Presita el Amerika Esperantisto jan 1914

La vagisto

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-09

GAJA, ridetanta, feliĉa vagisto li estis, kvankam ĉiam senmona, senamika, sendoma. Sencele li ĉirkaŭvagadis la landon, tagon post tago, monaton post monato, serĉante nenion krom kvietan lokon kie li povos kuŝi kaj dormi kiam la nokto venis, iom da nutraĵo kiam la malsato pikis lian stomakon. Same kiel migra birdo li norden turnis siajn paŝojn en la printempo kiam floroj kaj la herbo komencis kreski, suden kiam la aŭtunaj tagoj komencis mallongiĝi kaj la noktoj malvarmiĝi.

La mondo por li estis mirinda loko, mondo, ĉiel laŭdinda kaj ĉiam aminda. Kelkfoje li haltis en la vojo kie li promenadis kaj enpensiĝis, kompatante tiujn estaĵojn kiuj devas loĝi en aliaj mondoj, ĉar iam oni diris al li ke troviĝas aliaj mondoj similantaj nian, kies enloĝantoj sendube similas nin, kaj tion li firme kredis, eĉ kiel li kredis ĉion kion oni diris al li.

Ke neniam li povis tintigi monerojn en siaj poŝoj; ke ĉiam liaj vestaĵoj estis malnovaj kaj ĉifonaj; ke iam lia stomako doloris pro manko de nutraĵo—ĉio ĉi tio neniam maltrankviligis lin. Nuraj bagatelaĵoj estis tiaj mankoj. La bonaj aĵoj de la vivo tiel multe superis la malbonajn ke li tute ne povis trovi ian kaŭzon por plendi kontraŭ io ajn. Se iu homo iam vere posedis la “ŝtonon de la filozofo,” tiu vagisto estis tia: li havis ĉion ajn kion li deziris.

Dum li vagadis ĉi tien kaj tien, laŭlonge de la kamparaj vojoj, inter verdaj grenkampoj, flanke de bruantaj riveretoj, preter ĉarmaj farmbienoj, kaj tra belaj vilaĝoj, la vorto de kanto estis preskaŭ ĉiam sur liaj lipoj. Ĝi estis lia propra kanto: li mem ĝin verkis kaj li sole ĝin kantis. Ĝi enhavis dudek versaĵojn, unu por ĉiu jaro de la tempo dum kiu li estis vagadinta. Jen la unua:

“La vojo por mi!
La vojo por mi!
La mondo estas bela, mia vivo ja ĉiela!
La vojo, la vojo por mi!”

La vojo neniam perdis al li sian ĉarmon kaj sian misteron. Vagi antaŭen kaj antaŭen, sencele, senzorge, ĉiam mirante kio atendas tie post tiu monteto, aŭ tie kie la vojo kurbiĝas—jen ĉiama plezuro.

“Ĉu eble mi ne trovos tie malgrandan blankan dometon starantan en florĝardeno el kiu alpaŝos al mi bonvizaĝa virino kun telero da manĝaĵoj en la mano, dirante, ‘Bonvenu, vagisto! Ĉu vi ne estas malsata? Sidiĝu kaj manĝu!’ Aŭ eble sovaĝa hundo renkontos min, tie post la monteto, entuziasme montrante al mi la dentojn! Bone eĉ tiaokaze ĉar tiam mi ĉirkaŭos tra la kampoj, kaj eble mi trovos pomarbon plenan je malacidaj pomoj!” Tiel li ofte parolis en si mem dum li vagadis antaŭen.

Nenio, neniu maltrankviligis la vagiston. Leĝojn li neniam rompis, homojn li neniam ofendis. Se la de li vizititaj kamparanoj volis doni al li manĝi, kaj permesis al li dormi en iliaj ĉevalejoj, bone ja; se ne, bone ankaŭ. Iuokaze li restis tute kontenta, kaj ĉiam la mondo estis bonega loko.

Sed unu foje la sorto ludis kruele kun la vagisto. Ŝi mokis lin, freneziĝis. Strange estas ke la sorto tiel kaprice iafoje agas kontraŭ homoj.

Okazis ke en certa vilaĝo kiu troviĝis en tiu parto de la lando kie tiam vojaĝis la vagisto, kelkaj friponoj—vagistoj tute malsimilaj je tiu kiun ni priskribas—rompis la leĝojn kaj insultis kaj ofendis la vilaĝanojn. Ili ŝtelis kokojn, fruktojn, kaj legomojn; ili eniris drinkejon, ekkaptis kaj trinkis kelkajn bareletojn da biero, kaj poste provis bruligi la vilaĝon. Amase la vilaĝanoj elpelis la aĉulojn for de la vilaĝo, kaj tiam fervore faris ĵuron ke iu vagisto kiu iam eniros tiun vilaĝon tuj estos permesata ĝui la komforton de la malliberejo ĝis la juĝisto disponos lin.

Tiun saman vesperon, je la horo kiam la suno estis subiranta sub la okcidentaj montetoj kaj la krepusko estis moliganta la tutan mondon, nia vagisto eniris tiun vilaĝon, kantante gaje—

“La vojo por mi!
La vojo por mi!
La mondo estas bela, mia vivo ja ĉiela!
La vojo, la vojo por mi!”

Rapide alpaŝis al la kantanto viro kiu portis sur la brusto stanan stelon. Senvorte li ekkaptis la surprizitan envenanton, ĉirkaŭligis liajn du manojn per ŝtala ĉeno, kaj ankoraŭ senvorte kondukis lin al la malliberejo, malgranda ŝtona konstruaĵo kun baritaj fenestroj.

Plena je miro, konsterno kaj timo la kompatinda vagisto apenaŭ povis paroli. “Mi faris nenion! Mi faris nenion!” li balbutis foje kaj ree. Sed la policano respondis nenian vorton.

Tiun nokton la vagisto kuŝis sur la malvarmaj ŝtonoj de la mallibereja ĉambreto, mizera kaj malfeliĉa. Li estis vundita en la spirito; li suferis doloron en la koro. Ke li, pacamanta viro, viro kiu amas la tutan mondon, viro kiu neniam agis malbone kontraŭ iu—ke li estu malliberita! “Maljusto! Maljusto!” li ekkriis en la mallumo, kaj pli ol unu fojon tiun nokton, la larmoj malsekigis liajn vangojn.

La morgaŭan matenon li estis kondukata al la vilaĝa juĝisto. Tiu sinjoro, pompa kaj memcerta ostkapulo, rigardis la arestiton je severaj okuloj.

“Vagistaĉo,” li diris, “vi alvenis al la malĝusta vilaĝo. Ĝi ne estas bona loko por via sano. Mi intencas doni al vi tian bonegan memorigilon ke poste vi neniam forgesos ĉi tiun urbeton. Mi intencas sendi vin al la ŝtonamaso kie vi povos rompi la ŝtonojn dum tridek tagoj. Tiel la leĝrompisto metamorfoziĝas je ŝtonrompisto. Ha, ha, ha! Bonega ŝercaĵo, ĉu ne, Toni?” Li palpebrumis bonhumore al la policano.

“Sed mi faris nenion kontraŭleĝe, via moŝto! Mi——” La vagisto ne finis paroli.

“Silentu!” tondris la juĝisto. “Oficiro, prenu lin al la ŝtonamaso kaj donu al li la plej grandan martelon haveblan, kaj zorgu ke li rompu ŝtonojn dek horojn ĉiutage.”

“Lasu tion al mi, via moŝto,” diris la policano, ridetante kaj grimacante.

Mi hontas diri kiel kruele, kiel senkompate tiuj vilaĝaj sovaĝuloj laborigis tiun senkulpan vagiston. Ĉiumatene li estis kondukata al ŝtonamaso. Ĉi tie dum dek horoj li svingigis pezan martelon, rompante la malmolajn ŝtonojn. Nokte li dormis en malseketa, malvarmeta ĉambreto, kuŝante sur lito el granito. Kaj la nutraĵo kiun oni donis al li estis nutraĵo por porkoj, al li kiu ĉiam estis manĝinta la plej bonajn manĝaĵojn de la lando!

La gaja rideto malaperis for de liaj lipoj; liaj vangoj paliĝis; lia dorso kurbiĝis: grandaj vezikoj aperis sur liaj manoj; lia koro malmoliĝis; kaj li komencis senti la malamon, la malamegon, li kiu ĉiam sentis la amvarmecon en la koro! Li komencis pripensi pri venĝo. “Ili pagos! Ili pagos!” li nun ofte diris en si mem, kaj dum li laboris aŭ dum li kuŝis en la malliberejo li pripensadis la venĝon kiun li faros.

Pasis dekkvin tagoj. Tiam komencis pluvi kaj dum unu tuta semajno la pluvo ne ĉesis fali. Dum tiu semajno la malliberigito ĝuis iom da ripozo ĉar lia gardisto ne ŝatis stari en la falanta pluvo, kaj permesis lin resti en la malliberejo. Nun li pripensis nenion krom la venĝo.

Ie li estis trovinta pecon da ŝtalo, kaj dum la pluvaj tagoj li okupis sin je la fabrikado de segilo. Li ne estis mallerta je tia arto kaj li bone sukcesis en sia laboro. Tuj li komencis segi unu el la ŝtalaj bariloj kiuj baris la fenestrojn de la malliberejo.

Unu nokton, iom post la meza horo, li elgrimpis el sia ĉambreto tra la segitaj bariloj, saltis al la tero, kaj senbrue elŝtelis el la vilaĝo. Ankoraŭ la pluvo falis kaj li aŭdis la bruegon de la superplena rivero kiu fluis tra la valeto en kiu sidis la vilaĝo.

Kiam li estis preterpasinta la lastan domon li haltis kaj malantaŭen rigardis. Tie en la mallumo dormis preskaŭ mil homoj. Kiel li malamegis ilin ĉiujn! Ili estis malliberigintaj lin; ili estis punintaj lin maljuste; ili estis mokintaj lin! Venĝon, venĝon li deziris kaj li havos ĝin! Sed kiel okazigi ĝin? Post longa pensado li skuis la kapon kaj antaŭeniris. Li ne kuraĝis resti proksime de la vilaĝo. La deziro por venĝo estis granda sed la timo de tiu ŝtonamaso estis pli granda.

Li sekvis la vojon laŭlonge de la rivero. Du kilometrojn for de la vilaĝo li alvenis al artefarita lago. Alta kaj larĝa digo entenis en granda kavo la kolektitan akvaron de la ĉirkaŭantaj montetoj. Li jam iome sciis pri tiu lago kaj ĝia entenanta digo. Antaŭ du aŭ tri tagoj li aŭdis du virojn parolantajn pri la danĝero kiu minacus la vilaĝon okaze de difektigo de la digo. La longa falado de la pluvo estis superpleniginta la lagon, kaj dube estis ĉu la digo povus subteni pli grandan premadon.

La vagisto scivole suprengrimpis al la supraĵo de la digo kaj promenadis laŭlonge de ĝi. Li rimarkis kiel la ondetoj de la lago tuŝis la suprajn randojn de la barilo. Decidante ke tia promenadejo estis tro danĝerhava dum malluma nokto, li estis ekforironta kiam la sono de falanta kaj murmuranta akvaro frapis liajn orelojn. Li ne povis kompreni tion. Malrapide li antaŭenpaŝis al la loko kie la sono estis plej laŭta. Ha! Jen trueto en la digo! Trueto tra kiu la akvo estis fluetanta, kaj kiu estis pligrandiĝanta je ĉiu momento!

La graveco de lia eltrovo ne tuj tuŝis lin, kaj li rigardis la falantan akvon seninterese. Subite li komencis ridi. “Ha, ha, ha! Jen mia venĝo! La diablo estu kun mi! Jen mi nur devas atendi kaj mia venĝo estos plenigata. Bonege ja! Mi certe atendos! Morgaŭmatene tiu kondamninda vilaĝo kaj ĝiaj enloĝantoj kiuj maljuste punis min—kie ĝi kaj ili estos? Nenie! Ĉio estos pereinta!” Tiel li parolis tie en la mallumo.

Li sidiĝis apud la digo, kontente aŭskultante al la murmurado de la akvo fluetanta tra la kreveto en la ligmuro. Grade la sono plilaŭtiĝis ĉar la truo estis plilarĝiĝanta. En apuda sendanĝera loko, komforte klinante sin sur arbtrunko, la vagisto restis, ridetante kaj grimacante, trankvile atendante la tutan rompiĝon de la digo. Tiam, li bone sciis, muro da akvo trakuregos tra la valeton, detruante ĉion en sia vojo.

Image li povis vidi tiujn virojn kiuj estis mokintaj lin, baraktantajn en la sovaĝaj ondoj; image li povis aŭdi iliajn mortkriojn, kaj tia imagado tre plaĉis al li. Sed—pri la virinoj kaj la malgrandaj infanoj! Ha! Tiuj ankaŭ? Ili ne faris al li ian malbonon. Mortigi virinojn kaj infanojn senkulpajn? Ne, ne, ne! La penso terurigis kaj tremigis lin. “Neniam!” li ekkriis. “Mi savos ilin!”

Li suprensaltis kaj rapidis al la digo. Furioze li komencis labori, provante haltigi la elfluon de la akvo, sed li laboris vane: li ne povis fermi la krevon. Per la manoj li enĵetis teron en la truon, sed tuj la akvo forportis ĝin. Li freneziĝis, li ekkriis, li ploris, li preĝis. Liaj manoj sangokovriĝis, la ŝvito elstaris en gutoj sur la brovo, li tute eluzis siajn fortojn.

Fine malesperante, li ĵetis sian tutan korpon en la larĝiĝantan krevon, sidiĝis en ĝi, kaj komencis premi la teron ĉirkaŭ sia korpo. Iome li haltigis la alfluon. Li daŭris altiri la teron al li kaj meti ĝin ĉirkaŭ siaj flankoj, ne ĉesante ĝis kiam la truo estis efektive ŝtopita. Tie li sidis, duonenterigite, la reston de tiu nokto. Li estis malvarmega kaj malsekega; bone li sciis ke li pereos se la digo rompiĝos, sed li restis tie, zorge gardante ke neniu nova trueto aperu.

Frumatene la viro kies devo estis observi la digon ĉiuhore dumnokte, vekiĝis el longa, dolĉa dormado, alvenis por rigardi la lagon, kaj trovis la vagiston. Terurfrapite li rapidegis al la vilaĝo kaj sciigis ĉion al la vilaĝanoj. Baldaŭ venis kurante amaso da viroj portantaj ŝovelilojn kaj pikilojn. Rapide ili riparis kaj plifortigis la difektitan digon, kaj tiam liberigis la heroon kiu estis savinta ilin ĉiujn. Zorge ili alportis lin al la vilaĝo kie la tuta vilaĝanaro elkuris por renkonti kaj honorigi sian savinton. Sed la heroo sciis nenion pri tio. Li estis, se ne jam morta, mortonta—tiel diris la doktoro.

Sed li ne mortis. Dum tiu tuta tago li dolĉe dormadis en bonega lito, kaj iam posttagmeze li vekiĝis, streĉis sin, oscedis, kaj petis manĝaĵojn.

Kia ĝojo en tiu vilaĝo! Ĝia savinto vivos! Grandajn preparojn oni tuj komencigis por dece honorigi lin. La urbdomo estis malfermita kaj beligita per floroj kaj flagoj. Ĉiuj vilaĝanoj ĉesis labori kaj pripensis nenion krom la honorfesto. Neniam antaŭe estis tiu vilaĝo tiel ekscitita.

Post bonega vespermanĝo kiun oni servis al li en lia ĉambro, la vagisto estis kondukata al ĉambreto en la urbdomo, de du stilkonantaj kaj elegantaj junuloj. Al tiuj estis donita la devo laŭmode vestigi la heroon kaj vidindigi lin por la festo. Ili senvestigis lin je liaj ĉifonaĵoj; ili banigis lin longtempe; ili razigis lin kaj tranĉigis al li la hararon. Tiam ili donis al li tute novan vestaĵaron. Ili devigis lin engrimpi en senpoŝan pantolonon; ili surmetis sur liajn piedojn patentledajn duonŝuojn; ili puŝis lian kapon en blankegan, multamelumitan ĉemizon; ĉirkaŭ lia kolo ili ĉirkaŭigis altan, raspantan kolumon, kaj al tiu ili ligis belan, blankan kravaton. Ĉirkaŭ lin nun ili butonumis ĉarman, florornamitan subveston, kaj sur tiun, longvostan frakon ili metis; tiam ili oleigis lian hararon kaj kombis ĝin ĝis li petis kompaton.

Pli da korpa mizero la vagisto neniam estis suferinta. Malĝoje li sopiris, memorante la komforton de siaj ĉifonaĵoj. Li bedaŭris ke iam li forlasis la malliberejon; li bedaŭris ke li ne estis pereinta ĉe la digo. Li minacis la du elegantulojn, sed ili konsolis lin, promesante ke baldaŭ li ĝuos la surprizon de sia vivo.

Dume en la aŭdantarejo de la urbdomo estis kolektiĝanta la tuta vilaĝanaro. Tien ili venis, ĉiuj babilante kaj ridante, por honorigi sian savinton. Super la estrado ŝvebis granda standardo sur kiu estis skribita en nigraj literoj—“Nia Heroo—Nia Savinto!” Ĉiu viro, ĉiu virino, ĉiu infano de la vilaĝo ĉeestis. La gardisto kiu estis gardinta la vagiston, la policano kiu estis arestinta lin, la ostkapa juĝisto kiu estis juĝinta lin—tiuj tri estis la ĉefuloj de la okazo, ĉar ĉu ili ne persone konas la heroon?

Fine kiam la aŭdantarejo estis plenigita la juĝisto supreniris la estradon por regi la kunvenon. Pri sia oratora kapableco li estis tre fiera, kaj nun, kiel ĉefulo de ĉi tiu gravega afero, li intencis montrigi siajn povojn. Post muziko de la brazobando kaj kanto de la horo, li komencis oratori. Li parolis pri la historio kaj la gloro de la vilaĝo, pri la vilaĝanoj, pri si mem—ĉefe pri tiu temo—pri la senmorteco de la animo—fakte pri ĉiu temo sub la suno. Li paroladis, li paroladis, kaj ankoraŭ li paroladis. Liaj aŭskultantoj maltrankviliĝis. Virinoj nervumiĝis, infanoj ploris, viroj malbenis. Ili venis tien por honorigi sian heroon, ne aŭskulti al ostkapa oratoro! Sed daŭre la memkontenta juĝisto paroladis.

La du monduloj, atendante en la apuda ĉambro kune kun la heroo, malpacienciĝis kaj forlasis sian zorgoton por eniri la aŭdantarejon kaj ellerni kiel oni tiel longe atendigis ilin. Ili trovis la juĝiston ĉielenirantan en sia senĉesa oratorado.

Je la foriro de siaj gardistoj la mizera, ŝvitanta, suferanta vagisto ĉirkaŭrigardis espereme. En anguleto de la ĉambro li vidis siajn ĉifonaĵojn. Li eksaltis pieden. Aŭdiĝis la sono de rompigo de butonoj, la svingbruo de forĵetitaj vestaĵoj, kaj la vilaĝa savinto staris ĉe la fenestro, preskaŭ nuda sed kun pakaĵo da ĉifonaĵoj sub la brako. El la fenestro kiel hundo tra truo en kokejo, li elsaltis, kaj tra la aleoj kiel leporo ĉasata, li kuregis.

“Savita! Savita!” li murmuris en si mem kiam, en la ombraĵo de arbego, li haltis por vesti sin, kaj “Savita!” li daŭris subparoli kiam li estis fininta sian vestadon kaj estis antaŭeniranta laŭlonge de la vojo.

Jam de kelkaj horoj la pluvo ĉesis fali. La junia aero estis freŝa, pura, kaj dolĉa. Foje kaj ree li gustumis ĝin kaj aprobe lekis siajn lipojn. Li aŭdis la pepadon de birdoj kaj birdidoj en la arbbranĉoj super li; la sono de bojado de farmhundo frapis liajn orelojn; mil steloj tremetis kaj brilis en la sennuba ĉielo; la tero sub liaj piedoj estis mola kaj risortema. Li estis feliĉa; granda ĝojo regis lian koron; rideto ĉirkaŭludis ĉirkaŭ liaj lipoj, kaj mallaŭte li komencis kanti:

“La vojo por mi!
La vojo por mi!
La mondo estas bela, mia vivo ja ĉiela!
La vojo, la vojo por mi!”

Esto.

Dankon al Kinen Carvala, kiu provlegis la enskanitan tekston.