Presita el Usona Esperantisto № 2020:1 (jan-feb)

Zamenhof-tago en Reĝino, Kanado

Lasta ĝisdatigo: 2020-02-29
[figure]
Stacey, Sachia, kaj Bruce. Foto de pasintsomere, kiam ili festis Paralela Universo en parko, piknikis kaj ludis kroketon.

Bonan Zamenhof-Tagon 2019 deziras al vi la membroj de la Esperanto-Rondo de Reĝino. Nia rondo reviviĝis ĉi-jare. Ĉio komenciĝis en Januaro kiam Bruce Crisp en Otavo kreis Meetup-grupon pri Esperanto en Reĝino, kaj li helpis al Bruce Arthur komenci uzi ĝin. Kelkaj homoj aliĝis, kaj Bruce komencis anonci renkontiĝojn, sed sensukcese. Li ankaŭ komencis sendi al la membroj sian bultenon Reĝina Esperanto Newsletter.

Duolingo kontaktis la grupon Meetup kaj petis al Bruce okazigi eventojn por la Esperanto-lernantoj de Duolingo en Reĝino. Oni diras, ke estas proksimume dek lernantoj. Do Bruce anoncis renkontiĝojn kaj tiel li renkontis tri lernantojn, el kiuj du (Sachia kaj Stacey) volis kunlabori por revivigi la rondon.

Sachia komencis anonci niajn rekontiĝojn ĉe Duolingo kaj Stacey anoncas ilin ĉe Meetup. Bruce ankoraŭ faras la bultenon kaj li komencis fari alian, La Tersciuro, per Esperanto.

Ni kutime renkontiĝas en kafejo ĉiun duan semajnon por paroli Esperanton. Ni kutime rigardas korespondaĵojn, parolas pri artikolo kaj ludas ludon. Krom la tri aktivaj membroj, ni renkontis du pliajn lernantojn de Duolingo, kaj ankaŭ iu de Meetup interesiĝas. Nia grupo Meetup havas sume 15 membrojn.

Stacey kaj Sachia studas la lingvon per Duolingo. Stacey studas ankaŭ per lernu.net, kaj Sachia aĉetis la libron Teach Yourself Complete Esperanto. Bruce ricevas la revuojn Monato, Usona Esperantisto, kaj Esperanto, kaj dividas ilin kun la aliaj. Ni korespondis per Esperanto kun aliaj urboj: Kun Bruce Crisp en Otavo, Wally Du Temple de regiono Viktorio kaj Vaughn Seward de Edmontono. Kaj ni korespondis internacie kun Mana en Demokratia Respubliko Kongo kaj kun Takafumi en Japanujo.

En la nova jaro, Sachia kaj Stacey intencas partopreni la Universalan Kongreson en Montrealo. Ĉu ili renkontos vin tie?