Usona Esperantisto № 2016:1
Usona Esperantisto estas oficiala bulteno de ELNA. Nur elektitaj artikoloj el la presita versio aperas sube; por la plena enhavo, bv. vidi la PDF-version.
- PDF-versio
- Usona Esperantisto № 2016:1 in printable PDF form.
- Senkrokodila semajnfino en Novjorkio
- Dek naŭ personoj el kvin urboj partoprenis en la Senkrokodila Semajnfino en Januaro.
- How to acquire Esperanto
- As an adult student of Esperanto, you can acquire the language while you are learning it. The trick is to find interesting reading and listening materials and enjoy them.
- Lingvaj rajtoj en malliberejoj
- En 2015 okazis problemo pri lingvaj rajtoj en miĉigana prizono. Jam de longa tempo, laboristoj tie tradukis ne-anglalingvajn leterojn senditajn al malliberuloj por gardi kontraŭ malpermesitaĵoj. Tamen en la printempo de 2015 la prizonestro decidis, ke oni ne plu rajtas uzi Esperanton por korespondi.
- Pasporta Servo - ĉu ja venkita?
- Juna komitatano de TEJO aplombe anoncis antaŭ kelkaj jaroj ke oni devus rezigni pri la Pasporta Servo – precipe ĉar la poste aperinta Couchsurfing plene venkegis ĝin. Nu, post lastatempaj spertoj miaj en Usono, mi povas diri ke tio ne estas vera.
- La hundido kaj la ŝtelistoj
- Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue komencis mian bestkuracistan praktikon, mi eniris mian ekzamenejon kaj trovis malkutiman aferon: tie sidis maljuna kliento kun granda metala peco de aŭtomobila motoro sur la genuoj.
- Ultramale
- Io por diri kiam oni opinias ne nur male, ne nur tre male, kaj eĉ ne nur malege…