Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Fondiĝas nova rondo en Hjustono

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31

Ni petas raportojn de ĉiuj niaj regionaj helpantoj, la homoj kiuj ĝisdatigas nian datumbazon de Esperanto-grupoj kaj kunlaboras kun lokaj grupestroj.

Post longa tempo en Hjustono (Houston), Teksaso, la 8-an de Oktobro, fondiĝis Esperanto-rondo. Kvin entuziasmaj esperantistoj, kiuj trovis unu la alian per Interreto, unuafoje kolektiĝis kune kaj decidis formi Hjustonan Esperanto-Rondon. Dum preskaŭ duhora renkontiĝo ili babilis, rakontis pri si mem, respondis al demandoj – ekz. kiam kaj kiel ili iĝis esperantistoj – manĝetis, ktp. Fine ili decidis kunveni regule, ĉiumonate, por praktiki sian lingvonivelon, ankaŭ proponante lingvajn temojn por diskuto. Novaj homoj ĉiam estas bonvenaj al la Rondo.