Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4

Simpla donaca kesteto

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

Jen la unua artikolo en nova serio por amatoraj lignaĵistoj – homoj kiuj faras belajn kaj/aŭ utilajn lignaĵojn hejme, ofte sen helpo de multekostaj iloj. La celo estas doni praktikajn konsilojn, kaj eble inspiri al vi novan temon por propra projekto. Eĉ se vi ne ŝatas konstrui aferojn, mi esperas, ke vi ĝuos sekvi la projektojn en ĉiu artikolo de unua ekpenso ĝis praktika realiĝo. — Red.

[figure]
Mi bezonis kesteton por enteni paron da orelringoj por mia edzino. Mi decidis fari ĝin el ligno de juglandarbo. Sur la pivotebla kovrilo mi konservis la naturan randon de la ligno por aldoni intereson kaj belecon.

Unu el la malmultaj donacoj, kiujn mia edzino deziris por sia naskiĝtaga datreveno, estis paro de orelringoj kun pendantaj krucoj. La butiko, kiun ŝi proponis, ne havis tian varon, do mi aĉetis interrete. Kiam la donaco alvenis, mi malkovris ke ĝi estis sen donacujo. Do mi decidis fari taŭgan kesteton por ĝi.

Oni diras, ke konstruado de kestoj estas la plej granda parto de la lignaĵista metio, do eble ĝi estas bona temo por tiu ĉi unua artikolo!

Por fari tian kesteton mi preferas uzi malmolan lignon, ekzemple el kverko aŭ acero. Bedaŭrinde, en mia regiono oni kutime vendas nur krudajn tabulojn kaj trabojn el mola pino, kies ligno pli taŭgas por domkonstruado. Ĉe la plej grandaj vendejoj foje troviĝas malgrandaj, pli fajnaj tabuloj el ruĝa aŭ blanka kverko, poplo, aŭ acero. Kaj por la plej seriozaj lignaĵistoj ekzistas vendistoj de multekostaj lignoj el malmolaj specioj kiel juglando – aŭ eĉ ekzotaj specioj kiel mahagono.

[figure]
Dum la lignogluo firmiĝas, la pecoj devas esti firme kuntenitaj. Ĉi tie mi uzas malgrandajn risort-krampojn kaj elastajn ringojn.

Alia eblo por amatora lignaĵisto estas reuzita ligno. Mi foje plenigas mian stokon de nepinaj lignoj per serĉo de vojflankoj dum mi veturas tien kaj reen. De tempo al tempo oni formetas meblojn por rubistoj. Ĉi-foje mi tamen havis branĉon de unu el miaj juglandarboj, kiun mi lastatempe pritondis, do mi decidis fari la kesteton el ĝi.

Unue, mi uzis tablosegilon por fari el ĝi latojn kun ortaj anguloj. Poste, mi mezuris kaj tranĉis la latojn por krei la pecojn de la estonta kesteto.

Jen la kvantoj kaj mezuroj de la pecoj; ĉiuj havis dikecon de 7mm (¼″):

[figure]
La kesteto kaj kovrilo estas pretaj por la fina kunfikso. Oni povas vidi la naturan randon de la kovrilo. Tre eleganta, ĉu? Pro kutimo mi kontrolis la keston per la eta ortilo. Ĝi ne estis perfekta, tamen sufiĉe bona.
  • 2 flankoj: 3 × 10 cm (1-¼″ × 4″)
  • 2 finoj: 1.5 × 5 cm (⅝″ × 1-⅞″)
  • Kovrilo kaj malsupro: 5 × 10 cm (4″ × 1-⅞″)

La facojn mi glatigis per ŝlifpapero mezgrada, kaj poste mi kungluis la pecojn. Mi uzas lignogluon de la marko Titebond, sed por tiu ĉi projekto preskaŭ ajna lignogluo taŭgas.

Poste, kiam la gluo jam bone firmiĝis, mi denove glatigis la kesteton, aparte la juntojn, por ebenigi ilin ĝis la facoj. Post tio mi reglatigis la korpon per pli fajna ŝlifpapero.

Por ĉi tiu haste farita projekto mi faris platajn juntojn; mi simple kungluis la pecojn ĉe iliaj finoj, sen enĉizi mortezojn aŭ tenonojn. Se mi havus pli da tempo aŭ lerteco, mi sendube farus kombil-juntojn aŭ hirundvostajn juntojn pro ties beleco kaj fortikeco. Tamen eĉ kun plataj juntoj, sufiĉis nur gluo por bone kunfiksi la pecojn.

[figure]
Du oftaj juntospecoj. Supre: denta aŭ kombila junto; malsupre: hirundvosta junto. (Bildigis ilin la redaktoro per la senpaga programo Sketchup, ege utila ilo por perkomputila fasonado de lignoprojektoj.)

Por alfiksi la kovrilon mi decidis uzi latunajn najletojn kiel pivotojn. Taŭgus ankaŭ veraj ĉarniroj – sed ilin mi ne havis, kaj la najletoj bone sufiĉis. Mi devis tamen lukti por ĝuste alfiksi ilin al la kovrilo. Mi devis dufoje rebori etajn truojn por ili, por ke la kovrilo havu ĝustan aspekton.

Se oni preferas ĉarnirojn, eble indas rekomendi lokojn por aĉeti. Oni povas trovi malgrandajn ĉarnirojn ĉe grandaj usonaj vendejoj kiel Home Depot, Lowes, ks., sed ili kutime estas krudaspektaj kaj tial ne bone taŭgas por ornamita donacujo. Indas kontroli ankaŭ ĉe vendejoj por hobiistoj, ekz. Michaels, Hobby Lobby, Jo-Ann Fabrics, AC Moore, ks., aŭ ie ajn kie oni trovas aĵojn por artmetiistoj.

Antaŭ ol mi kunfiksis la partojn, mi finpretigis la keston kaj kovrilon per kelkaj tavoloj de ŝpruclako. Mi decidis ne tegi la internon per felto ĉar la vejnaro de la ligno aspektas tre bele. Mi pensis, ke verŝajne mia edzino efektive ne konservos la orelringojn en la kesteto post la donacado ĉar ĝi estas iom kruda. (Sed tamen ŝi ja faris tion!)