Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue komencis mian bestkuracistan praktikon, mi eniris mian ekzamenejon kaj trovis malkutiman aferon: tie sidis maljuna kliento kun granda metala peco de aŭtomobila motoro sur la genuoj.
Unu nuban, malluman nokton, mia amiko eniris la korton por zorgi pri la jaguaro. Kiel kutime, li alvenis kun sia biglo, Sally. Sally bojegis kaj kuregis laŭ la korto al la kaĝo. La pordo de la kaĝo estis malfermita!
Ĵaŭdon matene mi reiris al mia laborejo sed haltis unue ĉe manĝetejo por aĉeti grandan tason da kafo por klarigi mian kapon. Sam, la blinda posedanto de la manĝetejo, demandis: “Malglata nokto, Alko, ĉu ne?” “Malglata tago, Sam,” mi respondis. “Mi preskaŭ perdis mian virinon al ŝtuparo malaperanta.”