni demandis Bertilon per slipo enmetita en lian pajlan ĉapelon. Dum la kurso, Bertilo prenis slipojn el la ĉapelo kaj respondis al la demandoj. Kvankam la ĉapelo estis sufiĉe malprofunda, kun slipoj superfluantaj, la respondoj de Bertilo kaj la samklasanoj ĉiam profundigis mian scion. Sed ni ne nur diskutis la demandojn. Unu el niaj plej ŝatataj taskoj estis korekti erartekstojn. Kelkfoje ni serĉis plejparte gramatikajn erarojn. Sed pli ofte ni ekzercis nin en vortelekto per tekstoj sen ĉiu sepa vorto. Tiu tasko estis farinda metodo por konstati mian vortstokon. Kompreneble, ĝi ne estas tiel granda, kiel en la angla. Tamen, mi povis elekti ĝustan vorton dum la ekzerco, eĉ se ĝi ne ĉiam estis la ĝusta vorto de la originala teksto.

Certe, mi ne estis tiel sperta, kiel multaj aliaj en la supera kurso. Ofte mankis al mi la ĝusta vorto aŭ la perfektigita stilo. Sed mi partoprenis en la kurso kaj komprenis ĝin entute. Mi amikiĝis kun la aliaj partoprenantoj, ligitaj per nia amo de la lingvo. Bertilo instruis nin kaj ŝercis kun ni. Eĉ la ununoma akademiano estis afabla, scivola homo. Li vere volis aŭdi niajn lingvajn respondojn. Pro li kaj la formo de la kurso, la supera kurso estis bona elekto por homoj scivolaj pri gramatiko, vortfarado, kaj nuntempaj lingvaj demandoj. Per ĝi, mi riĉigis mian lingvoscion kaj plenigis multajn truojn survoje al plena flueco.

La klasoj ĉiam estis bonaj, amuzaj, riĉigaj. Sed la kialoj por partopreni en NASK estas pli grandaj ol la kursoj. Simple, oni povas loĝi en Esperantujo unu semajnon. Homoj eble krokodilis dum NASK, sed mi malofte aŭdis ilin paroli angle. La tagoj estis plenplenaj de prelegoj, koncertoj, metiejoj. Ĉio estis en Esperanto, kaj la gvidantoj bone regis la lingvon, eĉ la fakvortojn bezonitajn por priskribi malsimplajn ideojn.

Por mi, la plej bona etoso estis en la trinkejo kun granda rondo de esperantistoj. Ni ludis kartludojn, ŝercis, kaj rakontis historiojn verajn kaj mensogetajn. La celo ne estis ebriiĝi – fakte, multaj homoj neniam trinkis ian alkoholaĵon. Sed tio ne gravis. La biero kaj la trinkejo estis nur bagatelaj, kompare kun la sperto paroli Esperanton kun amikoj por amuzi ilin kaj amuziĝi.

Amardolĉe, la kurso finiĝis. Ni ĉiuj sopiris al niaj propraj hejmoj kaj landoj, sciante, ke la verda flanko de niaj animoj volus resti en Esperantujo. Esperanto ŝirmis min en riĉa lando, kie mi trovis pli plenan vivon, nek nur parto de mia propra kulturo, nek forlasinte ĝin. Kun amoj kaj pensoj finfine unuigitaj korlingve, mi volis resti sur la verda herbo. Sed tio ne eblis. La esperantista vivo devas esti duigita. Hejme, mi revas pri Esperantujo tiel, kiel enmigrinto revas pri la patrujo. Ĝis mia venonta vojaĝo, mi nur povas pensi, sopiri, kaj sonĝi pri tiu lingva paradizo.